Novojarsk-2020

Karaj amikoj, kun ĝojo ni informas vin, ke novan 2020 jaron ni invitas renkonti en Barnaulo – la ĉefurbo de Altaja regiono. Vin atendas varma kompanio, riĉa, tamen ripoza programo kun novjara festeno, variaj aranĝoj, promenoj, ekskursoj en olda, sed juna Barnaulo.


Datoj:
31.12.2019 - 5.01.2020

Loĝado:
Ni trovis agrablan hostelon (t.e. hoteleton / junulargastejon) en la centro de la urbo, kio estas evidenta avantaĝo. Ĝi nomiĝas "Raduga" kaj situas laŭ adreso: str. Krupskoj, 103a. La kosto de loĝado estas 400 rub./diurno.
En la hostelo troviĝas 2 ĉambroj 6-lokaj (po 3 "duetaĝaj" litoj), 2 ĉambroj 4-lokaj (po 2 "duetaĝaj" litoj), 1 ĉambro 2-loka (2 apartaj litoj), 1 ĉambro {1+1}-loka (1 dupersona lito (taŭgas ekz. por geedzoj)). Do, se vi venas pare kaj deziras loĝi en aparta ĉambro (unu el du lastaj variantoj), bv. indiki tion en la letero, konfirmanta sendon de la kotizo, al don_ikar@mail.ru Du lastaj variantoj jam estas rezervitaj fare de la plej aktivaj aliĝintoj, do ne plu estas elekteblaj.

Manĝado:
Varianto 1: 3-foja/tage manĝado en la manĝejo de la hostelo - 350 rub./tage.
Varianto 2: Eblas zorgi pri sia manĝado memstare. En la hostelo troviĝas moderna kuirejo kun ĉio necesa: mikroondilo, fornelo, malvarmigilo, te-kaldrono ktp. Sufiĉe proksime al la hostelo troviĝas komunmanĝejo, kafejo kaj picejo, ankaŭ magazenoj ĉeestas.

Novjara festo:
La bankedo estos organizita kun helpo de la posedantoj de la hostelo (t.e. la manĝaĵojn preparos iliaj kuiristoj). La kosto: 800 rub./persono.
Sen alkoholo (dezirantoj zorgu memstare).
Se la partoprenantoj de la Novjara renkontiĝo malmultos, la posedantoj de la loko povas akcepti aliajn gastojn paralele kun ni.

Programo:
La programo de Novojarsko estas preta kaj atingebla en nia VK-grupo.
Programeroj estos aranĝitaj en la granda manĝejo (la bankeda halo, kiu eĉ havas malgrandan scenejon) de la hostelo.

Ekskursoj:

Pagoj:
Aliĝkotizo ĝis 30.11.2019 estas 500 rub. (por la tuta periodo); poste/surloke kaj por neplena periodo: 100 rub./diurne.
Aliĝkotizo ordinare ne redoneblas, des pli, kiam elspezoj por organizado de la aranĝo estis faritaj, tamen O.K. pretas konsideri neatenditaĵojn.
Por studentoj validas 50% rabato de la aliĝkotizo. Por lernejanoj kaj pli junaj infanoj la aliĝkotizo estas nula, kondiĉe ke ili parolas Esperanton. (Tamen ne forgesu pri kostoj de loĝado, manĝado, ekskursoj ktp, kiuj plu restas pagendaj!)
Aliĝo validas nur post via pago de la kotizo!!!

Granda peto: laŭeble sendi monon ne nur por la kotizo kaj la bankedo, sed ankaŭ (laŭeble) por la loĝado en la hostelo, pagendaj ekskursoj (se vi partoprenos) k.a., ĉar ĉi tiu mono estos uzata por la antaŭmendoj. (Certe, se vi havas problemon sendi tuj la plenan sumon - skribu al O.K., ni penos solvi la situacion.)

La 1-an de decembro ni devos konfirmi kvanton de loĝantoj en la hostelo kaj antaŭmendi buson al la muzeo de Titov. Do, rapidu aliĝi kaj kotizi ĝis tiu dato!
En la konfirmanta letero skribu: "Mi sendis 500+800+xxx rub. (kotizo + bankedo + io alia)".

La monon bonvolu sendi SEN KOMENTOJ EN LA MESAĜ-KAMPO al Sberbanka karto:
5336 6900 8897 9861
Игорь Анатольевич Акименко
NEPRE konfirmu sendadon de la mono per ret-mesaĝo al don_ikar@mail.ru 
Sen tiu mesaĝo, la mono uzitos por komunaj aferoj.

Transporto:

  Kiel alveni Barnaulon:
    Aviadile: Elektu flughavenon "аэропорт Барнаул (BAX)". Ekzistas rektaj flugoj el Moskvo, Sankt-Peterburgo, Irkutsko, Tomsko, Kazano, Krasnojarsko, Surguto, Simferopolo, Soĉio, Anapo, Karmanjo, Antaljo. La retejo de la flughaveno: www.airaltay.ru. Eblas trovi plej malmultekostajn biletojn per Skyscanner.
    Trajne: Ekzistas trajnoj el Moskvo, Novosibirsko, Bijsko, Samaro, Abakano, Krasnodaro, Tjumeno, Slavgorodo, Almato. El aliaj urboj eblas veni Barnaulon per alkroĉita varono aŭ ŝanĝante la trajnon en Novosibirsko. Spekti la horaron kaj aĉeti biletojn eblas ĉe tutu.ruwww.rzd.ru
    Buse: El proksimaj regionoj eblas atingi Barnaulon ankaŭ buse. La horaron eblas trovi en www.avtovokzal.ru, www.e-traffic.ru, sibirinfo.ru
    Aŭte: Se vi veturos per propra aŭto, retejo www.rudorogi.ru estas oportunega ilo por vi. Ĝi montros la itineron kaj helpos kalkuli kiom da fuelo vi bezonos.
    Petvojaĝe: Veturu tra Novosibirsko (220 km suden; ŝoseo М-51 / Р-256). Somere la vojo estas sufiĉe trairebla, tamen vintre zorgu pri la temperaturo. Ne forgesu popularigi Esperanton dum petveturado!

  Kiel atingi la ejon de Novojarsk-2020:
    El la flughaveno eblas veturi per la publika transporto, sed eble pli oportunos mendi taksion (de 250 rub. sen bagaĝo).
    La fervoja kaj aŭtobusa stacidomoj troviĝas proksime unu al la alia, en la centro de la urbo. Vi povas atingi la hostelon per la publika transportopiede.
    Unu veturo en municipa buso/trolebuso/tramo kostas 23 rub., en komerca buseto - 25 rub.
    Pli da detaloj pri urba trafiko rigardu en 2gis.ru. "Viva" mapo kun ĉiuj transportiloj en reala tempo: traffic22.ru

Kontaktoj:
  Ikar': telefono+WhatsApp+Telegram: +79069465040, E-mail: don_ikar@mail.ru
  Alona: telefono+WhatsApp: +79132712338

La plej freŝajn novaĵojn pri Novojarsk-2020 vi povas vidi en nia grupo en VK

 

-» Aliĝu! «-

 

Listo de aliĝintoj:

1. Sokolova Evelina (Krasnojarsk) +
2. Karapetjan Rustam (Krasnojarsk) +
3. Jaĥina Alla (Krasnojarsk) +
4. Puzanov Vadim (Krasnojarsk) +
5. Ŝaravina Elena (Krasnojarsk) +
6. Ĵilejkin Sergej (Krasnojarsk) +
7. Terentjeva Galina (Ĉelabinsk) +
8. Akimenko Ikar' (Barnaul) +
9. Akimenko Alona (Barnaul) +
10. Akimenko David' (Barnaul) +
11. Akimenko Artur' (Barnaul) +
12. Sapoĵnikov Vladimir (Krasnojarsk) +
13. Gonĉarova Irina (Odincovo) +
14. Basov Geĉjo (Tomsk/Stavropol) +
15. Minin Vladimir (Tomsk) +
16. Jaskov Gennadij (Barnaul) +
17. Jaskov Vjaĉeslav (Barnaul)
18. Vyĉegĵanin Vladimir (Naro-Fominsk) +
19. Vyĉegĵanina Lidija (Naro-Fominsk) +
20. Solovjov Vadim (Vladimir) +
21. Lvova Nina (Novokuzneck) +
22. Strabykin Igor (Novosibirsk) +
23. Lebedev Aleksandr (Moskva regiono) +
24. Isakova Jelena (Barnaul) +
25. Isakov Sergeo (Barnaul) +
26. Kolajeva Tatjana (Novokuzneck) +
27. Obraztsov Konstantin (Tomsk) +
28. Obraztsov Lev (Tomsk) +
29. Donova Maria (Tomsk) +
30. Birukova Svetlana (Ust-Kamenogorsk) +
31. Birukova Elena (Ust-Kamenogorsk) +
32. Kiĉajeva Natalja (Novokuzneck) +
33. Ĥromov Miĥail (Barnaul)
34. Ŝabalin Roman (Barnaul)
35. Makovej Nikolao (Barnaul)
36. Jakovlev Viktoro (Barnaul)
37. Osipov Aleksandr (Barnaul) +
38. Perikov Valerij (Novokuzneck) +
39. Torbik Vjaĉeslav (Barnaul) +
40. aftegappy aftegappy (aftegappy)
41. immenly immenly (immenly)

Signo + montras, ke la kotizo estas ricevita.

 

Aliĝilo:

Enskribu telefonnumeron en formato: +7-xxx-xxx-xx-xx (+7 estas telefonkodo por Ruslando, indiku la kodon de via lando, se necesas)
Ni penos (sed ne nepre povos) aranĝi vegetarajn manĝojn por dezirantoj
Ni devas scii, ĉar ni anticipe mendos buson
Ni devas scii, ĉar ni anticipe mendos buson
La biletoj rapide finiĝas, necesas aĉeti ilin anticipe

Klakante sur la butono "Sendu!", vi konsentas pri la uzado de viaj publikigitaj personaj datumoj.

Aranĝoj: