la 13a Lingva festivalo

Lingvafestivaloj: 

Jam tradicie fine de oktobro okazis la Lingva Festivalo. En la Festivalo nian klubon prezentis du homoj: Sasxa Osincev kaj mi. Estas kompliki nun diri, kial ni ja decidis en la lasta momento acxeti biletojn, lasi cxi tie cxion kaj forveturi... Cxu eble mi denove ekvolis senti tiun mirindan internacian etoson, kiam cxiuj homoj kvazaux geamikoj estas? Cxu eble Sasxa devis finfine ekscii, kio estas ja LF? Cxu versxajne gravan rolon ludis por ni mem la urbo, la bela urbo cxe Volgo? Aux cxu tio estis bona sxanco simple renkontgxi kun geamikoj el tjumena klubo |Revo"? Ili interalie venis KVINope!!! Sed cxiuj tiuj pensoj sukcese realigxis dum la arango. Tamen nun laux mi estas senutile pri cxio detale rakonti kaj skribi, cxar estus certe pli interese, se vi mem povus gxui tiujn du belegajn tagojn, dum kiuj ni ne nur partoprenis la Festivalon, sed ankaux pli bone konatigxis kun la nokta urbo, kiam strataj laternoj beligas vidindajxojn kaj vojon. Kaj imagu, en studenthejmo, kie ni logxis, ni renkontis knabon. Li demandis pri ni kaj pri lingvoj, kiujn ni posedas. Dirinte la germanan kaj Esperanton, ni kompreneble jam tuj preparigxis klarigi, kio estas Esperanto. Sed la knabo gxoje kriis: "Bonbobo, knabino! Hooo, Esperanto!!! Estas bonege! Mi scias ecx du esperantajn vortojn!" Kaj somere li ecx planas partopreni IJKon en Cxehxio. Ne malbone, cxu? ))) Alia agrablajxo (tamen gxi estis antauxplanita) estis strato de Esperanto en Kazano. Ni fiere promenadis tie, cxar unue ni scias, kio estas Esperanto, kaj due, ni ecx povas paroli kaj uzi gxin. Kaj ne cxiu logxanto de la strato povas pri tio fanfaroni. )))) Jen, tia pasiiga estas auxtuna vivo de uralaj gejunuloj! Kaj pri kio okupigxas niaj spertaj esperantistoj? ))) Amike, Arina (EK "Argxenta flamo")

Komentoj el VKontakte