UK en Lillo iĝis historia turnopunkto por la junularo

Aranĝoj: 

Oni ofte aŭdas opinion, ke la junularo ne ŝatas partopreni Universalajn Kongresojn. Mi volas neniigi tiun miton, raportante pri la agado de la gejunuloj dum la 100-a UK en Lillo.

La jubilean UK partoprenis junaj esperantistoj el ĉiuj anguletoj de la mondo. Pluraj estis denaskuloj – la plej juna aĝis nur kelkajn monatojn - kaj venis al la kongreso kun siaj gepatroj. Kelkaj venigis siajn familianojn, ankoraŭ neesperantistojn, por montri la etoson kiu ŝvebas en la aero dum niaj internaciaj eventoj kaj montri la funkciadon de nia lingvo en la praktiko.

TEJO preparis abundan kongresan programon por siaj membroj (kaj ne nur). La junularo povis elekti unu el du opcioj: aŭ partopreni kongresajn prelegojn kaj kunvenojn aŭ aliĝi al specialaj junularaj programeroj, inter kiuj estis pikniko, ekskurso al bestĝardeno, komuna biciklado, kultura promenado tra loka bazaro, prezento de la festivalo “Teo kaj Amo”, kiu ĵus finiĝis en Ĉinio.

Ne eblas imagi junulojn dormantaj nokte dum kongresoj. Por kune festi, amuziĝi kaj ripozi ĉiunokte junaj kongresanoj kolektiĝis en junulargastejo. En amikema internacia rondo ili babilis, ludis tablajn ludojn, kantis, dancis, bierumis ktp. Unu nokto estis dediĉita al prezento de naciaj manĝaĵoj, kiujn la partoprenantoj alportis el sia lando kaj en la sekva nokto al prezento de tipaj francaj manĝaĵoj.

Noktomeze, post la fermo de la junulargastejo, la plej viglaj kaj maldormemaj gejunuloj iris danci en apuda drinkejo.

La antaŭlastan kongresan tagon TEJO okazigis sian tradician programon “TEJO sin prezentas”, dum kiu la diversaĝa publiko povis aŭskulti raporton de la organizo, fari komentojn kaj starigi demandojn. La programeron ĉeestis eksa prezidanto de TEJO, Amri Wandel, kaj tio kvazaŭ etendis fadenon inter du generacioj.

Dum kelkaj junuloj ĝuis la kongreson, aliaj multege laboris. Rezulto de tiu laboro estas historia paŝo: dum la lasta kunsido de UEA oni finfine (post plurjara diskuto) akceptis la sendependigon de la junulara sekcio de UEA. La tiucelajn formalajn paŝojn jam oni faras. Tamen tio ne signifas, ke TEJO ĉesigos ĉiujn rilatojn kun UEA kaj fiere apartiĝos de “sia patro”.

Tute ne: ili daŭre laboros kune, sed nun sub novaj kondiĉoj. Cetere, la UEA-estraro prenis decidon, certe historian, kiu ja rilatas al TEJO: la elekto de Veronika Poór kiel nova Ĝenerala Direktoro de UEA. Tiu entuziasma, laborema kaj iniciatema junulino certe meritas la postenon kaj sendube portos freŝan venton al UEA. Gratulon al Veronika!

          Ĉe kongresa budo oni ĉiutage povis ricevi informon pri la junulara agado, interŝanĝi ideojn, proponi novajn projektojn ktp. Do la gejunuloj sendube multe profitis el la 100-a UK. Ili riĉiĝis kulture, spertiĝis, elpensis kune novajn projektojn kaj internacian kunlaboradon – kaj tiel ili inspiriĝis kaj entuziasmiĝis.

          UK – ne nur por plenskreskuloj! Ek ni al la sekva UK en Nitra!

Olga Ŝilajeva (Glazov)

Revuo “Esperanto”, 108-a jaro, n-ro 1294 (9) » Septembro 2015, paĝo 181

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte