EsPrimo-4

Datoj de la aranĝo: la 29-a de aprilo - 1-a de majo 2007.
Loko: Sanatorio "Gradostroitel" apud Tjumeno

Esperanto

Urboj: 

EsPrimo: 

Karaj geamikoj!

Nun kun granda entuziasmo ni preparas nian tradician regionan renkontiĝon en Uralo, Esperantistan Primaveron "EsPrimo-4". Jam la kvinan fojon (la nekoincidon de la numero kaŭzis okazigo de REK-EoLA en Jekaterinburg maje 2005) esperantistoj de ural-siberia regiono kolektiĝos printempe, post la longa kaj teda vintro, por kune pasigi la majajn festotagojn en bonega amika etoso, ricevi plian energion kaj pliajn sciojn en la lingvo, por enspiri "freŝan aeron" de Esperantujo kaj kuraci niajn lacajn de rutino animojn en la varma rondo de amikoj. Ĉiam ni aranĝas niajn "EsPrimo-jn tiel, ke ili pli bone respondu al la interesoj kaj prioritatoj de la regiona agado. Post multaj interretaj kaj ĉeestaj diskutoj pri la temo kaj la enhavo de la renkontiĝo, estis decidite, ke ĉi-foje la kerno de ĉio estu KLUBA LABORO, INTERKLUBAJ RILATOJ KAJ INTERAGADO. Ĝuste de tiu vidpunkto ni planas trakti la regionan movadon dum la diskutrondoj kaj opiniinterŝanĝoj, dum la ĉekafaj babiladoj. La tuta programo de la aranĝo estos plektaĵo de pluraj eroj, kiujn proponis esperantistoj el diversaj urboj. Tiel, ĉelabinskanoj proponis dediĉi parton de la programo al la jam historia evento por nia regiono, al la iam sukcese pasintaj en Uralo Belartaj Konkursoj "Liro" (en 2006 decembre estis 30-jara jubileo de Liroj). Lige kun tio, ni kontaktis kun la ĉefa organizanto de Liroj Ludmila Novikova, nun loĝanta en Moskvo, kaj invitis ŝin partopreni en "EsPrimo-4". Espereble, sukcesos veni ŝi kaj ankaŭ aliaj tiutempaj aktivuloj, kiuj rakontos kaj montros multon interesan el la pasinto. Ĉar en Tjumeno, kie okazos "EsPrimo-4", loĝas ankaŭ multaj malnovaj spertaj esperantistoj, kiuj vigle aktivis iam, sed nun, bedaŭrinde, "dronis" en la rutina vivo kaj propraj problemoj kaj pasivas, nia aktivulino el Tobolsk Dilara Gadirova proponis nepre inviti ĉiujn ilin al nia renkontiĝo kaj okazigi programeron "Nostalgiaj momentoj". Dum ĉi eblus rememori la junecon kaj tiaman aktivadon por Esperanto, paroli pri la ligoj inter Esperanto-generacioj kaj pri la okazintaj interrompoj de tiuj ligoj kaj pri la ebla reaktivigo de la malnovuloj. Bona tradicio de niaj renkontiĝoj estas disponigo de la ebleco perfektiĝi lingve. Ĉi-foje ni anticipe traktis kun Aleksandro S. Melnikov (Rostov-Don) lian partoprenon, kaj nun ni klopodas ricevi por li la oficialan inviton de Jekaterinburga Pedagogia Universitato. Ni esperas ĉui la interesegajn prelegojn de Aleksandr Sergejeviĉ kaj antaŭ "EsPrimo-4" en Jekaterinburg, kaj dum la aranĝo en Tjumenj. Kaj certe dum nia "EsPrimo-4" ĉiu deziranto havos eblecon esprimi sin vorte, emocie kaj arte, senĝene montri siajn talentojn. La programo antaŭvidos komunajn koncertojn, Gajan vesperon, kunvenon de romantikuloj kaj poeziŝatantoj, foto- kaj filmo-prezentojn. La planoj estas tiom grandaj - nur sufiĉu tempo por realigi ĉion! Krom la esperanta, tradicie okazos ankaŭ turisma parto. Tjumenanoj promesas organizi por ni interesajn ekskursojn en- kaj eksterurbe, montri la riĉan Muzeon de Uralaj ŝtonoj, kabanojn de niaj prauloj kaj modernan Ponton de Amantoj. Verŝajne vi jam komprenis, ke dum tiuj tri renkontiĝaj tagoj ĉiu povos trovi por si interesaĵojn. Ni invitas ĉiujn dezirantojn partopreni, propraokule vidi, kio estas la regiona E-movado en Uralo kaj ĉerpi inspiron kaj energion por plia aktivado! "EsPrimo-4" estos bona "vakcino" kontraŭ via malgajeco, soleco, inerto, ĉar ĝi antaŭvidas intensan kaj tre amikan komunikadon en gaja etoso!

Datoj de la aranĝo: la 29-a de aprilo - 1-a de majo 2007.

Loko: Sanatorio "Gradostroitel" apud Tjumeno, atingebla de la tjumena busstacio per duonhora veturado.

Kiel atingi: De la fervoja stacidomo veturi per busoj 12, 25, 13 kaj itinera taksio numero 43 ĝis la haltejo "Avtovokzal". De tie veturi per busoj 102, 202,292, 512 ĝis la haltejo "Vinzili", poste paŝi antaŭen ĝis la granda vojkruciĝo, turni sin maldekstren (estas ŝildo "Sanatorij Gradostroitel") kaj iri laŭ la ĉefa vojo preter sanatorioj "Lastoĉka" kaj "Ĵemĉuĵina".

Kondiĉoj: Komfortaj dulitaj ĉambroj en trietaĝa domo, kun aparta duŝejo por bloko, kun manĝejo kaj konferenca halo.

Prezoj: Loĝado por unu diurno: 400 rubloj. Ni pagos pro 2 diurnoj. Manĝado laŭ elekto: 2-foja kontraŭ 150 rubloj, 4-foja kontraŭ 250 rubloj aŭ senpaga memzorga.

Aliĝkotizo:
Por lernejanoj ne estas
Por studentoj kaj pensiuloj - 100 rubloj
Por la ceteraj - 150 rubloj

Urboj: 

EsPrimo: 

Statistiko de EsPrimo-4

Tjumenj, 29 aprilo - 1 majo 2007

        Entute la renkontiĝon partoprenis 43 personoj el 8 lokoj:

 Tjumenj  - 18
 Jekaterinburg  - 14
 Novosibirsk  - 3
 Ĉelabinsk  - 2
 Kogalim (Tjumena regiono)  - 2
 Tobolsk (Tjumena regiono)  - 2
 Niĵnij Tagil (Sverdlovska regiono)  - 1
 Rostov-na-Donu  - 1.

        Inter la partoprenantoj estis 15 viroj kaj 28 virinoj.
        Junularon ĝis 30 jaroj konsistigis 22 personoj, el kiuj estis 3 lernejanoj kaj 2 infanoj.
        La plej aĝa partoprenanto (N. Popov) havas 72 jarojn, la plej juna (A. Mamkina) - 1 jaron kaj 4 monatojn.
        La plej granda E-staĝo estas 42 jaroj (A. Melnikov).
        Laŭ la E-staĝo la esperantistoj disdividiĝis jene:

malpli ol 1 jaro         5 personoj
de 1 ĝis 5 jaroj       7 personoj
de 5 ĝis 10 jaroj       7 personoj
de 10 ĝis 20 jaroj       3 personoj
de 20 ĝis 30 jaroj       12 personoj
de 30 ĝis 40 jaroj       4 personoj
pli ol 40 jaroj       1 persono.

Urboj: 

EsPrimo: