Aldoni novan komenton

Zamenhof-festo 2010 - partoprenu en la konkursoj!

Urboj: 

Aranĝoj: 

 
Karaj geamikoj!
Laŭ la bona Movada tradicio festi ĉiujare decembre Zamenhof-feston, en urbo Jekaterinburg ankaŭ kunvenas esperantistoj de nia regiono por kune festi la Zamenhof-tagon. Ĉi-jara preparado al la festo jam komenciĝis. Ĉe la organizantoj aperis ideo lanĉi du konkursojn, ligitajn kun Z-tago kaj ni invitas vin aktive partopreni ilin!
 
1. Konkurso "Letero al Ludoviko Zamenhof"
 
Tiun ĉi konkurson ni invitas partopreni ĉiujn verkemulojn! Aktivigu vian imagon, fantazion, kreemon kaj provu skribi leteron al aŭtoro de Esperanto!
Elektu mem, en kiu ĝenro ĝin verki: ĉu en proza, poezia, humura aŭ alia. Ankaŭ enhave leteroj povus esti variaj: eble vi dezirus turni vin al la Majstro kun iu peto, aŭ rakonti al li pri iu interesa E-evento en via urbo (lando), aŭ komuniki, kial vi ekŝatis kaj lernis la lingvon, eble vi simple volus danki lin ktp. Se la ideo plaĉas al vi, ne hezitu sendi vian kontribuon al ni laŭ la jena adreso: zamenhof-konkursoatmail.ru
Limdato de sendo estas la 10-a de decembro 2010.
La plej interesaj leteroj estos publikigitaj kaj aperos en E-paĝaro de nia regiono. Aŭtoroj de tri la plej sukcesaj leteroj ricevos premiojn de la organiza komitato.
 
 
2. Foto-konkurso "Zamenhof kaj mi"
 
Se vi ŝatas foti, se vi scipovas kapti kaj haltigi momentojn por la sukcesa foto-bildo, ni proponas al vi nepre partopreni tiun ĉi konkurson de fotoj!
La fotoj povus montri ne nur vian propran vidon de L.Zamenhof, sed ankaŭ prezenti vin mem apude. Bonvenas fotoj koloraj kaj nigra-blankaj,  seriozaj aŭ  ŝercaj. Akcepteblas ankaŭ video-materialoj. La plej interesaj fotoj eniros la retan foto-albumon, dediĉitan al Z-tago kaj 3 elektitaj de nia ĵurio fotoj ricevos premiojn de la organiza komitato.
Se vi subtenas nian ideon, bonvolu sendi vian kontribuaĵon laŭ la jena adreso:
zamenhof-konkursoatmail.ru
 
Viaj kontribuaĵoj por la konkursoj estas bona okazo partopreni nian aranĝon dum ĉi-jara Z-tago en Jekaterinburg, eĉ se vi mem ne povos veni kaj ĉeesti ĝin!
-
Organiza komitato de E-renkontiĝo en Jekaterinburg (Rusio)