Ĉambro de l’ poetoj dum la 70-a IJK

Aranĝoj: 

Poezio estas muziko de animo. Ĝi estas torento el sentoj, brizo el pensoj, granda sekreto kaj krio samtempe. Ĝi estas mirindaĵo!…

Dum la antaŭlasta vespero de la IJK en Fortalezo esperantistoj havis tiun belegan eblecon fordroni en la magian etoson el sentoj, vortoj, pensoj kaj admira silento. La 23-an de julio por ĉiuj partorenantoj de la kongreso malfermis sian pordon “Ĉambro de l' poetoj”.

Tamen ĝi ne estis vera ĉambro en la rekta senco de la vorto. Esperantistoj kolektiĝis en la gufujo sub longbranĉaj kronoj de sudaj arboj. Eble tiu estas la plej komforta ejo por poetoj - subĉiela, senmura, tute libera por kapti kreajn pensojn. “Poeto mem estas la ĉambro”, – trafe diris Fernando Maia, el Brazilo, prezidanto de BEJO2 kaj unu el la ĉefkunordigantoj de la IJK.

La “Ĉambro”-n povis partopreni ĉiu esperantisto per deklamo de siaj originalaj poemoj en Esperanto aŭ de tiuj en nacia lingvo. La etoson varmigis kaj romantikigis suda stela nokto kaj aroma ĉina teo, kies delikate amara gusto ne lasis tamen la homojn forgesi, ke ie ekstere, sed pretere de la “ĉambro”, la realeco ĉiutaga ilin gvatis. La teon arte infuzis en la kongresa gufujo nia ĉarma amikino Ĝoja, el Ĉinio.

Mallaŭte bruis akvo en la bolkruĉo, milde brilis la luno, flustris vento inter arboj, tie kaj tie ludis sovaĝaj katidoj kaj silente, kvazaŭ pardonpetante pro apero sen invito, flugadis vespertoj en la nokto.

 

– Amikoj!

Kiom gravas koro

Plena de varmega sango

Se neniom da spirito

De iu vera amo?

 

 

Jen tiel per elkora deklama alvoko komencis la vesperon Fernando Maia. Interalie Fernando versumis kaj en la internacia lingvo kaj en la portugala:

 

 

 

 

A serra, o mar, a cidade

Ah, se eu fosse a serra...

...se eu fosse a serra!

Perdido nos paredões

nos ecos contagiantes

dos cantos primordiais

– sileciosos –

dos ventos verdejantes.

La monto, la maro, la urbo

 

Ho, se mi estus monto...

...se mi estus monto!

Perdita antaŭ rokegoj

meze de l’ entuziasmaj tentoj

de la unuatempaj kantoj

– silentaj –

de la verdoplenaj ventoj.

Se eu fosse o mar...

...se eu fosse o mar!

Entregue à leveza da espuma

das ondas murmurantes

e participante dessa imponência

– ancestral –

sob o frescor das brisas.

 

Mas sou cidade.

De medos concretos

e becos e vias inexatas.

Só me cabe a demolição.

A reconstrução será

– dolorosa –

nova chance, nova vida.

 

Se mi estus maro...

...se mi estus maro!

Kuŝejo de l’ impona tempo,

sojlo de la ondobruoj,

kiel ŝaŭmoj trankvile leĝera

– dormanta –

Sub la freŝfluo de la brizoj.

 

Sed mi estas urbo.

De timoj konkretaj

kaj vojoj abstraktaj.

Al mi utilas nur detruo.

La rekonstruo estos

– dolora –

nova ŝanco, nova vivo.

 

 – De Fernando Maia

 

Atentemaj aŭskultantoj rimarkis en la manoj de la poeto belan artefaritan notlibreton. “Pli belan libron por konservi animajn pensojn mi vidis neniam. Mi eĉ havas strangan senton, ke mi ne rajtas tuŝi tiun intiman trezoron de poeto. Dankon, Fernando!” – duonvoĉe diris Olga Ŝilajeva, el Rusio, foliumante en aprezo la libreton.

 

Kie?

Ĉu sub la pluvo aŭ sub ombrelo?

Ĉu esti tuto aŭ nura ero?

 

Ĉu kandelabro aŭ lamp’ elektra?

Ĉu praktikeco aŭ pomp’ aspekta?

 

Ĉu cedi aŭ, pro memam’, rezisti?

Ĉu malaperi aŭ plu ekzisti?

 

Ĉu malfortecon kompreni? Ĉu?

Ĉu forte premi vin kontraŭ mur’?

 

Ĉu humileco? Ĉu fiereco?

Ĉu, inter ili, la justa eco?

 

Ĉu la fikcio aŭ la realo?

Ĉu sole? Ĉu ambigua paro?

 

Ĉu kun persisto aŭ kun rezigno?

Ho, kie? Kie troviĝas digno?

 

Ĉu la acida sincer’ aŭ falso?

Ĉu plu la Tero aŭ eble Marso?

 

Ĉu evoluo aŭ malprogreso?

Ĉu ili ĉiuj en sama verso?

– De Paulo Silas

 

 

Per pluraj el siaj poemoj riĉigis la vesperon Paulo Silas, ankaŭ el Brazilo, sen kies partopreno la ĉambro estus certe sensala. Paulo prezentis siajn versojn en Esperanto kaj eĉ deklamis unu specialan, kiun li verkis dum la IJK – kaj kiu ja malfermis la “Ĉambro”-n post la alvoko de Fernando:

 

IJK invitas al la Ĉambro de l’ poetoj

Kun realismo de 70-jaraĝa junulo,

Por montri, ke aprezas mi la sobran maturon,

Malnovajn mantrojn, kun lerteco, flanken mi kaŝos,

Promes’ patosa la sukceson mian ne taksos.

Mi estu la klopodo homojn malsamdevenajn,

En eta rekonstruo de babelo blafesma,

Kunligi iel en plezurodona renkonto,

Socikonvenci-streĉa poeteco-elmontro.

Mi estu dudek kvin [ĉu ses?] [ĉu sep?] naciecoj

Distribuataj laŭ [elektu!] flaga verdspeco:

Brazil’, Uson’, Brazil’, Rusi’, Brazil’, Germani’;

Kaj Kub’, Brazil’, Okcitani’, Ĉini', Kolombi’;

Brazil’ kaj Hungari’, Brazil’, Meksik’, Pakistan’;

Brazil’, Polland’, Brazil’. Brazil’! Kaj krokodili’.

Ĉu vi imagas, ke, eĉ post sep mortoj kaj malgraŭ

Ke estas la pasio en kateno, ankoraŭ

Mi volos diri dankon, se vi estos ĉe ni.

Mi, fine, vin avertas pacamante konkordi.

Mistermaskita io ĝojon havus alporti,

De kiuj ne ĉeestus Ĉambron de la Poetoj,

Al volapuka klubo verdajn kapojn sur pletoj.

– De Paulo Silas

 

Ĉiun deklamadon sekvis ravita kaj dankema longa aplaŭdo de aŭskultantoj. En la aero ŝvebis penso, ke oni ne povas kompreni tuj la plenan sencon, kiun aŭtoro enmetis en versaĵon. Pro tio oni emis pli kaj pli reaŭskulti la deklamaĵojn por malkovri ĉiufoje ion novan, kaŝitan... Kia bela estis tiu esperantista nokto!

Post la originalaj poemoj en Esperanto venis tempo de naciaj versaĵoj.  La partoprenantoj legis siajn originalaĵojn aŭ plej ŝatatajn verkojn en la naciaj lingvoj: portugala, okcitana, hispana, angla (cxu per usona, cxu per brita akĉento), germana, rusa, pola, latina ktp.

Ankaŭ kanzono estas poemo. Ĵuliana Evandro, el Brazilo, belvoĉe kantis en la “Ĉambro”:

 

Nia espero

Ĉu vi memoras, kiam mi petis, ke vi havu pli da pacienco
Kaj post kelkaj tagoj mi ne plu forgesis simple preni vian man'
Promeni flanke al mar' ne resanigas ĉiujn niajn vundojn, sed...
La vento sur vizaĝ' nin memorigas,
Ke supreniras la sun'
Ke supreniras la sun'

La tempo tre rapidas ĉiam, kiam oni provadas survoje novan cel'
La vivo senordiĝas, sed ankoraŭ mia koro ne perdas la esper'
Mi rigardas sunan lum', kiu forpelas mian tutan solec'
Kaj serĉas en via brakum' iom da paco
Ĝis ekaperas ridet'
Ĝis ekaperas ridet'

Ĉio enordas kie l' animo ripozas
Ĉio sencas
Ĉio enordas kie animo ripozas
Ĉio sencas
Nun

– De Ĵuliana Pasio

 

La “Ĉambron de l’ poetoj” al la organizanta teamo de la IJK proponis Olga Ŝilajeva. Ne nur per tiu propono ŝi riĉigis la kongreson, sed ankaŭ per siaj poeziaĵoj, sentoplenaj, korecaj. Inter kelkaj ŝi kundividis al la homoj la jenan:

 

Malgranda urbo. Vintro. Neĝo.

Malhela lumo kaj silent’.

Skribilo kuŝas, pensoj serĉas

Konvenan rimon. Sed moment’

Decidas ĉion. Kaj libere

Linioj kuras laŭ kajer’.

Foriĝis baroj, koro vere

Pleniĝis je inspir’ kaj lert’.

 

Ne vane amikec’ ekzistas,

Ne vane brilas verda stel’.

En mondon ni, esperantistoj,

Alportas kredon kun esper’.

 

Ĉu gravas ĝusta fina venko?

Ĉu niaj vivoj tristas nun?

Ni sidas en la sama benko,

Varmigas nin la sama sun’…

– De Olga Ŝilajeva

 

 

Falis ja ĉiuj lingvaj baroj. En la sinsekva versofluado de la “Ĉambro” aŭskultis pli animo ol cerbo:

O meum cor,

noli pulsare intranquile

E pectore meo nunc

noli assilire

Iam me ipsum

tenere non possum faciliter

 

O meum cor, O meum cor

Post valde longum laborem

Vicerone definite hora

Sufficit! Es tranquilum pugnantia

O meum cor, O meum cor.

                          – traduko al la latina de Gita De Lima Pereira

 

Frumatene, jam la 24-an de julio, esperantistoj kune verkis lastan poemon memore al la “Ĉambro de l' poetoj” kaj al la 70-a IJK:

Ĉambro de l' poetoj 3

Sub stela tegmento, ni kunsidis

sen limo, sen baroj,

rigardante al suda sablo.

Lingvoj kaj langoj enmiksiĝis kaose kaj kreive.

Teo venis kaj iris

kaj poste revenis.

La vento blovis

kaj poste mortis,

amike kaj samideane.

Tiom da signifoj kaj sentoj kaj kantoj.

 

La folioj ne falas.

Estas ni, kiuj faligas ilin.

– De la partoprenantoj de la 70-a IJK

 

Jes, vere malaperis ĉiuj limoj kaj baroj: animo aŭskultis animon kaj... aŭdis. Aŭdis la plej profundajn dolorojn, la plej kaŝitajn, neniam antaŭe diritajn vortojn, la plej fortajn dezirojn. En la “Ĉambro” homo fariĝis homo – ne studento, ne profesoro, ne inĝeniero, ne tradukisto, sed Homo! Homo, kiu scipovas kunsenti, plori, ĝoji, esti feliĉa, ami kaj esti amata. Homo, kiu scias, ke ĉiuj aliaj havas la samajn revojn kaj sentas la samon - ne gravas lando, lingvo, religio kaj aliaj fizikaj cirkonstancoj.

Koran dankon al ĉiuj partoprenantoj, kiuj helpis krei neforgeseblan etoson de la subĉiela ĉambro! Dankon al la organizteamo de la IJK, kiu akceptis ideon kaj faris ĉion por ke la “Ĉambro” restu unu el la plej kortuŝaj rememoroj por multaj kongresanoj. Dankon al Fortalezo, kiu iĝis nia kongresa hejmo. Dankon al Esperanto!

 

F. Ĝ. Ĵ O. P.

 

 

1. Internacia Junulara Kongreso.

2. Brazila Esperantista Junulara Organizo.

3. Post la frumateno, kvazaŭ kune kun la ĵus travivita vespero, mistere malaperis la papero, sur kiun oni notis la tuje kunverkitan poemon. Tiujn versojn eblis prezenti danke al la sonregistrado farita de Ĝoja por artikolo de la Ĉina Radio Internacia. Originale estis verso, kiu omaĝis la katojn de Fortalezo, energie proponita de Romualda Jeziorowska, el Pollando. Sed eĉ en la sonregistro la verso ne aŭskulteblas. Kvazaŭ la kapriolaj katoj, tiu verso volis mem resti liberiĝinta el la litera kateno, por daŭre vivi en nia memoro nur kiel bela imago.

Komentoj

Dankon pro la rakonto, kiu

Dankon pro la rakonto, kiu mem estas kiel bela poemo! Admire mi tralegis ĝin kaj ankaŭ min kaptis la mirinda etoso de ĉi tiu subĉiela ĉambro de poetoj, kiun mi kvazaŭ vizitis mem.. Belega poezia vespero! Raja Kudrjavceva

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte