Renkontiĝo de Amikoj

RA: 

Novosibirsk estas unu el tiuj urboj, en kiuj (lau specifeco de la urbo mem)
esperantistoj devas aperadi regule kaj multnombre. Kaj iam la movado tie estis
vere multfaceta kaj aktiva. Sed fine de la 80-aj - komence de 90-aj jaroj gxi
iom post iom estingigxis kaj restis nur apartaj esperantistoj, kiuj jam ne povis
aux ne emis plu aktivi. Preskaux sola escepto estas la akademiano Sergej
Pokrovskij, sed lia vere valora poresperanta laboro ne koncernas aktivadon en la
urbo.
Ioman esperon pri reaktivigxo de E-vivo en Novosibirsk donis dum lastaj jaroj la
agado de Katerina Arbekova, translogxigxinta al tiu urbo el Moskva regiono. Sxi
lancxis (post ioma propagando) la kursojn por la studentoj-filologoj, instruas
E-on en porinfana klubo, instalis bezonatajn kontaktojn kun oficialaj instancoj
kaj amaskomunikiloj. Kaj kiel unua grava rezulto de sxia agado estis la unua
post multjara pauxzo E-renkontigxo en Novosibirsk. Gxi okazis de la 30-a de
junio gxis la 6-a de julio kaj havis la titolon Renkontigxo de Amikoj (RA-1). La
gastoj venis nemultaj - mi + 4 personoj el Novokuzneck (ankoraux unu urbo, en
kiu nun poiomete revigligxas E-vivo). La aliaj dudek kelkaj partoprenintoj estis
novosibirskanoj, cxefe la studentoj kaj lernejanoj, al kiuj Katja instruas la
lingvon, sed estis ankaux kelkaj malnovaj tieaj esperantistoj. Cxiuj logxis en
kajutoj, en kajo-barko - vere originala ejo por E-renkontigxo.
La preparita programo estis versxajne maksimumo, kion povas arangxi sola
spertulino kun helpo de komencantoj. Cxefa enhavo de gxia E-parto estis certe la
komencanta kaj progresanta kursoj, prelegoj kaj rakontoj pri Esperantaj
historio, movado, renkontigxoj, ankaux lingvaj ludoj ktp. Okazis krome
lignofajroj kun Esperantaj (kaj, certe, ne nur) kantoj kaj ludoj. La libera
tempo estis plenigata per nagxado, gaja Olimpiko, tabloteniso, katamaranoj,
ekskurso al la urbo, akva ekskurso per motora kutro, pafado per pneuxmatikaj
fusiloj, diskotekoj, videofilmoj pri E-arangxoj, "sercxado de trezoroj",
"mortigo de vinberoj" (tre originala ludo) ks.
Cxefa rezulto de tiu vere amika renkontigxo estas laux mi kresko de
Esperanto-entuziasmo, videbla en okuloj de novaj kaj malnovaj novosibirskaj
gesamideanoj.

Garik Kokolija (Moskvo)

Hura! Jam! Mortanta (kaj preskaux jam putranta) E-movado en
Novosibirsko estas revivigita ! Tio okazis dank' al klopodoj de
Arbekova Katja kaj sxiaj prizorgatoj - gestudentoj de la Fakultato de
Fremdaj Lingvoj en la Sibera Sendependa Instituto.

Kaj okazis tio jene:

Cxiuj scias, ke neforigebla parto de E-movado estas kongresoj.
E-kongresoj kutime dauxras dum unu semajno, kaj estas dedicxitaj al
konkreta temo, ili kolektas dekojn-centojn da E-istoj. Dum kongresoj
oni kutime donas al partoprenantoj logxejon kaj mangxon, aux simple
indikas lokon kie starigi tendon. Diversaj kursoj, arangxoj, ekskursoj
kaj amuzoj - jam en programo.

Havante estimindan sperton de vizitado al Rusiaj kaj eksterlandaj
kongresoj, samtempe havante nenion similan en sia denaska urbo, Katja
elpensis RA-on. Tio mallongigo signifas "Rentontigxo de Amikoj" Dum la
unua renkontigxo (RA-1) oni supozis, ke renkontigxos gelernantoj de
Katja el tuta Novosibirsko, amikoj-geesperantistoj el Novokuznetsk kaj
la prezidanto de REU, kiu afable donis sian konsenton alveni.

Kaj la unua provo ne farigxis tuta fiasko.

Renkontigxo okazis apudurbe cxe la maro Obskoje. Plagxo situis
proksime. Cxiuj logxis sur "sxipeto", kiu kvankam estis bargxo, fine
de la "renkontigxo" aspektis intime "kara" kaj logxata.

Katja okazigis ne nur amuzojn (disk-dancadojn, banadojn, vesperajn
lignofajrojn, te-trinkadojn kaj koncertojn), sportludojn (ni havis
pilkon kaj strecxitan reton - sportplacon en pinaro), kaj
memkompreneble kursojn de Esperanto por komencantoj kaj progresantoj.
Kursojn por progresantoj kompetente gvidis nia "prezidanto". Por
alvenintoj el Novokuznetsk ni okazigis ekskurson tra la urbo kaj
Akademi-urbeton kun vizito de muzeoj kaj bazaj vidindajxoj.

Tagoj flugis nesenteble, plenaj je interesaj aferoj kaj eventoj.
Plagxo, suno, ludoj, lignofajro, amikoj - tio dumlonge restos en
nia memoro.

Masha

http://www.nekmovado.boom.ru/

Komentoj el VKontakte