Karaj geamikoj! Ni invitas vin partopreni la tradician regionan Ural-Siberian renkontiĝon "EsPrimo-9", kiu ĉi-jare okazos en Tjumeno la 2-an – 4-an de majo.
La ĉefa temo de la renkontiĝo estos "Esperanto en la vivo" kaj lige kun tiu ĉi temo ni planas riĉan programon, kiu interesos kaj komencantojn, kaj spertulojn.
En la programo estas planataj: diskutrondo pri la ĉefa temo kaj prelegoj de spertaj esperantistoj, lingvaj kaj sportaj ludoj, artaj kaj koncertaj vesperoj, speciala programero-konkurso por komencantoj, dancoj, kantoj, ekskurso tra Tjumenj kaj ankaŭ interesega programero, kiu nomiĝas "Peĉakuĉo". Tio estas prezentadmetodo, en kiu la prezentanto rajtas montri nur 20 bildojn kaj paroli nur dum po 20 sekundoj pri ĉiu bildo (do 6 minutojn 40 sekundojn entute). La formo estas tre taŭga por rapida diskonigo de novaj ideoj kaj projektoj, interalie artaj kaj modaj – sed ankaŭ sciencaj. Alivorte, eblas rakonti pri io ajn. Ni invitas ĉiujn partopreni "Peĉakuĉon" kaj veni al EsPrimo kun via prezentaĵo. Rakontu al ĉiuj pri via ŝatokupo, laboro, vojaĝo, - ne forgesante la ĉefan temon "Esperanto en la vivo"!
Ni planas ankaŭ okazigi dum la renkontiĝo fotoekspozicion pri la ĉefa temo. Partopreni ekspozicion povas ĉiu deziranto, eĉ se vi ne sukcesos ĉeesti la renkontiĝon, vi povas do sendi viajn fotojn al iu el la organizantoj. Kaj tiuj fotaĵoj nepre aperos en nia ekspozicio.
Iniciatinto de EsPrimo-9 estas Tjumena esperantista klubo “Revo”, kiu en 2013 festas sian kvardekjariĝon. Dum kvar jardekoj nia klubo aktivas en la urba kaj regiona skaloj. Eksaj membroj de la klubo vivas nun en tre diversaj anguloj de la mondo. La printempa renkontiĝo estas grava preteksto por pli emfaza pritrakto de la trairita vojo kaj por akcepto de novaj celoj kaj agaddirektoj.
Tempo:
alveno de partoprenantoj – 2-an de majo ĝis 12-00. Poste – komuna veturado al bazejo (memstara atingado ege malfacilas, se vi venos ne per propra aŭto) kaj komenco de la aranĝo.
3-an de majo – plena tago en la bazejo.
4-an de majo – dematene veturo al Tjumeno, duontaga ekskurso tra la urbo, ebla forveturo – posttagmeze.
Loko kaj kondiĉoj: la porinfana bazejo "Raduga" ("Ĉielarko") apud Tjumenj, kiu situas en pina arbaro sur bordo de rivero, tamen nemalproksime de la urbo. Oni proponas al ni loĝadon en komforta duetaĝa domo, en tri-, kvar-, kvinlitaj ĉambroj kun duŝejo en la etaĝo. En aparta konstruaĵo situas manĝejo kaj halo.
Kotizoj kaj prezoj: loĝado por unu diurno kun 3-foja manĝado – 1100 rubloj. Manĝado parte kaj aparte de loĝado ne mendeblas. Memzorga manĝado ne eblas, ĉar apud la bazejo mankas vendejoj kaj ene de la bazejo forestas kondiĉoj por kuiri.
Aliĝkotizoj: 1-a aliĝperiodo (ĝis 15.03) – 400 rubloj, 2-a aliĝperiodo (ĝis 15.04) – 500 rubloj, poste kaj surloke – 600 rubloj. Rabato por pensiuloj kaj studentoj – 100 rubloj. Infanoj ĝis 14 jaroj – senpage.
Pagi aliĝkotizon vi povas per kelkaj manieroj:
1. Per bankaŭtomato de la banko “Russkij Standart” al la karto numero 5100 9298 2436 9068 (sen superpago).
2. En telefonvendejo “Svjaznoj” al la konto numero 2989-364-413-368 (sen superpago, se vi elektos “пополнение карты связной-банк”).
3. Per poŝtelefona transdono (por tenantoj de la kartoj “Sberbank Rossii”): Sendu sms al numero 900 kun teksto “перевод 9224801151 XXX”. Anstataŭ XXX skribu vian sumon. Eblas superpago!
4. Per Yandex-mono al la konto numero 4100143445779 (revo-tek@ya.ru). Sistemo mem indikos superpagon.
5. Per "Webmoney" al la kontoj R051162412310 aŭ Z841315191536. Sistemo mem indikos superpagon.
Indiki nomon de ricevanto ne necesos.
Post via transpago bonvolu informi la organizantojn per elektronika letero kun la indiko de viaj persona nomo, familinomo kaj pagmaniero, ke vi sendis al ni monon.
Kun plezuro kaj danko ni akceptos viajn proponojn pri la programo de EsPrimo-9.
Kontaktu nin:
Pavel Veselov (teknika parto): +7-922-480-11-51, esprimo@ural-sib.org
Marina Stepaĉova (programo): +7-912-997-3418, mstepacheva@mail.ru
Tatjana Veselova (financoj): financoj@ural-sib.org
Ni atendas vin!
Entute renkontiĝon partoprenis 57 personoj el 2 landoj kaj15 urboj de 9 regionoj:
Tjumenj |
21 |
Jekaterinburg |
9 |
Ĉelabinsk |
5 |
Uljanovsk |
4 |
Miass |
3 |
Moskvo |
3 |
Novosibirsk |
2 |
Glazov |
2 |
Ĉeboksaro |
2 |
Tomsk |
1 |
Surgut |
1 |
Severouralsk |
1 |
Rigo |
1 |
Odincovo |
1 |
Dimitrovgrad |
1 |
Inter la partoprenantoj estis 26 viroj kaj 31 virinoj.
Junularon ĝis 30 jaroj konsistigis 25 personoj.
La plej aĝa partopreninto estas Nikolao Popov, kiu havas 78 jarojn, la plej juna - Artjom Veselov - 2 jarojn kaj 10 monatojn.
La plej grandan esperantistan aĝon havas Irina Gonĉarova - 47 jaroj.
Por mi EsPrimo-9 estas jam tria, sed iusence ĝi estas la unua.
La unua, al kiu mi venigis miajn komencantojn. Ili estas Karina kaj Valja, studentinoj pri lingvistiko, ĵus finintaj la deklecionan kurson. Ĉu plaĉis al ili? Jen kion skribas Karina: «Esperantista Primavero-9 en Tjumeno estis neforgesebla tempo kun bonegaj homoj. Se vi estis tie unufoje, vi volos reveni tien ankoraŭ multajn fojojn». Valja aldonas: «Mi ricevis multege da impresoj, tiom da interesaĵoj estis!» Mi dirus, ke ĉe homoj kun ankoraŭ relative malalta lingvonivelo (precipe rusoj) kontenteco kaj strebo esti afabla malfacile distingeblas, sed mi vidis nefalseblan plezuron en iliaj okuloj kaj hazarde aŭdis, ke ili eĉ en ĉambroj inter si parolis esperante.
La unua kun tiom da agrablaj surprizoj: la ludo pri urboj, kiu estis bonega interkona kaj paroliga ilo ne nur, sed speciale por komencantoj; la printita kantaro (kiun ni tamen apenaŭ uzis), bela apudrivera bazejo, bongustega kaj abunda manĝaĵo (mi ne malsatis dum aliaj EsPrimoj, sed ĉi foje la porcioj surprizis min), planitaj kaj neplanitaj metiejoj pri dancado, ludoj dum la tuta nokto.
La unua kun fakaj programeroj. Mi gvidis tri kursojn de esperanto, sed mi apenaŭ ĉeestis kursojn de aliaj kaj tre mankis al mi informoj pri instruado, ĉar profesie mi ne estas instruisto. La ronda tablo pri instruado organizita de Mirina pensigis min pri multaj aferoj, donis novajn ideojn kaj konatigis kun instrumanieroj de aliaj instruistoj.
La unua kun Peĉa Kuĉa: dum regionaj renkontiĝoj oni malofte uzas Esperanton kiel ilon, sed tiu serio de prelegoj estas ĝuste la kazo. Mi aparte ŝatis la prezentaĵojn de Olga Ŝiljaeva pri mondmapoj kaj de V.Opletajev pri vojaĝado tra tempo.
La unua kun tiom ŝanĝema vetero: post forta pluvo kaj vento tuj estas varmega suno, post nelonge la ĉielo iĝas denove nuba, kaj tiel plu. Evidente tjumena vetero tre ĝojis vidi esperantistojn, se ĝi tiom pene zorgis, ke ni ne enuu.
De multaj vidpunktoj tiu EsPrimo estis la unua, sed de neniu ĝi devas iĝi la lasta.
Hura! Longa rusa vintro finiĝis. Bela printempo ricevis posedrajtojn pri la tempo. Marto, la 1-a de aprilo, la 15-a , la 29-a, la 30-a… Kaj finfine la 1-a de majo! Ĝuste tiel kalkulas printempajn tagojn esperantistoj de Uralo kaj Siberio. Ne, tute ne Tagon de Printempo kaj Laboro ili atendas, sed alian feston, pli ĉarman kaj mojosan – Esperantistan Primaveron (EsPrimo-n).
Vladimir Opletajev estis la unua prezentanto dum la peĉakuĉo. Lia neordinara prezentaĵo nomiĝis " Vojaĝado tra la tempo"
La prezentaĵo de Vladimir vokis grandan intereson de la publiko, tial multis demandoj post ĝi.
Ankaŭ la tempo por demandoj dum la peĉakuĉo flugas tre rapide
Esperantistino el Glazov Olga Ŝilajeva en sia interesa prezentaĵo "Tiel la mondo... aspektas" parolis pri diverslandaj mapoj.
La publiko dum la peĉakuĉo tute ne enuis kaj faris multajn demandojn al la prezentantoj
Nadeĵda Borisova el Tjumenj rakontis en la prezentaĵo pri sia alloga vojaĝo al Bajkal
La dua parto de peĉakuĉo komenciĝis de la prezentaĵo de Raja Kudrjavceva, dediĉita al jekaterinburga E-klubo "Arĝenta flamo"
Mem Daŝa posedas la anglan, germanan, francan, svedan, nederlandan lingvojn kaj nun laŭ tiu ĉi metodiko lernas la finnan
En la prezentaĵo de Galina Terentjeva temis pri la interesa vojaĝo al etno-centro "Akvilon" en Ĉelabinska gubernio.
Kun granda plezuro mi partoprenis nian regionan renkontiĝon “Esprimo-9” en Tjumeno!
Al mi plaĉis, ke ni loĝis en bela, komforta ripozejo "Raduga" apud la urbo. Kontrau ne tre altaj prezoj pro loĝado kaj manĝado, ni ricevis kondiĉojn pli bonajn, ol ni povis deziri: modernajn, helajn ĉambrojn, mirindan naturon ĉirkaŭe, bongustajn manĝojn trifoje.
La vojaĝo de nia dekpersona E- grupo de Jekaterinburgo al Tjumenj kaj reen ankau estis tre sukcesa, ĝoja kaj gaja. La renkontiĝo donis al ni ŝancon praktiki Esperanton kaj pasigi interesan tempon kune kun niaj malnovaj kaj novaj amikoj el diversaj urboj.
Nia grupo havis kelkajn genovulojn, kaj mi pensas, ke la vojaĝo kaj partopreno en la renkontiĝo helpis al ili kompreni: ĉu Esperanto estas interesa afero aŭ ne. Mi esperas, ke la renkontiĝo plaĉis ankau al ili, kaj ili volos estonte viziti esperantajn renkontiĝojn ankorau multfoje. Mi atendas iliajn impresojn de la vojaĝo!
Grandan dankon al la organiza teamo de la renkontiĝo! Ĉio pasis bone, glate, interese kaj gaje! Laŭ mi la plej interesaj programeroj estis: Peĉa-Kuĉa, leciono de dancoj, sportumado kaj Festo de Jubileo de Revo, dum kiu estis tre amika kaj ĝoja etoso, ni gustumis la bongustan kukon, bakitan de tjumena esperantistino Elvira kaj gaje dancis.
Dankon al ĉiuj, kun kiuj mi pasigis belegan tempon dum la renkontiĝtagoj! Mi ne tre ofte vizitas E-renkontiĝojn, sed ĉiu foje mi ĝojas kiel infano, kiam vidas ĉiujn E-amikojn! Esperanto havas grandan lokon en mia koro!
Nia renkontigxejo estis la bazejo "Raduga"
Tiel romantike aspektis la bazejo nokte
Katja inter malnovaj kaj novaj E-amikoj
Sasxa Osincev dum la programero "Pecxakucxo", kiun li gvidis
Ankau Katja tre sxatas danci, sed shi, bedaurinde, devis foti..
Gejunuloj dum la metiejo pri dancado.
Dum "lingvaj ludoj", kiujn gvidis Dasxa Zelenina, estis tre gaje
Dum la festo, dedicxita al 40-jara jubileo de tjumena E-klubo "Revo"
Jekaterinburganoj disdonas al la tjumenanoj donacetojn, speciale preparitajn okaze de la jubileo
La jubilea festo komencigxis de la amika valso
La tablo por la jubilea festeno pretas
Gaja dancado dum la jubilea festo
"Ho, miaj amikoj sinceraj..."
“ EsPrimo-9” estis la dua EsPrimo por mi. Kaj la unua en mia vivo okazis en Tobolsk, en 2011-a.
Sendube, la ĉi-jara renkontiĝo tre sukcesis. En tio estis granda merito de tjumenanoj, kiuj montris sin kiel tre bonaj organizantoj. Jam de la momento de nia alveno per trajno al Tjumena stacidomo ni eksentis nin “en bonaj manoj”, ĉar malgrau la frua matena horo nin atendis tie Marina Stepaĉova. Tio estis tre agrable.
Du belegajn tagojn ni pasigis en tre pitoreska loko apud Tjumeno, en komforta bazejo “Raduga”. Freŝa arbara aero, apuda rivero, bela prizorgita kaj pura teritorio de la bazejo, komfortaj kondiĉoj – ĉio ĉi kreis agrablan kaj senĝenan etoson por la komunikado kaj realigo de la programo de “EsPrimo-9”.
Persone por mi similaj renkontiĝoj estas, antau ĉio. festo de komunikiĝo. Mi jam konis multajn el la partoprenantoj kaj estis tre agrable revidiĝi kun miaj malnovaj amikoj, ja ni loĝas en diversaj urboj kaj ne povas ofte renkontiĝi. Sed ankau la novaj konatiĝoj donacis al mi amason de pozitivaj impresoj. Mi opinias, ke tre utilaj por senperaj kontaktoj inter gejunuloj estis danca metiejo, kuna sportumado kaj diversaj ludoj.
Krome mi plezure mergiĝis en la Esperantloingvan medion de la renkontiĝo dank’ al diversaj prezentaĵoj, konkursoj kaj aliaj variaj programeroj kadre de la renkontiĝo. Ĉi tio helpis al mi plibongi mian lingvokonon kaj ekscii multan novan. Mi tre ŝatus libere posedi Esperanton por facile komunikiĝi kun esperantistoj de diversaj landoj!
La organizanto de "EsPrimo-9", Marina Stepacxova, dum la solena malfermo de la renkontigxo.
La organizanto de "EsPrimo-9" en Tjumeno, Pavel Veselov, facile trovas komunan lingvon kun teknikajxoj.
Novosibirskaninoj en la korto de la bela kaj komforta bazejo "Raduga"
La renkontigxon partoprenis multe da gejunuloj el diversaj urboj.
Neforgesebla, gaja dancado!
Ho, cxakarera!
Sportumado en la fresha aero.
Dum la interkona vespero
Gajaj prezentajxoj de la interkona vespero
Irina Goncxarova gvidis dum "EsPrimo-9" la "rondan maltablon" pri instruado
Lingvaj ludoj por gejunuloj
La unuan fojon mi partoprenis la regionan renkontiĝon -“EsPrimon”-n. Antaŭe mi neniam partoprenis similajn aranĝojn, tial mi ne povas kompari kun io. Sed multo al mi plaĉis.
Unue tio, ke mi vojaĝis al Tjumeno kaj malkovris por mi la belan urbon, kun interesaj historiaj kaj arkitekturaj vidindaĵoj; la urbo plaĉis al mi.
Due, mi konatiĝis kun multaj esperantistoj. Tio plaĉis al mi eĉ pli, ol la urbo. Inter esperantistoj multas interesaj personoj, “EsPrimon – 9” partoprenis multaj spertaj esperantistoj, tre bone parolantaj Esperante kaj mi plezure auskultis ilian paroladon. Sed multis ankaŭ junaj personoj, kiuj tre interesiĝas pri la lingvo kaj ankaŭ nemalbone posedas ĝin. Estas tre utile konatiĝi kun tiuj samaĝuloj kaj tio igas min lerni Esperanton pli bone.
Trie, al mi plaĉis ankaŭ la programo de “EsPrimo-9”, en kiu estis utilaj prelegoj, allogaj programeroj, interesaj teatraĵoj, dancoj, kantoj, muziko. Mi tre ŝatis aŭskulti la radioteatraĵeton “Tabla Laktolo”. Ankaŭ plaĉis al mi, ke ni kune ludis viglajn sportajn kaj ĉetablajn ludojn. Dum la renkontiĝo mi mem gvidis metiejon pri dancado. Estis interesa sperto por mi, ĉar la unuan fojon mi faris tion en Esperanto. Mi ĝojis, ke multaj volonte dancis.
Tio estis tre interesa, utila kaj memorinda E-renkontiĝo! Dankon al ĉiuj partoprenintoj pro la ricevitaj de mi bonaj impresoj!
Pavlo kun la novaj E-amikoj dum "EsPrimo-9"
Kelkaj esperantistoj-spertuloj: S.Strasxnenko el Rigo, I.Goncxarova el Odincovo, R.Bolshakov el Moskvo, V.Minin el Tomsko
Ankorau unu bele esperanto-parolanta spertulo Vladimir Opletajev
Aleksandro Kalasxnikov - sperta esperantisto el Tjumeno
Vespere, en la rondo de samagxuloj
Gejunuloj sxatis ludi
Dum lingvaj ludoj kaj konkursoj
Sportumado en la korto de la bazejo. Supre staras la gajnintoj.
Dum la prezentado de la radio-teatrajheto
Prezentado de la radio-teatrajxeto "Tabla Laktolo"
Metiejon pri dancado gvidis Pavel Vavilin
Komuna foto de "EsPrimo-9"