Renkontiĝo de Amikoj-2

RA: 

* Datoj: 28. 06 - 06. 07 2002
* Loko: insulo en Obja maro, 105km for de Novosibirsko, nomo de turizma bazejo estas "Kana paradizo"
* Kondicxoj: logxado en simplaj, lignaj, 2-3 litaj dometoj sur bordo de maro en pina arbaro por du-tri persono cxiu, kaj en tendoj.
* La prezoj inkluzivis: logxado, 3-foja mangxado, voj-kosto de Novosibirsko al bazejo ( per buso dum 1,5 h., kaj per motor-kutroj dum 10 minutoj), du perpiedaj ekskursoj, unu vizito de banejo kaj programo. Programo inkluzivas Esperanto-lecionoj por komencantoj kaj progresantoj, lernado de Esperantaj kantoj sub la gitarludo. Cxiu vespere okazos ligna fajro.
* Distroj: nagxado, fisxkaptado, sportaj ludoj. Por aparta prezo oni povis partopreni mar-ekskurso per motor-kutro.

 

HuRA! RA-2 okazis!

Granda insulo en Obja maro, kie okazis la dua RA, gastigeme akceptis 35 esperantistoj el 7 urboj. Venis gastoj el Novokuznecko, Krasnojarsko, Tomsko, Irkutsko, Tumeno, Moskvo. Novosibirskanoj salutis ilin per slogano: “KaRAj espeRAntistoj bonvenon al RA-2!”

Renkontigxo ankaux permesis allogi malnovajn esperantistojn el nia urbo, kiuj ankoraux ne sciis pri nova E-movado en Novosibirsko. Ili alportis al RA fresxan venton. La renkontigxon partoprenis kelkaj komencantoj. La plej juna persono estis Varvara – 6-jara knabineto, kiu bedauxrinde ne parolas, sed cxion komprenas en esperanto, dank’ al sia avo Petro Petrovicx Stepanov (nia fotisto).

Sub la programo de RA-2 laboris studentoj de Siberia Libera Instituto. Cxiutage estis organizitaj 3-nivelaj E-kursoj. Cxiumatene Masxa Baranova gvidis matenan gimnastikon kaj dancojn. Cxiuvespere Elja Nizamieva instruis nin kanti popularajn E-kantojn. Ni multe ludis kaj konkursis. Dum du tagoj okazis ludo “Lasta heroo”. Estis du teamoj po 12 homoj: “Fungsercxistoj” kaj “Kuloj”. Partoprenantoj konkursis en diversaj sportaj kaj intelektaj konkursoj. Venkis moskvano – Volodja Sergeev. Do, nomo de bona homo indas esti konata por cxiuj legantoj de tiu cxi pagxo!

Gastoj ankaux kontribuis por programo. Aleksandr Minin el Tomsko prelegis pri usona vivmaniero. Volodja Sergeev okupigxis pri ludoj por infanoj sed ne nur. La plej amuzaj kursoj proponis al ni Andrej Grigorjev el Krasnojarsko. Li gvidis kursojn de gesorcxistoj. Abundis rido kaj regis bonhumoro inter partoprenantoj.

Dum lasta vespero okazis bunta koncerto. Infanoj de Novosibirska klubo de nomo de I. Ivancxenko prezentis jam montritan dum EoLA-14 teatrajxeton “Cindrulino” kaj ankaux novan – “Alisa en mirakla lando”. Kantis Elja kune kun Anjxela kaj Masxa Belenko (Novosibirsko), Mansur Mamkin (Tumeno). Nikolao Necxaev el Irkutsko verkis kaj kantis sian kanton pri nia bazejo “Kana paradizo”.

Mendita bona vetero (ja ni igxis junaj Gari Poteroj dum kursoj de gesorcxistoj) kaj karesa maro, fungoj kaj beroj en arbaro donacadis al ni plezuron. La etoso regis vere amika sur la insulo, verde kolorigita kvazaux E-stelo.

Amike al cxiuj, Katerina Arbekova.

www.nekmovado.boom.ru

Komentoj el VKontakte