Mi deziras al vi ...

Mia unua scio pri Esperanto estis negativa: infanaĝe mi legis en iu libro, ke Esperanto estas “mortnaskita lingvo, destinita al fiasko”.

Komenco de mia konatiĝo kun Esperanto rilatas al la 70-ja jaroj, kiam estante studento de Politekniko, mi frekventis la urban bibliotekon pri fremdaj lingvoj por okupiĝi pri la angla (tiama modo de multaj studentoj). Foje en la salonon venis homoj, kiuj anoncis pri okazonta prezento kaj unua leciono de Esperanto. Mi certe miris, ke la “mortnaskita lingvo” tamen vivas. Evidente la prelego impresis min, ĉar mi decidis nepre ellerni Esperanton, “tiom facilan lingvon”, des pli Legu pli »

Помним, скорбим ...

kudrvv_0.jpg

01 апреля 2014 годы в возрасте 56 лет умер Виктор Васильевич Кудрявцев, без преувеличения самый активный эсперантист УрФО, создатель и редактор журнала Komencanto, преподаватель заочных курсов эсперанто, один из главных организаторов крупнейшей региональной встречи эсперантистов Урала и Сибири EsPrimo. Мы навсегда запомним его добрым, отзывчивым человеком, хорошим другом и мудрым наставником.

Legu pli »

Urboj: 

Konferenco de legantoj dum "EsPrimo-10"

Karaj EsPrimo-aliĝintoj!

Dum EsPrimo-10 kadre de la kultura programo estas planate okazigi konferencon de legantoj pri la verkaro de Mikaelo Bronŝtejn. La programo celas atentigi esperantistojn pri la verkoj de la plej populara kaj sukcesa E-verkisto de la nuntempa Rusio.

Ĉiuj partoprenontoj de EsPrimo-10 estas petataj dum ĉi tiu kelkmonata preparperiodo legi verkojn de Mikaelo. Plurajn librojn vi povas mendi ĉe la retvendejo de la eldonejo “Impeto”<lernolibro.ru> kaj ne forgesu kunpreni librojn al Jekaterinburg, kie vi ricevos la aŭtoran aŭtografon, ĉar Mikaelo Bronŝtejn afable konsentis partopreni la kunvenon de legantoj. Partoprenontoj de la konferenco havos unikan ŝancon komunikiĝi kun la verkisto, bardo, vojaĝanto kaj konata gastpreleganto, laŭreato de kelkaj literaturaj premioj, viziti la ekspozicion de liaj libroj kaj muzikaj kodiskoj. Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Literatura konkurso / EsPrimo-10

EsPrimo -10

Jekaterinburg, 1. – 3. majo 2014

Literatura konkurso

 

La Organiza teamo de EsPrimo -10 agnoskante la valorojn de kulturkleriga kaj lingva memevoluoj de esperantistoj kaj konsiderante la kulturkampan temon de la renkontiĝo “Kreante, verkante, legante” anoncas konkurson de literaturaj verkoj pri la temo “Mi vidas la mondon...”

 

Celo de la konkurso Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Deklamkonkurso / EsPrimo -10

EsPrimo -10

Jekaterinburg, 1. – 3. majo 2014

Deklamkonkurso

 

La Organiza teamo de EsPrimo -10 agnoskante la valorojn de kulturkleriga kaj lingva memevoluoj de esperantistoj kaj konsiderante la kulturkampan temon de la renkontiĝo “Kreante, verkante, legante” anoncas deklamkonkurson pri la temo “Jen rideto de l’ printempo”.

 

Celo de la konkurso

stimuli la deklamarton de ural-siberiaj esperantistoj, plifirmigi ilian interesiĝon pri poeziaj arto kaj lingvo. Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Rememoroj aperas...

Pasis preskaŭ monato post la lasta Zamenhof-tago ĉi-tie kaj bildo de la evento komencis jam paliĝi en la memoro. Sed hieraŭ mi rerigardis en nia ural-siberia paĝaro filmeton de Olga Ŝilajeva, kiun ŝi speciale preparis por la festa decembra kunveno en Jekaterinburg. Jes, tiun ĉarman filmeton kun la amikaj salutoj de esperantistoj el diversaj landoj de la mondo (ankoraŭ foje dankegon al Olga pro la agrabla surprizo!) kaj min kovris varma ondo de la rememoroj pri la Z-tago- 2013. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Paĝoj

Abonu al Ural-Siberia Esperantista Movado RSS