Fremdaj lingvoj en la vivo de Nikolaj Kuznecov

Urboj: 

Personoj: 

Antaŭ sesdek ses jaroj, fine de la Granda Patrolanda milito en Ukrainio pereis homo, kies reala nomo dum lia vivo estis al nemultaj konata, ĉar lia biografio intence kaj malintence estis multe  falsita per ekzotikaj legendoj kaj diversaj mitoj. Li senkompromise  kaj konscie foroferis sian vivon por la Granda Venko kaj metis siajn plurajn talentojn por la justa liberiga afero. Al li postmorte estis atribuita plej alta honora titolo de la lando - Heroo de Soveta Unio. En la popola memoro Nikolaj Ivanoviĉ Kuznecov dum postmilitaj jardekoj restas fama kiel unu el la plej elstaraj militaj skoltoj, sentima punpafisto, partizana agento, granda patrioto. Multaj aŭtoroj verkis librojn pri lia sekreta agado konigante interesajn faktojn kaj detalojn el la biografio de ĉi tiu neordinara homo trairinta dum sia nelonga aventure riĉa tridektrijara vivo grandegan vojon de ordinara provinca knabeto ĝis heroa abnegacia patrujdefendanto. Apartan atenton meritas kaj estas rekomendataj por interesega legado la esploroj de historiisto Teodor Kirilloviĉ Gladkov, kiu studis la vivovojon de Kuznecov ĝis plej etaj detaloj. Teodor Gladkov emfazas ofte en siaj libroj kaj intervjuoj lingvajn kapablojn de Nikolaj Kuznecov, sen kiuj ne eblus lia sukcesa sekreta kariero. Provojn esplori esperantistan vivperiodon de la heroo entreprenis  en la 70-80-aj jaroj de la pasinta jarcento ankaŭ Aleksandr Kalaŝnikov (Tjumenj) kaj Viktor Kloĉkov (Jekaterinburg).

 

Nikolaj Ivanoviĉ Kuznecov (27.07.1911 – 09.03.1944)  naskiĝis en la rusa familio de ordinaraj  kamparanoj el la provinca urala vilaĝo Zirjanka, vizitis lernejon en  la urbeto Talica, studis en la transurala siberia urbo Tjumenj, laboris en Kudimkar kaj Sverdlovsk (nun Jekaterinburg). Li estis aktiva komsomolano kaj konscia komunisto. Jam ekde junio 1932 Nikolaj agis kiel speciala sekreta agento de OGPU NKVD¹. Laŭ la opinio de Teodor Gladkov li akceptis la proponon fariĝi etata agento dank’ al sia sincera kaj verva patriotismo kaj nelastvice pro junaĝa romantikemo kaj ambicio.

Nikolaj, kiun denaske oni nomis  Nikanor, Nikoŝa, Nikeŝa, Nika,  estis tre kapabla infano. Li frue eklegis kaj ĉiam estis pasia kaj serioza leganto posedinta propran sistemon de la librolegado: li akurate listigis ĉiujn tralegitajn librojn, analizis agojn de protagonistoj. Tre frue Nikeŝa elmontris lingvajn kapablojn. Por lernado de fremdaj lingvoj li havis ankaŭ proprajn regulojn, kiuj mirinde plene kongruas kun   postuloj de la moderna komunika lingvodidaktiko: neniam enpense fari tradukojn el la denaska lingvo, ne timi ĉiajn erarojn, paroli laŭeble rapide, ne kroĉi sin strikte al gramatikaj reguloj.  Tiu ĉi  praktike elprovita metodika principaro tre helpis lin dum la lernado de la germana lingvo.

Nikolaj estis talenta lingvemulo kaj liajn kapablojn sukcese evoluigis Nina Nikolajevna Avtokratova, instruistino de la germana kaj franca lingvoj en la sepklasa lernejo de Talica. Ŝi estis edukita en Svislando kaj povis peri al sia lernanto tre kvalitajn lingvokonojn. Multaj samklasanoj de Kuznecov konsideris strangaĵo liajn okupojn pri la germana lingvo, sed malgraŭ ilia malkomprenemo li obstine perfektiĝis en la ĉiutaga popola lingvo praktikante babiladon kun la metiinstruisto Franz Jawurek, estinta militkaptito, kaj kun la apoteka farmaciisto aŭstro Krause. De post 1934  Nikolaj Kuznecov laboris en la fama uzino “Uralmaŝ” kaj tre aktive kontaktis germanajn specialistojn kaj inĝenierojn, cetere kun difinitaj celoj, kiuj tiam, lastajn jarojn antaŭ la militeksplodo multnombre oficis en  uralaj uzinoj. Ĉiam elegante vestita, kapabla konduti mondume, sprita, ĉarma kaj tre sociema Nikolaj similis al etna rusdevena germano kaj akiris multajn amikojn en la germana kolonio de Sverdlovsk. En ĉi tiuj jaroj li tre serioze lernis ne nur normigitan literaturan varianton de la germana lingvo, sed ankaŭ ĝiajn dialektojn, kaj rezulte de sia daŭra lingva perfektiĝo dum la milito li kapablis babili en ses diversaj germanaj dialektoj. Parolante kun germana oficiro li povis identigi lian devenregionon en Germanio kaj tuj transiri al lia loka dialekto. Dum la aŭdienco kun Erich Koch, imperia komisaro kaj ĉefguberniestro de la tuta Ukrainio, li parolis en la dialekto de la faŝista altrangulo, kaj la germano sen ia ajn dubo opniis lin sia samlandano.

Krom la lingvo li aparte intertesiĝis pri vivmaniero de la germanoj, iliaj tradicioj kaj kulturo, legis gazetojn kaj librojn, spektis filmojn alproprigante al si ecojn de alinaciano interalie ne sen grandaj aktoraj talentoj, ĉar lia transformiĝo al germana ĉefleŭtenanto Paul  Wilhelm Siebert dum la partizana agado en la urbo Rovno estis perfekta kaj neniam provokis suspektojn flanke de la okupantoj. Notindas eksterordinare miriga fakto, ke Kuznecov malgraŭ sia plena “germaniĝo” neniam vizitis Germanion kaj neniam estis profesia militisto.

Kiam en 1925 Kuznecov estis lernanto de la sepa klaso, Sergej Aleksandroviĉ Suetin organizis en Talica por lernejanoj kaj studentoj de forsta teknikumo rondeton de Esperanto. Nikolaj forte entuziasmigita  de la loga ideo komunikiĝi kun la tuta mondo pere de la komuna lingvo – “latino de la proletaro” - fervore eklernis Esperanton kaj tre baldaŭ montris mirindajn sukcesojn. En 1926 li ekstudis en Tjumenj en la agronomia fakultato de la agrikultura teknikumo  kaj tuj ligiĝis kun tieaj esperantistoj, kies societo troviĝis ĉe Irkutskaja strato 17. La klubon, laŭ iuj opinioj ĝi estis rondeto, estris juristo de Tjumena ŝipkompanio Georgij Nikolajeviĉ Besedniĥ kaj  kunvenojn vizitis ĉirkaŭ 40 plenkreskuloj, plejparte ili estis gekolegoj de la klubgvidanto. La klubsidejo troviĝis en malnova ligna dometo, kies  korta enirpordego estis dekorita per la oficiala sovetia esperantista emblemo– ruĝa cirklo, en la mezo de kiu videblis verda stelo kun la orlitera siglo SEU². Nikolaj tre rapide amikiĝis kun tjumenaj esperantistoj, legis librojn el la kluba biblioteko, kie li trovis jam konatajn  al si el la kurso de Suetin  klasikajn lernolibrojn de T. Cart kaj M. Pagnier,  kaj laŭ la rememoroj de Georgij Besedniĥ babilis en Esperanto senĝene kaj rapide kiel en la patrolingvo. Li tre progresis en la lernado de Esperanto, fariĝis lingva helpanto de la kursestro,  kaj dum unu el la klubkunvenoj la junulo mirigis la ĉeestantojn voĉleginte al ili propran tradukon de sia plej ŝatata poemo de Lermontov “Borodino”. En Tjumenj Kuznecov fariĝis membro de SEU ricevinte membrokarton kun la numero 47001. 

Novaj tjumenaj esperantistoj de la sepdekaj jaroj interesiĝis pri historio de Esperanto en sia urbo en la komenco de la pasinta jarcento, kaj tiucele Aleksandr Kalaŝnikov dufoje  en 1973-1974 vizitis la urbojn Talica kaj Sverdlovsk, kie li renkontiĝis kaj interparolis kun G.N. Besedniĥ kaj Viktor Kuznecov, la frato de Nikolaj, vizitis la muzeon de Nikolaj Kuznecov ĉe la uzino “Uralmaŝ” por sciiĝi pri detaloj de antaŭkvindekjara vivo kaj aktivado de tjumenaj esperantistoj kaj por precizigi faktojn el la esperantista vivo de estonta Heroo de Soveta Unio. Georgij Besedniĥ, rigore instriuta de la vivo, ne tre volonte, kun ioma porcio de suspektemo, kontaktis tjumenajn studentojn, kvankam sincere ĝojis pri la nova esperantista generacio en la siberia urbo. Pri la nun bone konata fakto, ke proletaj esperantistoj de Tjumenj partoprenis en la festa manifestacio la 7-an de novembro 1926 kun la slogano skribita en Esperanto “Vivu la 9-a jaro de Granda Oktobra revolicio!”, membroj de la klubo “Revo” informiĝis el la interparoloj kun R.N. Sokolovskij, instruisto de la latina lingvo en medicina instituto, kaj el lia artikolo “Ankoraŭfoje pri Esperanto” publikigita en la tagĵurnalo “Tjumenskaja pravda” la 20-an de oktobro 1967. Sendube,  inter la manifestantaj esperantistoj en la ĉefa urba strato de Respubliko paŝis ankaŭ Nikolaj Kuznecov, aktive engaĝita en ĉiuj poltikaj aferoj. Laŭ R.N. Sokolovskij, kiu  verŝajne estis konata kun iamaj tjumenaj esperantistoj de la tridekaj jaroj,  la juna Nikolaj  mem iniciatis pretigon de la slogano en Esperanto  kaj mem  fiere portis ĝin en la vico de samideanoj.

Iuj precizaj faktoj, ke Nikolaj Ivanoviĉ uzis Esperanton pli poste ĝis la 1937-a jaro aŭ dum la milito ne estas konataj, sed, bone lerninte Esperanton en sia juneco, li ne povis tute forgesi la lingvon, kiun li certe ŝatis. Malgraŭ   kelkaj hororaj persekutaj ondoj kontraŭ esperantistoj en Soveta Unio, kono de Esperanto neniel damaĝis la karieron de Kuznecov. Oni rakontas ke iutage hispanoj, militintaj en la partizana taĉmento “Venkantoj” de Dmitrij Medvedev en Ukrainio, plendis al li pri Kuznecov, kiu estis inter la taĉmentanoj kaŝcele nomata Graĉov, ke tiu bone komprenis iliajn nacilingvajn parolojn. Ĉu ne Esperanto helpis lin kompreni la hispanan lingvon?

Nikolaj Kuznecov laboris  ĝis somero 1934 kiel arbartaksisto en la urala urbeto Kudimkar. En ĉi tiu periodo li memstare ellernis la malfacilan por li komian lingvon, kiu apartenas al la finno-ugra lingvogrupo kaj estas por rusoj sufiĉe malfacile perceptebla, ĝis tia grado, ke li eĉ povis  verki en ĝi versaĵojn. En tiu tempo tute ne ekzistis lernolibroj de komia-perma lingvo kaj ĝia skribo estis tiam nur en la stato de kreado. Li mem verkis por si vortareton kaj gramatikon de la komia lingvo kaj multe parolis kun loĝantoj de la distrikto, ĉar li konsideris tion tre grava komunikiĝi kun aborigenoj en ilia gepatra lingvo. Eĉ denaska komipermano Andrej Kilosov, konata en Sverdlovsk violonfaristo, opiniis sen duboj, ke Kuznecov estas lia sampopolano, ĉar tiel perfekte li regis ĉi tiun lingvon. Nikolaj ŝatis ne nur parkeri vortojn kaj kompreni parolon en fremda  lingvo, sed ankaŭ eksperimenti alilingve  kaj ĝui guston de nova por li lingvaĵo skribante en ĝi tekstojn aŭ rimante vortojn.

Loĝante en la urala ĉefurbo Sverdlovsk Nikolaj konatiĝis kun aktorino de la urba teatro, kiu estis polino laŭ la nacieco, kaj dank’ al ĉi tiu romano li ellernis la polan lingvon. Dum sia restado en Ukrainio li bone ekparolis ukraine, kaj ambaŭ slavaj lingvoj kondiĉis sukcesojn en liaj kontaktoj kun tieaj loĝantoj kaj partizanaj kunbatalantoj.

En la jaroj de la milito estis tre alte aprezataj skoltaj atingoj de Kuznecov, gravegaj informoj,  kiujn li akiradis dank’ al siaj personaj kontaktoj kun germanaj oficiroj kaj oficistoj de la okupacia administracio. Dum pli ol 16 monatoj ek de la 19-a de oktobro 1942 ĝis la 9-a de marto 1944 li  sukcese  aktivis sub la falsa nomo inter malamikoj  en la fora malfronto. Li precize lokalizis orientan rezidejon “Werwolf “de Hitler apud Vinnica, sciigis Centron³ pri speciala batalgrupo ligita kun  Otto Skorzeny, kiu ektrejnis en la Karpata montaro por prepari atencon kontraŭ aliancaj ŝtatestroj kunvenontaj en Teherano aŭtune de 1943. Li malkovris planojn de hitleranoj pri preparata ofensivo de germanaj trupoj somere de 1943 ĉe Kurska fronta arko (operaco “Citadelo”). Li  eksciis sekretegajn datumojn pri germanaj raketoj “V-1” kaj “V-2” - famaj hitleraj armiloj de revenĝo.  Li realigis propramane plurajn punekzekutojn de altrangaj germanaj oficiroj kaj generaloj  de okupaciaj trupoj en Ukrainio pafmortigante ilin sur stratoj de Rovno kaj Lvivo.

Kio estis li, Nikolaj Kuznecov? Ĉu nur aŭdaca, sagaca, talenta  kaj riskema agento? Ĉu li estis ordinara homo edukita de la sovetia propaganda sistemo kaj centprocente fidela al ĝi? Ĉu li estis honesta kaj patriota civitano preta sin oferi por la bono de la lando? Kiel finiĝis do lia vivovojo? Al ĉi tiuj kaj multaj aliaj demandoj ne ekzistas unusencaj respondoj. Estas klare, ke temas pri homo neordinara, kaj tion elokvente pruvas lia tuta vivo. Partizanaj kamaradoj de Kuznecov rememoris liajn intencojn kaj revojn ekokupiĝi postmilite profesie pri lingvoj kaj lingvistiko. Bedaŭrinde,  krudaj militaj cirkonstancoj  devige direktis liajn kapablojn, ankaŭ lingvan talenton, servi al taskoj situantaj tre malproksime for de sciencaj lingvistikaj interesoj. 

Ni esperantistoj omaĝas al Nikolaj Kuznecov ne nur pro liaj dummilitaj  heroaĵoj sed ankaŭ pro lia sincera rilato al Esperanto, ĉar la internacia lingvo de Zamenhof estis por li signifoplena objekto studinda kiel ajna etna lingvo, kiun li  plezure kaj serioze lernis.

 

__________

1.OGPU NKVD  - Unuigita ŝtata politika administracio – sekreta esplorservo de Popolkomisarejo pri internaj aferoj.

2.SEU – Sovetlanda (poste Sovetrespublikara)  Esperantista Unio ( 1921 – 1938)

3.Centro – Centra stabo de sovetia ekstera esplorservo en Moskvo.

 

Vladimir Opletajev (Surgut)

 (REGo, № 2(57), aprilo 2010, paĝoj 5-9)

 

Komentoj el VKontakte