La sesa tago de RET. Interpretista konkurso. Poezia vespero

Aranĝoj: 

La tagoj de RET nerimarkeble kaj rapide degelis. Kaj jen, estis jam la sesa tago, la unua parto de kiu pasis en la kurso por komencintoj. Mi ankoraŭ ne skribis, ke dum ĝi mi konatiĝis kun tre simpatia juna geedza paro de esperantistoj el la urbo Taganrogo: Valentina kaj Eŭgeno Stulin, kiuj komencis lerni Esperanton memstare. Ilia geedziĝfesto okazis maje, kaj tiu ĉi RET estis por ili la unua granda Esperanto-renkontiĝo, kiun ili partoprenis kune. Ambaŭ ili estas tre viglaj, aktivaj, scivolemaj kaj lernemaj, kaj kun granda entuziasmo ili daŭrigis lerni la lingvon en la A2-nivela kurso dum RET. Observante, kiel kreskis ilia lingva nivelo de leciono al leciono, mi vidis, ke ili jam ne timas paroli ĝin, kaj sincere ĝojis pro la duopo.

En la leciono de A2 - nivela Esperanto -  kurso por komencintoj  Valentina kaj Eŭgeno Stulin

Post la tagmanĝo okazis interpretista konkurso, kiun preparis kaj gvidis Mikaelo Povorin kaj Larisa Ŝapoŝnikova. Ili elektis kaj proponis por la konkurso tre interesajn kaj humurplenajn tekstojn, kiuj multe amuzis la ĉeestintan publikon. La interpretista konkurso antaŭvidis la partoprenantojn de du niveloj: komencantojn kaj spertajn uzantojn de la lingvo. La unuan ekkuraĝis partopreni kelkaj kursanoj de la A2-nivela kurso de RET, kio min ĝojigis. Mi nur tre bedaŭris, ke la disponigita por ili teksto estis tro komplika kaj ne konvenis al la nivelo de ilia lingvoposedo, kaj tial ili ĉiuj estis konsternitaj pro la puŝiĝo kun lavango de nekonataj vortoj kaj specialaj terminoj. Mi esperas, ke tiu ĉi unua sperto apliki siajn lingvosciojn praktike, en interpretado, ne disrevigis niajn komencintojn, kaj ili ne perdos la deziron plu perfektiĝi en la lingvo.

Dum la interpretista konkurso de RET- 2018. La teksto por la interpretistoj. Eŭgeno Stulin (Taganrogo) partoprenas la interpretistan konkurson Valerija Jareŝko (Sankt - Peterburgo) dum la partopreno en la interpretista konkurso Valentina Stulina (Taganrogo) - unu el la kuraĝaj partoprenantoj de la interpretista konkurso

En la grupo de spertaj uzantoj elprovis siajn fortojn multaj esperantistoj- spertuloj, kaj ili estis tre eltrovemaj en la interpretado. Estis interese al mi aŭskulti diversajn versiojn kaj pensi, kiun el ili mi mem preferus uzi. Fine de la konkurso la ĵurio nomis gajnintojn: inter la komencantoj tio estis Eŭgeno Stulin kaj inter la spertuloj – Valentin Melnikov.

Tiutage okazis ankaŭ la poezia vespero, kiun reĝisoris kaj gvidis mi mem. Estas agrable nun al mi rememori ĝin, ĉar, ŝajne, ĝi sukcesis. Mi komencis prepari la programeron antaŭlonge, kreis enkape ĝian scenaron, kie kelkaj apartaj temoj kiel poezio, amikeco, amo, somera naturo kaj feliĉaj vivmomentoj estis interligitaj pere de tiel nomataj “pontetoj” (muziko, kantoj). Zorge elektinte la poeziaĵojn al ĉiu el la partoj, mi kompilis la tekstojn. Dum kelkaj tagoj de RET mi havis eblecon ekkoni ĉiujn retanojn kaj decidi al kiu kiun verkon proponi voĉlegi dum la poezivespero. Svetlana Smetanina kaj Vladimir Opletajev helpis al mi anticipe prepari la salonon, kie okazis la aranĝo, kaj krei romantikan kaj animecan atmosferon, kiam ĉiuj sidis ĉe tabletoj, kovritaj per belaj tablotukoj kaj kun kandeloj en la kandelingoj, kun pokaloj de malpeza vino kaj bombonoj, aŭdeblis mallaŭta agrabla muziko kaj aperis videoj surekrane. Estis voĉlegataj diversaj originalaj kaj tradukitaj, klasikaj kaj modernaj poeziaj verkoj, voĉoj de geamikoj sonis jen kortuŝe kaj tenere, jen ludeme kaj humurplene, foje vive kantis niaj ŝatataj ĉeestantaj muzikistoj: M. Povorin, V. Jareŝko, E. Sokolova, A. Osokin. Estas tre ĝojiga la fakto, ke mi sukcesis engaĝi preskaŭ ĉiujn partoprenantojn de RET en la programon de la vespero, inkluzive la junan duopon Valentina kaj Eŭgeno Stulin, kiuj bonege voĉlegis belajn poemojn. Nun mi ŝatus kore danki karajn geamikojn, kiuj kontribuis por la aranĝo! Mi esperas, ke vi ĉiuj, same kiel mi mem, perceptis tiuvespere la ĉeeston de Inspiro en la salono kaj ŝatis tiun mergiĝon en la mondon de la Esperanto-poezio.

Raja Kudrjavceva gvidas la poezian vesperon dum RET - 2018 La esperantista publiko dum la poezia vespero Valentin Melnikov voĉlegas la poemon "Prolegomeno" de N. Ĥoĥlov dum la poezia vespero G. Basov voĉlegas la tradukon de la poemo de A. Aĥmatova"Ne strebas mi" E. Sokolova kaj A. Osokin plenumas la kanton "Kio do la am' " je la teksto de Ŝ. Petefi Juna esperantista geedza paro Valentina kaj Eŭgeno Stulin ( Taganrogo) dum la poezia vespero R. Kudrjavceva voĉlegas la poemon de Eli Urbanova "Tuko" Dum la poezia vespero de RET - 2018 M. Povorin plenumas la kanton " Mia kara amik' " dum la poezia vespero Valerija Jareŝko kantas fine de la poezio vespero I. Gonĉarova tostas dum la poezia vespero  "Ĉiam ĉeestu poezio en la vivo!" Finbrulas la kandelo dum la poezia vespero "Organizi poezian vesperon ne estas facila afero", - konfesas Raja Kudrjavceva