EsPrimo-8

Esperanto

Urboj: 

EsPrimo: 

Ni invitas ĉiujn dezirantojn partopreni EsPrimon-8 ĉi-jare (29.04.2012-1.05.2012) en Tomsko!

Tomsko estas tre bela kaj vidinda urbo. La urbo havas multe interesajn lignajn domojn kun lignaj ornamajxoj. Ĉi–jare estas planata tre interesa du-parta ekskursa programo! La tendarejo trovigxas eksterurbe ĉe cedra arbaro, vi povas veni kaj spiri freŝegan aeron, trovi amikojn novajn kaj malnovajn kaj simple gxui la etoson de la renkontiĝo.

Ĉefa temo de EsPrimo-8 estas "Esperanta Universo".

Kontribuu por la programo per diversaj programeroj laux la temo! Vi estas bonvenaj priskribi viajn kontribuojn en aligxilo!

Kondiĉoj

              Kondiĉoj

Datoj: de la 29-a de aprilo ĝis 1-a de majo 2012.

 

Loko: bazejo "Kosmonaǔto" troviĝas je 20 kilometroj de Tomsko en pitoreska loko apud la vilaĝo Bogaŝovo kaj proksime de ĝi estas vera cedra arbaro. Nin atendas freŝa aero.

 

Prezoj por loĝado: 350 – 600 rublojn por tagnokto. La prezoj dependas de la kondiĉoj de loĝado.

Kondiĉoj de loĝado: loĝado en 2-4-litaj ĉambroj, litaĵon oni donos. Duŝejoj kaj necesejoj – komunaj por 3-4 ĉambroj. Kontraŭ aparta mono oni disponigas banejon kaj basenon! Ekzistas komuna ĉambro por programeroj.

Manĝado: Tri-foja manĝado (matenmanĝo, tagmanĝo, vespermanĝo) kostas 500 rublojn tage. Eblas mendi aǔ tri-fojan, aǔ neniun manĝadon.

 

Aliĝkotizoj dependas de la aĝo.


Aliĝkotizoj
Prezo / Aĝo
0-14 15-24
Pli ol 25
I-periodo ĝis 1-a de aprilo   0 rub. 400 rub. 500 rub.
II-periodo ĝis 15-a de aprilo 100 rub. 500 rub. 600 rub.
Poste kaj Surloke 200 rub. 600 rub. 800 rub.

Karaj partoprenontoj!

 

Alproksimiĝas la findato de la unua periodo de aliĝo. Rapidu aliĝi! Ĉiu, kiu aliĝos laŭ la unua periodo kaj sendos la aliĝkotizon -  ricevos donaceton.

 

Grava informo!!!!

 

Ĉiuj dezirantoj partopreni  la busan ekskurson devas plene antaŭpagi ĝin.

Busa ekskurso tra la urbo (3 hora) – 150 rublojn.

Oni devas pagi tiun sumon ĝis la 15-a de aprilo, ĉar poste ne eblas mendi lokon en la ekskursa buso!

 

Plusu vian aliĝkotizon kaj sendu per poŝta transsendo al:

Образцов Константин Валентинович

634028 Томск, ул. Карпова 8/3 - 8


aǔ vi povas ĝiri la aliĝkotizon

al Sberbank-karto № 4276 8640 2078 8863


Memorigu ankaǔ daton kaj tempon de via pagado kaj/aǔ KONSERVU kvitancon por plenumi la aliĝilon!

 

Aparte vi pagos kontraŭ la matenmanĝaĵo dum la unua tago (29.04.2012) kaj kontraŭ enirbiletoj al muzeo(j).

 

Ankaŭ surloke vi pagos kontraŭ la bazejo kaj manĝaĵo. Prezoj por la loĝado – 350-600 rublojn tage (dependas de la ĉambro) kaj por la manĝado 500 rublojn tage.

 

Ne forgesu fari kaj kunpreni kopion de la paĝo en via pasporto kun via foto kaj nomo – tiun vi bezonas por registrado ĉe la bazejo!

 

Havu reajn biletoj por la post-tagmezaj kaj vesperaj trajnoj post la 15-a horo de la 1-a de majo 2012!

Esperanto

Urboj: 

EsPrimo: 

Programo

La 29-an de aprilo:

  • 7.00 - 8.00 Alveno en Tomskon (preferebla tempo por alveno estas de la 7-a ĝis la 8-a horo matene laǔ loka tempo (loka tempo = Moskva tempo + 3 horoj)- tiam alvenos la elektrotrajno el Tajga kaj trajno el Novokuzneck kun alkroĉitaj vagonoj de okcidento kaj oriento)
  • 8.00 - 12.00 Malgranda piedira urba ekskurso kun vizito al fama muzeo (maldeviga sed rekomendinda aktiveco)
  • 9.00 - 10.00 Matenmanĝo en la urbo
  • 12.00 - 13.00 Komuna busa vojaĝo al la bazejo, registrado.
  • 13.00 - 14.00 Tagmanĝo.
  • 14.00 - 18.00 Programeroj
  • 18.00 - 19.00 Vespermanĝo
  • 20.00 - 24.00 Solena malfermo kaj interkona vespero
  • 00.00 - 02.00 Postnoktomezaj aktivadoj (babilado, kantado kaj filmspektado)

La 30-an de aprilo:

  • 8.00 - 9.00 Matengimnastiko
  • 9.00 - 10.00 Matenmanĝo
  • 10.00 - 13.00 Programeroj
  • 13.00 - 14.00 Tagmanĝo
  • 14.00 - 18.00 Programeroj
  • 18.00 - 19.00 Vespermanĝo
  • 20.00 - 24.00 Programeroj
  • 00.00 - 02.00 Postnoktomezaj aktivadoj (babilado, kantado kaj filmspektado). 

La 1-an de majo:

  • 8.00 - 8.30 Matengimnastiko   
  • 9.00 - 10.00 Matenmanĝo
  • 10.00 - 10.30 Solena fermo kaj amika rondo
  • 11.00 - 14.00 Granda busa ekskurso tra Tomsko.


Havu reajn biletoj por la post-tagmezaj kaj vesperaj trajnoj post la 15-a horo!

Esperanto

Urboj: 

EsPrimo: 

Aliĝilo

EsPrimo: 

Aliĝintoj al EsPrimo-8

Urboj: 

EsPrimo: 

NomoUrbo, LandoNivelo