Vervaj estu korbatoj...

Personoj: 

Klara Sergejevna Ilutoviĉ
Klara Sergejevna Ilutoviĉ

Klara Ilutoviĉ poeme salutas kaj gratulas ĉiujn uralajn esperantistojn kaj amikojn de la paĝaro “Ural-Siberia esperantista movado” okaze de la Nova jaro. Klara Sergejevna estas filologo. Ŝi finis Moskvan Ŝtatan Universitaton, esperantistiĝis en 1991, kreas poemojn en Esperanto, tradukas el la rusa lingvo, ofte publikigas siajn versaĵojn en rusiaj kaj eksterlandaj E-revuoj, verkis kelkajn poeziajn librojn.

***

Vervaj estu korbatoj

De l’ amikoj – amatoj,

Regu  ĝojo kaj pac’!

Tagoj sanon alsendu,

Esperanto defendu

Kontraŭ  ĉiu minac’!

Ĉiam fartu plej bone,

Vivo brilu impone

Inter la amikar’,

Fluu la sortfavoro,

Ĝoje kantu l’ humoro,

Estu bona Novjar’!

 

***

Estu ĉielo suna

Kaj entrepren’ facila,

Ĉiu amik’ fidela

Kaj ĉiu tag’ ĝojdona!

Estu anime juna

Kaj  Esperanto-brila

Vivo, sanige hela

Kaj Nova jaro bona!

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte