Literatura konkurso / EsPrimo-10

Urboj: 

EsPrimo: 

EsPrimo -10

Jekaterinburg, 1. – 3. majo 2014

Literatura konkurso

 

La Organiza teamo de EsPrimo -10 agnoskante la valorojn de kulturkleriga kaj lingva memevoluoj de esperantistoj kaj konsiderante la kulturkampan temon de la renkontiĝo “Kreante, verkante, legante” anoncas konkurson de literaturaj verkoj pri la temo “Mi vidas la mondon...”

 

Celo de la konkurso

Aktivigi kreajn kaj beletrajn kapablojn de esperantistoj de Uralo kaj Okcidenta Siberio per verkado de diversĝenraj mallongaj literaturaj verkoj.

 

Temo de la konkurso “Mi vidas la mondon...”

Aŭtoroj prezentu sian propran percepton de la vivaj kolizioj kaj de la ĉirkaŭa mondo en kiu estas loko por amo kaj amikeco, primavero kaj Esperanto, beleco de la naturo kaj variaj homaj sentoj. Por la konkurso estas akceptataj originalaj kaj neniam publikigitaj verkoj (ne tradukaĵoj) de plej diversaj ĝenroj: rakonto, eseo, raportaĵo (ne pli ol 3 paĝoj, formato A4), versaĵo, kanta teksto, skeĉo, teatraĵeto, humuraĵo, fabelo, fablo, anekdoto, ŝerco ktp.

 

Partoprenantoj

En la konkurso rajtas partopreni esperantistoj loĝantaj en Ural-Siberia regiono kaj partoprenontoj de EsPrimo-10 el aliaj lokoj kaj urboj per prezento de unu ĝis tri verkoj. La konkursaĵoj (Tiparo Times New Roman, grando 14) estu sendendaj al Vladimir Opletajev surbordeatmail.ru ĝis la 15-a de aprilo 2014.

Gratifiko de la konkursantoj okazos dum EsPrimo-10 en Jekaterinburg. Gajninto de la unua loko ricevos abonon al revuo “Esperanto, kotizan rabaton kaj diplomon; gajnintoj de dua kaj tria lokoj ricevos libropremiojn, kotizajn rabatojn kaj diplomojn de la Organiza teamo de EsPrimo-10. Iliaj konkursaĵoj estos publikigitaj en la Ural-Siberia retpaĝaro.

 

Kriterioj por prijuĝi la konkursaĵojn

Sur la titolpaĝo la aŭtoro indiku sian personan nomon, familian nomon, profesion, aĝon, loĝlokon, jaron de esperantistiĝo.

La konkursaĵo devas havi titolon kaj konformi al la temo, esenco kaj enhavo de la konkursa problemaro.

Aktualeco, originaleco de la aŭtoraj ideoj, pensoj kaj emocioj kaj lingva perfekteco estu gravaj kondiĉoj karakterizantaj konkursajn verkojn.

 

Konkursa ĵurio

La Organiza teamo elektas tripersonan ĵurion el inter lingve kaj fake spertaj esperantistoj de Rusio. La ĵurio faros sian decidon ĝis la 1-a de majo 2014.

 

Organiza teamo de EsPrimo-10

 

 

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte