Feliĉan novan jaron!

Karaj amikoj!

Permesu sincere kaj ĝoje gratuli vin okaze de la Nova jaro! Estu ĝi por vi jaro de novaj sukcesoj kaj novaj atingoj, novaj konatoj kaj novaj impresoj, novaj enspezoj kaj favoraj prezoj!

Amikoj, ni deziras al vi ĉiu en la venonta jaro esti sanaj kaj gajaj, saĝaj kaj spritaj. Estu sur viaj vojoj  nur bonaj homoj kaj interesaj eventoj, blovu en viajn velojn nur samdirektaj ventoj! Feliĉon, plezuron, bonhavon kaj belan rideton de sorto al vi deziras

organiza teamo de “EsPrimo-10”

  Legu pli »

Zamenhof-festo 2013

Amikoj, antaŭ unu semajno mi  partoprenis Zamenhofan feston en Jekaterinburg. La vojo de Glazov ĝis la ĉefurbo de Uralo ne estas tiom longa – nur 11 horoj per trajno. Biletoj estas aĉetitaj, pasaĝerplena trajno alvenis kaj mi kune kun mia lernantino Svetlana forveturas al oriento, forgesante pri la laboro kaj hejmaj aferoj. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Rememoroj pri la somera vojaĝo

Al mi ŝajnas, ke vojaĝoj en Esperantujo estas la plej grava parto de vivo de preskau ĉiu esperantisto. Kaj tute ne gravas ĉu vi veturas proksimen aŭ malproksimen. Gravas, ke vi renkontos novajn kaj malnovajn amikojn, ĝuos belegajn vidindaĵojn, promenados laŭ novaj aŭ oldaj stratoj kaj perceptos la spiriton de la loko, kie loĝas la homoj, kiuj posedas la plej mirindan ligvon. Mi tre multe vojaĝis en mia vivo kaj devas konfesi, ke ĉiuj vizitoj de fremdaj lokoj estis neforgeseblaj. Kutime mi  havas ferion somere, tial mi planas vojaĝojn preskaŭ ĉiam nur por aŭgusto. Legu pli »

“Aŭtuna Kuko” novembre en Jekaterinburg

Ĉi-jara aŭtuno inspiris nin organizi ankoraŭ unu aŭtunan renkontiĝon, krom jam tradicia septembra, kiu kutime okazas en Jekaterinburg.

Pri la renkontiĝo ni ekpensis kaj komencis ĝin plani ankoraŭ oktobre  kaj eĉ volis nomi ĝin “Aŭtuna inspiro”. Sed preskaŭ kiam ni estis pretaj anonci pri ĝi kaj inviti ĉiujn dezirantojn ĝin partopreni, ie en la reto aperis informo pri “Aŭtuna inspiro” – la aranĝo preparata de moskva esperantista teamo. Kompreneble, por ne ripetiĝi, ni tuj trovis la alian nomon por nia renkontiĝo: ĝi iĝis “Aŭtuna kuko”. Legu pli »

Urboj: 

Internacia Somera Universiado en Kazano 2013

Novaj surgutaj esperantistinoj Aljona kaj Valentina estas instruistinoj de fremdaj lingvoj. Ili ŝatas partopreni diversajn lingvajn kaj sociajn projektojn. En februaro 2014 Aljona vojaĝos al Soĉi kaj servos tie kiel volontulino de la Vintraj Olimpikoj. Valentina somere volontulis en Kazano. Jen ŝi rakontas pri siaj neforgeseblaj spertoj.

Vladimir Opletajev, Surgut

Legu pli »

Курсы эсперанто в Тюмени

Тюменский эсперанто-клуб приглашает
Вас познакомиться с международным языком

Esperanto!

Презентация состоится:
12 сентября 2013 в 19.00
17 сентября 2013 в 19.00
21 сентября 2013 в 15.00

ЦВР «Дзержинец» по адресу: ул. Ямская, д. 96 (вход со двора)
 

Телефоны для информации +7-912-997-34-18 (с 14 часов) Legu pli »

Kelkaj impresoj pri "EsPrimo-9" de jekaterinburgaj gejunuloj

Jekaterina Zamyslova, Jekaterinburg

Jekaterina Zamyslova, Jekaterinburg

Kun granda plezuro mi partoprenis nian regionan renkontiĝon “Esprimo-9” en Tjumeno!

Al mi plaĉis, ke ni loĝis en bela, komforta ripozejo "Raduga" apud la urbo. Kontrau ne tre altaj prezoj pro loĝado kaj manĝado, ni ricevis kondiĉojn pli bonajn, ol ni povis deziri: modernajn, helajn ĉambrojn, mirindan naturon ĉirkaŭe, bongustajn manĝojn trifoje. Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Peĉakuĉo: nova formato konkeras Esperantujon

Olga Ŝilajeva  (Glazov)

Hura! Longa rusa vintro finiĝis. Bela printempo ricevis posedrajtojn pri la tempo. Marto, la 1-a de aprilo, la 15-a , la 29-a, la 30-a… Kaj finfine la 1-a de majo! Ĝuste tiel kalkulas printempajn tagojn esperantistoj de Uralo kaj Siberio. Ne, tute ne Tagon de Printempo kaj Laboro ili atendas, sed alian feston, pli ĉarman kaj mojosan – Esperantistan Primaveron (EsPrimo-n). Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Svetlana Smetanina – nova Prezidanto de REU

La 13-an – 14-an de aprilo 2013 en Moskvo okazis la 27-a Konferenco de REU elektinta ĝian novan Estraron, kiun dum du jaroj gvidos Svetlana Smetanina. En la historio de REU ŝi estas  unua virina Prezidanto kaj kiel tiu  en la nuna komplika por la Unio etapo ŝi frontis multajn problemojn kaj urĝajn farendaĵojn.  Svetlana afable salutas ural-siberiajn esperantistojn kaj respondas demandojn por la regiona paĝaro. Ni deziras al Svetlana multajn sukcesojn!

Legu pli »

Esperanto-kurso en Surgut

Februare en Surgut finiĝis baza kurso de Esperanto por plenkreskuloj, kiun mi okazigis en la centra urba biblioteko “A.S. Puŝkin”. La grupon vizitas tre ĉarmaj junulinoj, talentaj  kaj kapablaj homoj, kies kreaj kaj artaj interesoj ne limiĝas nur per lingvaj okupoj. En grandaj urboj de nia regiono novaj esperantistoj komencas tuj post la kursofino apliki Esperanton dum klubkunvenoj, interurbaj renkontiĝoj, dum vizitoj de aliurbaj kaj eksterlandaj gastoj. Legu pli »

Paĝoj

Abonu al Ural-Siberia Esperantista Movado RSS