Esperanto
RA:
Novosibirska E-klubo invitas vin pasigi la tempon ĉe la la Nigra maro en julio de 2011. Partoprenu nian Renkontiĝon de Amikoj kaj ĝuu la sovaĝan naturon de ĉirkaŭaĵoj de la plej okcidenta parto de Krimeo.
Pli detale
Datoj: la 03a-13a de julio 2011.
Loko: bazejo "Raketa" troviĝas en Krimeo (Ukrainio) je 120 kilometroj de Eŭpatorio en pitoreska sovaĝa loko apud la maro.
Prezoj:malaltaj! proksimume 12-15 eŭroj por tagnokto. Dependas de la kondiĉoj de loĝado (manĝoj estas inkluzitaj).Precizaj prezoj aperos post novjaraj festoj.
Manĝado:
- Trifoja en la manĝejo de la bazejo
- Memzorga
Kondiĉoj:
- Loĝado en 2-4-litaj ĉambroj kun necesejoj kaj duŝejoj, malvarmigilo kontraŭ aparta prezo.
- Loĝado en pli malmultekostaj blokaj ĉambroj kun la komuna necesejo kaj duŝejo por 4 ĉamroj.
- Loĝado en propraj tendoj.
- Loĝado en bungaloj (la plej multekosta, nepre mendata kaj plenpagata antaŭe dum la unua periodo de aliĝo)
- Estas eksteraj komunaj placetoj sub la tegmento kaj subĉielaj por programeroj.
Aliĝkotizoj: dependas de la aĝo.
Aliĝkotizoj por rusianoj kaj ukrainanoj
Aĝo | 0-14 | 15-24 | Pli ol 25 | |
I-periodo ĝis 1-a de februaro | Prezo | 100 rub. | 500 rub. | 800 rub. |
II-periodo ĝis 15-a de aprilo | Prezo | 150 rub. | 800 rub. | 1000 rub. |
Surloke | Prezo | 200 rub. | 1000 rub. | 1200 rub. |
Aliĝkotizoj por alilandanoj
Aĝo | 0-14 | 15-24 | Pli ol 25 | |
I-periodo ĝis 1-a de februaro | Prezo | 5 eŭroj | 10 eŭroj | 20 eŭroj |
II-periodo ĝis 15-a de aprilo | Prezo | 5 eŭroj | 15 eŭroj | 25 eŭroj |
Surloke | Prezo | 5 eŭroj | 20 eŭroj | 30 eŭroj |