Karaj geamikoj! Ni invitas vin partopreni la tradician regionan Ural-Siberian renkontiĝon "EsPrimo-9", kiu ĉi-jare okazos en Tjumeno la 2-an – 4-an de majo. Legu pli »
La 28-an de oktobro 2013 Tjumena esperantista klubo “Revo” fariĝos 40-jara. Pasis jam kvar jardekoj ekde la reviviĝo de la esperantista movado en la urbo. En tiuj jaroj la klubo unuigis plejparte gejunulojn, kiuj dank΄ al Esperanto trovis por si novan amikan rondon kaj novajn neordinarajn agadkampojn. Legu pli »
Antaŭ sesdek ses jaroj, fine de la Granda Patrolanda milito en Ukrainio pereis homo, kies reala nomo dum lia vivo estis al nemultaj konata, ĉar lia biografio intence kaj malintence estis multe falsita per ekzotikaj legendoj kaj diversaj mitoj. Li senkompromise kaj konscie foroferis sian vivon por la Granda Venko kaj metis siajn plurajn talentojn por la justa liberiga afero. Al li postmorte estis atribuita plej alta honora titolo de la lando - Heroo de Soveta Unio. Legu pli »
Nia vojaĝo, de mi kaj mia fratino, al Esperantujo fakte komenciĝis de la vizito de ne esperanto-parolantaj amikoj. Mia rusa amiko nuntempe loĝas kaj skribas doktoran disertacion en Germanio, kaj li invitis min. En Berlino ni renkontiĝis kun li kaj lia amiko. Per bicikloj ni, Arkadij kaj Henning traveturis verŝajne la tutan Berlinon kaj ege impresiĝis! Unue ĉar germanoj ŝparas energion kaj ne uzas ĝin, kiam ne estas bezonate. Ekzemple, en la porĉo lumas nur dum kelkaj minutoj kaj poste la lumo aŭtomate malŝaltiĝas. En la trajnoj pordoj malfermiĝas nur se vi premas la butonon. Legu pli »
Vladimir naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1947 en Tjumenj. Li ŝatis siajn gepatrojn kaj la naskiĝurbon, en kiu li travivis sian vivon tiel rapide, kun impeto de homo neindiferenta pri ĉiaj devoj kaj taskoj, avida je novaj travivaĵoj. Vladimir finis elektroteknikan fakultaton de la Tjumena industria instituto kaj estis diplomita inĝeniero. Legu pli »
Jen mi revenis en Tjumeno, pasis jam pli ol tri semajnoj de nia reveno. Mi denove kaj denove rememoras Bajkalon: ĝi estas grandega, glaciiga, raviga. Pura kaj travidebla akvo, ŝtonriĉa bordo, montoj kaj rokoj ĉirkaŭ ĝi, kaj kreskantaj sur la montoj grandegaj pinoj, larikoj, diverskoloraj floroj kaj herboj... Spektante belegajn fotaĵojn, mi en pensoj kvazaŭ vizitas denove tiujn lokojn.Legu pli »
Ĉi-jare mi partoprenis en Internacia Junulara Kongreso (IJK-68), kiu okazis en Hanojo, ĉefurbo de Vjetnamio. Tiu ĉi kongreso estis unua granda internacia Esperanto - evento por mi.
Vjetnamio estas mirinda lando kun belega naturo, afablaj kaj bonkoraj homoj. Ĝi tre impresis min..
La lando troviĝas en la sud-okcidenta parto de Azio, en hindoĉina duoninsulo. Ĝi havas limojn kun Ĉinio, Laoso kaj Kamboĝo. Oni opinias, ke Vjetnamio estas la plej sendanĝera lando en Azio, kaj la urbo Hanojo estas plej sendanĝera loko en la tuta mondo. Legu pli »
Pli proksime al la jubilea dato ni sukcesis realigi en Jekaterinburg kelkajn iniciatojn, kiuj celis altiri al Esperanto atenton de vasta publiko, informi pri nia lingvo, interesigi pri ĝi. Legu pli »
La 9-12-an de junio en Jekaterinburg sukcese pasis eventoj, dediĉitaj al la 125-jara jubileo de Esperanto, kiujn iniciatis E-klubo “Arĝenta Flamo”. Tio estis tri tre diversaj tagoj, kiam uralaj esperantistoj kaj kelkaj gastoj-partoprenintoj el pli malproksimaj urboj povis denove unuiĝi kree kaj idee. Legu pli »
Similan kunvenon mi partoprenis duan fojon. Al mi tre plaĉis la renkontiĝo, mi ne bedaŭras, ke partoprenis ĝin. Programo estis tre enhavriĉa, la tempo trapasis nerimarkeble, kvankam du tagoj el tri ni pasigis en la sanatorio. Multe da tempo estis dediĉita al Esperanto-movado — ĝia historio en Tomsko kaj vojaĝoj, ni eĉ diskutis pri tio, kion oni serĉas en Esperanto. Legu pli »
Karaj geamikoj!
La 9-n de junio en Jekaterinburg en urba biblioteko „Belinskij “ je 13.00 laŭ la loka tempo okazos skriba ekzameno pri Esperanto laŭ la reguloj de KER( Komuna Europa Referenckadro) kaj ĝi pasos samtempe en pli ol 30 lokoj tutmonde.
Tiu ĉi ekzamensesio estos dediĉita al 125- jariĝo de Esperanto. Post la ekzameno estas planata E- renkontiĝo, ankaŭ dediĉota al la jubileo de Esperanto. Legu pli »