Aldoni novan komenton

Aŭtuna renkontiĝo en Jekaterinburg

Urboj: 

Dum la unua sabato de oktobro (02-10-2010) en Jekaterinburg okazis Esperanto-renkontiĝo, kiun jekaterinburga esperantistino Arina Osipova bele kaj trafe nomis “Kune aŭtune!” Vere, ni ĉiuj renkontiĝis post longa paŭzo; restis malaŭntaŭe la memorinda kaj eventoriĉa somero, kaj ni certe havis kion rakonti unu al la alia. Ĝenerale, aŭtuna renkontiĝo en Jekaterinburg, kiam ni invitas geamikojn el la najbaraj urboj kaj kiam temas pri someraj E-aranĝoj, kiujn bonŝancis partopreni uralaj esperantistoj, - iĝas la afero jam tradicia, ĉar ĝi akurate okazas aŭtune jam dum 5-6 lastaj jaroj.

Dum preparado de la aranĝo  

Ĉi-foje en la luita de ni ejo de Baŝkiria Reprezentejo en Uralo, simpatia kaj sufiĉe komforta, kolektiĝis 20 partorpenantoj: 15 jekaterinburganoj kaj 5 aliurbaj esperantistoj. Eble venis ne tiom multe da homoj, kiom ni jam alkutimiĝis vidi dum la lastaj Z-tagoj ĉi-tie, sed rezultiĝis tre enhavriĉa kaj fruktodona E-renkontiĝo. Dume ĉiuj kolektiĝis, ni spektis norvegian E-filmon el la filmkolekto “Verda filmejo” de Alesandr Osincev. Tiu 15-minuta filmeto iom komedie prezentas situacion en E-movado en Norvegio, kie malmultaj aktivuloj spite al ĉiuj problemoj daŭrigas aktivi e-kampe kaj penas entuziasmigi la ceterajn.

Post la spektado de la filmo ni aŭskultis rakontojn pri la partopreno en REK-26 en S-Peterburgo, far de kelkaj uralaj partoprenintoj: Terjohin Vladimir, Terentjeva Galina, Kudrjavceva Raja, Puŝkarjov Valentin. Pri siaj impresoj pri IET en Krimeo iom rakontis Lena Uspenskaja kaj Galina Terentjeva; Galina ankaŭ montris fotojn de ŝia partopreno en E-aranĝo, organizita de M. Lineckij en Kievo. Poste ĉiuj ĉeestantoj povis aŭskulti la sonregistritan intervjuon de Aleksandr Osincev por E-radiostacio “Varsovia Vento”, kiun ili preparis kune kun Arina Osipova. Mi povas konstati, ke tio estis tre interese kaj la aŭskultantoj fine reagis per la aplaŭdoj.

Daŭre sekvis tre impresiga rakonto pri la partopreno en du E-kongresoj en Kubo: en 95-a UK en Havano kaj IJK -66 en Villa El Tropico. Ĝin prezentis la partoprenintoj de ambaŭ tiuj kongresoj A. Osincev kaj A. Osipova. Ilian rakonton akompanis multaj fotoj, kiujn ni povis spekti surekrane.

Saŝa kaj Arina rakontas pri UK-95 kaj IJK-66 en Kubo Ĉeestantoj spektas la fotojn pri Kubo Gratuloj al Pavel Veselov okaze de lia 30-jariĝo 

Kiel lasta akordo de la programo estis rakonto de Raja Kudrjavceva kaj Nastja Golovkina pri ilia interesa kaj longdaŭra busvojaĝo tra Eŭropo al Italio kaj posta partopreno en 77-a Itala Kongreso. Konvene al tiu rakonto pri Italio estis aranĝita la tablo kun la regalaĝoj en la stilo de itala kuirmaniero: piceoj kaj “pasta” kun la itala saŭco kaj ĉiuj povis ĝui guston de itala vino kaj fromaĝo, akompane de itala muziko. Tiel agrable finiĝis nia kunveno kaj post la 22-a horo ni ne tre volonte disiris.

Paŝa akceptas gratulojn Spektado de fotoj kaj filmo 

Sekvonttage pli malvasta kompanio (sed tamen kun la ĉeesto de esperantistoj el tri urboj: Jekaterinburg, Tjumenj, Ĉelabinsk) sidis jam ĉetable en nia hejmo kaj priparolis komunajn E-planojn por la estonto.