Aldoni novan komenton

Mia vojo al Esperanto

04.04.2017

Aleksander Osincev, JekaterinburgoEstas interese, ke mia konatiĝo kun Esperanto ne estis ege idealisma aŭ romantika. Post unujara multekosta studado de la angla ekster la lernejo mi legis en la regiona gazeto, ke ekzistas lingvo, kiun oni povas lerni dum tri monatoj kaj tute SENPAGE. La aŭtoro de la artikolo certe estis bone al vi konata Viktoro Kudrjavcev. Ŝajnas, ke mi sendis al li du aŭ tri plenumitajn lecionojn perpoŝte kaj poste mendis lernolibron kaj estis lernanta Esperanton aŭtodidakte de tempo al tempo. Nur post kiam mi transloĝiĝis al Jekaterinburgo, mi komencis praktiki la lingvon en la rondo de la familio Kudrjavcev kaj aliaj jekaterinburgaj esperantistoj. Tiam mi eksciis pri la movado, pri internaciaj vojaĝoj, amikemo kaj helpemo de la verda popolo.

Por mi Esperanto estas ne nur unika kultura kaj lingvistika fenomeno, sed ankaŭ parto de mia mondopercepto, kiu baziĝas nun sur la ideo, ke ne estas baroj inter homoj, kiuj parolas diversajn lingvojn, havas alian haŭtkoloron aŭ alian religion. 130 jaroj estas granda periodo por planlingvo sed en la historia skalo Esperanto estas juna kaj potencplena lingvo, kiu meritas esti uzata de pli multaj homoj tutmonde por pli praktikaj celoj.

Aleksander Osincev, Jekaterinburgo, jaro de esperantistiĝo: 2005.


10.04.2017

Lidija Jerofejeva, Niĵnij TagiloMia vojo al Esperantujo estis  sufiĉe triviala. Mi eksciis pri Esperanto el la libro de E. Svadost “Kiel estiĝos Universala Lingvo?” Mi tre miris, ke ekzistas artefarita lingvo. Tamen mi ne povis imagi, ke estas homoj en nia lando, kiuj uzas tiun lingvon. En la sovetiaj tempoj en la gazetaro mi neniam renkontis iujn menciojn pri Esperanto.

Preskaŭ la tutan vivon mi laboras en universitato, en tiu tempo ĝi nomiĝis “Pedagogia Instituto”, kie mi instruis la anglan lingvon. Do, unufoje aŭtune, de 1985  mi rimarkis anonceton en la instituto pri lekcio pri Esperanto. Mi tuj decidis viziti la lekcion kun kelkaj  el miaj studentoj. Plelegis Aleksander Korĵenkov. Li ne estis sola. Alvenis granda grupo de uralaj esperantistoj: Halina Gorecka, Viktor Kudrjavcev, Aleksandr Mikiŝev, Vjaĉeslav Roĵdestvinskij kaj aliaj spertuloj de tiu periodo. Mi komprenis, ke tiu okupo allogis min, kaj mi komencis korespondan kurson de Halina Gorecka en 1986.

Mi ne povis paroli post la koresponda kurso  kaj konsciis, ke oni devas krei Esperanto-klubon por interkomunikado. En tiu tempo Halina Gorecka kaj Akersander Korĵenkov ege subtenis min. Nia klubo “Renaskiĝo” aperis aŭtune  de 1986. Verŝajne, estis pli ol 20 esperantistoj en la klubo. Boris Tjutrin estis ĝia prezidanto. Kaj la klubo kunigis disajn esperantistojn (ili estis en Niĵnij-Tagilo, nur mi ne sciis pri ili). Mi estis sekretario. Ĉiuvendrede ni kunvenis, mi kutime preparis rakontojn, ŝercojn en Esperanto, kaj ni diskutis ĉion en Esperanto. Halina Gorecka kaj Alersander Korĵenkov komisiis al mi verki artikolojn ruslingve por la lokaj ĵurnaloj kaj en Esperanto por urala informbulteno. Mi verkis artikolojn,  eĉ recenzojn por “Sezonoj”.   Mi multe vojaĝis, precipe al Sverdlovsko, Permo kaj la ĉebaltaj landoj kaj partoprenis BET-ojn. Dum unu BET en Kaŭno mi gvidis paroligan kurson kaj prelegis pri la cara familio de  Romanovoj. Al mi ŝajnis, ke mi multe aktivis dum la jaroj 1986-1991. Mi gvidis Esperanto-kurson trifoje en Niĵnij Tagilo, kaj miajn kursojn finis preskaŭ 30 komencantoj. Kelkfoje ni partoprenis en programoj de nia loka Tagila radio, eĉ kun miaj kursanoj. Nia klubo organizis renkontiĝojn en Nijnij-Tagilo, unu el ili dediĉita al la centjariĝo de Esperanto (1987), kiu kolektis preskaŭ  kvindek homojn el Urala regiono.

Mi skize karakerizis mian aktivadon antaŭ multaj jaroj. Nun mi volas diri kelkajn vortojn pri to,  kiun rolon ludas Esperanto en mia vivo. Unuvorte: gravegan! Esperanto faris mian vivon pli interesa, bunta, sencoriĉa. Mi volonte legas, verkas en Esperanto. Mi havas sufiĉe bonan hejman Esperantan bibliotekon, kiu enhavas pli ol 100 librojn. Mi ĉiam abonis la revuojn “El Popola Ĉinio”, “La Ondo de Esperanto”. “Lirteratura Foiro”, “Litova Stelo”, “Esperanto”, “Ekzakte”, “Eksciu, ke…”, “Moskva Gazeto”, “REGo” k.t.p. Mi plezure partoprenas en UK-oj kaj en internacia reta projekto  de Hori Jasuo -  Esperanto-Sumoo…

Verdire, Esperanto eĉ helpas al mi en la instruista kariero. Mi amas ankaŭ la anglan lingvon. Kiam ni (mi kaj mia edzo Sergeo, kiu estas simpatianto de Esperanto)  vojaĝas al Britio, ni vizitas Esperanto-festivalojn en Barlaston. Ni partoprenis en  tri britaj E-festivaloj kaj neniam tie krokodilis! En 2007 BBC faris filmon pri Esperanto, kaj Sergeo kaj mi iĝis partoprenantoj en tiu filmo!

Konklude mi volus emfazi, ke por mi Esperanto ne estas nur lingvo, Esperanto estas unika kaj esprimplena fenomeno, kiu plibonigas nian mondon kaj malfermas la fenestron en la vastan kaj belegan universon.

Lidija Jerofejeva, Niĵnij Tagilo, jaro de esperantistiĝo: 1986.


13.04.2017

Valerij Borodin, Niĵnij TagiloFoje mi veturis en la vagonaro Moskvo-Ĥabarovsko somere de 1966. Kune kun mi en la kupeo troviĝis du junulinoj. Mi estis dormanta. La junulinoj skribis ion kaj ĉirpis en nekonata por mi lingvo. En iliaj frazoj ofte al mi aŭdiĝis la vorto "Esperanto". Tiam mi ne sciis, kion signifas Esperanto. Pasis multaj jaroj, kaj en la gazeto "Tagilskij raboĉij" mi legis la artikolon de Boris Tjutrin pri la internacia lingvo. Kaj...subite! En la teksto mi vidis la vorton - "Esperanto". Mi tuj rememoris tiun malproksiman jaron 1966, la kupeon en la vagonaro, du fraŭlinojn, nekonatan lingvon. Mi tre interesiĝis pri Esperanto. Komence mi finis korespondan kurson de Esperanto en Zaporoĵje ĉe Daniil Kolker. Esperanto surprizis min. Unue, mi volonte legis pri la vivo de la kreinto L. Zamenhof. Due, Esperanto ŝajnis al mi facila lingvo, havanta simplan gramatikon. Tamen, plej multe al mi plaĉis la beleco de Esperanto. Unufoje mi tralegis la libron de Vladimir Ĉernov "Sentoj kaj argumentoj". En unu el rimarkoj la aŭtoro skribis, ke” magia sonado de Esperanto allogas kaj admiras min” Mi praktike utiligis Esperanton por internacia korespondado. Tiel mi korespondis kun amikoj el Brazilo, Ĉinio, Ĉeĥoslovakio, Pollando. Kaj nun mi kun sukceso partoprenas en la internacia konkurso Esperanto-Sumoo.                                 

Valerij Borodin, Niĵnij Tagilo, jaro de esperantistiĝo: 1984.


15.04.2017

Valerij Malcev, Niĵnij TagiloMia vojo al Esperanto estis, verŝajne, la sama, kiel ĉe multaj samideanoj de la sovetiaj tempoj. Foje, en la 1985-a jaro, mi hazarde ekvidis kaj tralegis en nia urba gazeto "Tagila laboristo" artikoleton de Boris Tjutrin pri la internacia lingvo kaj pri koresponda kurso en la urbo Zaporoĵje, kie oni povas lerni tiun lingvon. Mi sendis al la publikigita adreso leteron al la gvidanto de la kurso s-ro Daniil Kolker kaj komencis lerni Esperanton. La tuta kurso konsistis el 20 lecionoj. Preskaŭ dum unu jaro mi tralernis tiun materialon kaj en 1986 tralegis novan anoncon en nia urba gazeto pri kunveno de ĉiuj dezirantoj okupiĝi pri Esperanto en la palaco de kulturo "Jubilejnij" en nia urbo, kien mi certe tuj alvenis. Tiel unuafoje okazis renkontiĝo de tagilanoj, kiuj studis Esperanton per diversaj metodoj. Dum tiu renkontiĝo ni decidis krei Esperanto-klubon en nia urbo kaj elektis kiel prezidanton de la klubo Boris Tjutrin, kaj sekretario iĝis Lidija Jerofeeva. Certe tre helpis al ni spertaj esperantistoj el Jekaterinburgo Aleksandr Korĵenkov kaj Halina Hoorecka, kiujn ni invitis al Niĵnij Tagilo por organizi nian klubon "Renaskiĝo". Poste mi multfoje partoprenis en diversaj aranĝoj, kiuj okazis en Jekaterinburgo (tiama Sverdlovsko) kaj en nia Esperanto-klubo, abonis diversajn Esperantajn revuojn: "El Popola Ĉinio", "Literatura foiro", "Sezonoj" k.t.p. Kaj, certe, mi multe korespondis kun samideanoj el diversaj landoj de la mondo. Nuntempe aktive kaj sukcese mi partoprenas en la internacia reta projekto de Hori Jasuo “Esperanto – Sumoo”. Entute ekde la jaro 1985 Esperanto venis en mian vivon, mi esperas, por ĉiam.

Valerij Malcev, Niĵnij Tagilo, jaro de esperantistiĝo: 1985.


18.04.2017

Larisa Kuzmenko, Niĵnij TagiloPri Esperanto mi eksciis en la malproksima 1980-a jaro el la anonco de la Centraj Moskvaj korespondaj lingvaj kursoj, kie mi studis la anglan lingvon. Mi tuj komencis lerni ĝin koresponde ĉe la Moskva Esperanto-klubo. Miaj unuaj instruistoj estis la geedzoj Irida Basko kaj Vladislav Zibenkes. Ili estis multe laboremaj kaj aktivaj homoj, kiuj tute kaj plene dediĉis sin al la Esperanto-instruado kaj al kiuj ne estis facile instrui Esperanton dum la Sovetia periodo. Pri ili antaŭ nelonge mi povis legi interesan artikolon de Vladimir Opletajev en la retejo Edukado.net. Mi finis la kurson por komencantoj en januaro de 1981 kaj la daŭrigan kurson en decembro de 1982. Kiam mi lernis Esperanton, mi ĉiam miris, ke ĝi estas tre simpla kaj facila kaj samtempe riĉa leksike. Mi memoras, kiel en majo de 1981 mi renkontiĝis kun miaj instruistoj kaj vizitis la Moskvan Esperanto-klubon en la Kulturpalaco "Metrostroj". Mi memoras, ke kutime kunvenojn partoprenis pli ol kvindek esperantistoj. Poste mi partoprenis en la agado de nia urba klubo, multe korespondis, vojaĝis en Rusio kaj eksterlande kaj komprenis, ke la sola lingvo, kiu facile povas likvidi barierojn inter homoj estas Esperanto, ĉar ĝi helpas interkomunikiĝi. Kaj nun per la interreto dum libera tempo mi ŝatas spekti Esperantajn filmojn aŭ aŭskulti belajn kantojn. Esperanto ankaŭ helpis al mi lerni lingvojn. Ekzemple, mi povis facile lerni la italan. Do, por mi Esperanto estas ne nur komunikilo, sed ankaŭ vojo al la lingvistiko kaj al aliaj lingvoj.

Larisa Kuzmenko, Niĵnij Tagilo, jaro de esperantistiĝo: 1980


19.04.2017

Vladimir Opletajev, SurgutoMin, kiel kursgvidanton,  ĉiam interesas la demando, kiam homoj, lernantaj Esperanton, komencas apartenigi sin al esperantistoj aŭ al esperantista komunumo.  Ĉu devas okazi io tre grava en la vivo de novrekrutigita kursano, ke li finfine povu al si mem konfesi: mi estas nun esperantisto? Ĉi tiun temon oni fervore diskutis dum EsPrimo -11, preninte kiel gvidlinion la aserton de Julio Baghy, ke “vera esperantisto ne fariĝas, sed naskiĝas, kaj li estas esperantisto jam antaŭ ol li lernis la lingvon”. Dum la debatoj oni povis aŭdi plej diversajn emociajn kaj vivspertitajn opiniojn, kiuj nur plie pruvis, ke ĉiu homo trovas kaj trairas propran vojon al Esperanto.

Unuafoje mi informiĝis pri la kreaĵo de Zamenhof vintre de 1970, traleginte artikolon pri artefaritaj lingvoj en “Komsomolskaja pravda”. Mian unuan esperantistan renkontiĝon (OSER en Omsko) mi partoprenis en majo de 1973, kaj samprintempe post la baza kurso mi trapasis mian unuan ekzamenon pri Esperanto. Ĉu mi iĝis freŝelkovita konscia esperantisto? Tute ne. Eble en tiuj monatoj mi versimilis duonkrokodilan apenaŭesperantiston kun svagaj kaj naivaj revemoj sed sen difinitaj kaj klaraj orientiĝoj, kapablan balbutante elbuŝigi banalajn frazaĵojn. Min atendis persista lernado de gramatiko kaj plivastigo de mia magra vortostoko.

Novembre de 1973 kune kun tjumenaj geamikoj-studentoj mi venis en la suduralan urbeton Miaso partopreni Renkontiĝon esperantistan Volgo-Uralan (REVU-8). Nun mi certe scias, ke ĉi tiu vojaĝo kaj konatiĝo kun uralaj esperantistoj iĝis tiu grava vojturna momento, kiu ankris min nereturneble al la medio esperantista. Probable tiam mi ankoraŭ ne tute konsciis la promesdonan okazaĵon, plene fascinita de la bela urbeto, orfoliaj novembraj aceroj, ĉirkaŭaj naturbelaĵoj, tre ĉarma etoso, kreata de Viktor Laptev, Boris Kolker kaj aliaj spertaj kolegoj, sed ... videble en tiuj kelkaj foraj novembraj tagoj mi latente enamiĝis en Esperanton, kiun amon mi dorlotas daŭre ĝis la nunaj tagoj. Jes ja, mi ne naskiĝis kiel preta esperantisto, nek estis revanta pri Esperanto "antaŭ ol lerni ĝin", sed en tiu neforgesebla aŭtuno en mia koro ekflamis Esperanta lumeto, kiu ne estingiĝis dum pluraj jardekoj de mia vivo. Ĉiuj scias, ke se la amo estas reciproka, el ĝi fontas senavare multaj feliĉaj kaj ĝuaj vivigaj momentoj. Mi ĝuas Esperanton kaj ĝojas pri ĝia 130-jariĝo!

Vladimir Opletajev, Surguto, jaro de esperantistiĝo: 1972


20.04.2017

Aleksandra  Osipova, JekaterinburgoMin ĉiam interesis diversaj lingvoj kaj, feliĉe, okazis tiel, ke lingvoj iĝis mia profesio. Dum pluraj jaroj mi loĝis en Moskvo kaj laboris kiel tradukistino. Kiam pro diversaj vivaj cirkonstancoj mi transloĝiĝis al Jekaterinburgo, kie tiam loĝis mia malpli aĝa fratino Arina kaj studis la germanan en la pedagogia universitato, mi rimarkis, ke ŝian atenton pli ol la germana, altiras alia lingvo – Esperanto. Jes, ŝi estis kaj nun restas aktiva esperantistino. Foje mi decidis kune kun ŝi viziti junularan esperantistan klubon por kompreni, kio ŝin allogas kaj, veninte tien, trovis en la klubo bonegan etoson. Al mi ŝajnis, ke mi malfermis la pordon en la varmon kaj lumon.

Tiel mi komencis lerni Esperanton kaj viziti kunvenojn de jekaterinburgaj esperantistoj kaj printempe de la 2011–a mi partoprenis la unuan en mia vivo Esperanto-renkontiĝon en nia Ural – Siberia regiono “EsPrimo-7”, kiu pasis en la tre bela urbo Tobolsko. Estas konate, ke tion, kion vi faras por la unua fojo, tre akre memoras dum la tuta vivo kaj tiu Esperanto-renkontiĝo, ĝia interesega programo, kiun kreis Raja kaj Viktor Kudrjavcev, Vladimir Opletajev, Dilara Gadirova, Aleksandr Osincev kaj Arina Osipova, lasis en mia memoro neforgeseblajn impresojn.

Do, jam preskaŭ dum 7 jaroj Esperanto estas integra parto de mia vivo. Dank’ al Esperanto mi akiris multajn bonajn amikojn en mia vivo, komunikiĝo kun kiuj estas procezo de reciproka riĉiĝo. Mi penas partopreni ĉujn Esperanto-aranĝojn, kiuj okazas en nia regiono dum tiuj ĉi jaroj: niajn EsPrimojn, kiuj okazas en diversaj uralaj urboj, niajn lingvotrejnadojn, kiuj pasas en Jekaterinburgo. Dum ili mi ĝojas renkontiĝi kun miaj Esperanto-amikoj, ŝatas praktiki la lingvon, perfektigi miajn konojn, anime ripozi en la mirinda Esperanto-medio. Mi opinias, ke Esperanto estas unuavice paŝo al alia homo kaj ankaŭ tre bona interkomprenilo por la homaro.

Aleksandra  Osipova, Jekaterinburgo, jaro de esperantistiĝo: 2011


21.04.2017

Vera Matvejeva, JekaterinburgoMi lernis Esperanton en 1984 en Kirovo, kien mi venis labori post Moskva instituto. Mi serĉis iun kurson de la angla lingvo, kiun mi bezonis por mia laboro. Sed anstataŭe mi trovis Esperanto-kurson. Pli frue mi nenion sciis pri Esperanto, sed decidis eklerni ĝin.

Mia instruisto de Esperanto estis Krasnikov Oleg. Post la kurso mi iĝis ano de Kirova klubo "Antaŭen!", kies estro estis Lupova Natalja Nikolajevna. Mi sukcesis partopreni regionan kunvenon. La etoso de la kunveno ĉarmis min. Kvazaŭ mi estus en  iu alia mondo.

Sed sekvajare mi foriris el Kirovo, al Novosibirsko, poste al Kazaĥio (Rudnij). Dum kelkaj jaroj mi korespondis kun iuj esperantistoj. Post la disfalo de Soveta Unio la korespondado ĉesis. Dum longa tempo mi tute nenion aŭdis pri Esperanto-agado: nek en Rudnij, nek en Kazaĥio.

En la jaro 1999 mi konektis la Interreton kaj – hura! – mi denove povis eniri Esperanto-mondon, pro  tio mi estis feliĉa. Kun ĝojo mi trovis, ke Esperanto vivas! Mi abonis kelkajn dissendolistojn kaj aliĝis al kelkaj retgrupoj. Mi ekhavis retamikojn-esperantistojn.

Unu el la unuaj gravaj Esperantaj retkonatiĝoj estis tiu kun Eŭgeno Perevertajlo el la najbara Uzbekio. Li persvadis min, ke necesas instrui Esperanton. Mi timis, ĉar mi neniam estis instruisto kaj ne havis sperton. Sed baldaŭ mi trovis favoran lernantaron – la junularan skoltan klubon “Oceano”, kie tiam okupiĝis mia filo. La estro de la klubo volonte akceptis mian proponon. Kaj mi komencis instrui. La geknaboj tre ŝatis la lecionojn kaj la lingvon mem. Nun Esperanto iĝis nepra fako de la klubanoj.

Danke al helpo de d-ro Renato Corsetti mi provis krei nian landan asocion de kazaĥiaj esperantistoj. Mi trovis per la Interreto kelkajn esperantistojn en nia vasta lando kaj kreis la paĝaron http://kaz-esperanto.narod.ru  Kaj en 2005 eĉ sukcesis nia nemultenombra tutlanda kunveno.

Kiam en 2008 mi partoprenis EsPrimon en Jekaterinburgo, mi eĉ ne pensis pri translokiĝo. Sed nun mi loĝas tie ĉi kaj havas eblon renkontiĝi kun lokaj esperantisoj.

Vera Matvejeva, Jekaterinburgo, jaro de esperantistiĝo: 1984


04.05.2017

Dmitrij Rzjanin, urbo RevdaMi lernis Esperanton en ĉeesta Esperanto-kurso de Aleksander Osincev en la jaro 2012. La prezentadon de la lingvo, kiu okazis en la urba biblioteko kaj eble la unuan lecionon mi partoprenis sola el nia familio. De la komenco al mi tre plaĉis kiel sonas la lingvo kaj ĝi vidiĝis al mi sufiĉe facile lernebla, tial mi decidis altiri al ĝia lernado mian tutan familion: la edzinon kaj du miajn  geinfanojn. Do, ni kvarope veturadis el  la najbara urbeto Revda  al la urbo Jekaterinburgo dufoje semajne dum du monatoj, en ajna vetero.  Estas bone, ke ni havis la propran aŭton! Sed mia familio plezure frekventis tiam la bazan kurson de Esperanto, ja ĝi estis vigla kaj gaja, al ni  tre plaĉis la amika etoso, kiu tie regis,  ni ĉiuj revenis hejmen bonhumoraj post la lecionoj kaj  povis iom praktiki Esperanto-paroladon hejme inter ni. Post la fino de la baza kurso mi daŭrigis memstare okupiĝi pri la lingvo, foje legis librojn en Esperanto, foje provis traduki kelkajn tekstojn, foje partoprenis  Zamenhof–festojn en Jekaterinburgo, rete komunikiĝis kun esperantistoj el  aliaj landoj kaj lokoj.  Januare de la 2016-a mi havis la bonŝancon partopreni en la Vintra lingvotrejnado, kiun oni tiam organizis en Jekaterinburgo. Dum ĝiaj tri tagoj mi ĝuis la lingvon, volonte parolis en Esperanto kaj ŝajne bone progresis en ĝi. Plej gravas tio, ke mi ricevis bonan energion kaj stimulon daŭrigi miajn okupojn plu. Mi eĉ kolektis en Revda grupon de knaboj – samaĝuloj de mia filo kaj instruis al ili Esperanton.  Ankaŭ nun mi estas allogita de Esperanto kaj opinias, ke ĝi estas belsona lingvo kaj bona interkomunikilo.

Dmitrij Rzjanin, urbo Revda, jaro de esperantistiĝo:  2012


07.05.2017

Irina Kirina, Tjumeno - JekaterinburgoSeptembre de la 1980-a jaro, vizitante la lernejon de scienca asocio en la urba pionirpalaco de Tjumeno, mi ekvidis tie anoncon pri la kurso de Esperanto. Min allogis tiam  du gravaj punktoj: tio, ke Esperanto helpas en la lernado de fremdaj lingvoj kaj ke per ĝi eblas akiri  amikojn en la tuta mondo. Por mi tio sufiĉis: longe ne pensante, mi aliĝis al la kurso. Mia instruisto estis Aleksandr Korĵenkov, kaj la kurso daŭris dum  duonjaro. Dum la lernado ni uzis la lernolibron de B. G. Kolker, kiu konsistis el 20 lecionoj. La kursfina leciono okazis ĉe ni la 24-n de aprilo 1981. Post ĝi nin solene gratulis la klubanoj de  Tjumena Esperanto-klubo “Revo” kaj enmanigis al ni la atestojn. Tjumena klubo tiutempe havis tradicion preskaŭ tuj post la fino de Esperanto – kurso okazigi 2 gravajn Esperanto-aranĝojn: “Galanton” kaj “Tendareton”. Antaŭ ol akcepti novulojn en la klubon, oni invitis ilin partopreni tiujn du aranĝojn. “Galanto” kutime okazis dum majaj festoj sur la bordo de la rivero Piŝma kaj “Tendareto”- komence de julio ĉe varmaj fontoj. Ambaŭ aranĝoj pasis dum 2-3 diurnoj, dum ili ĉiuj parolis nur en Esperanto, ĉeestis prelegojn, kantis Esperantajn kantojn. Tradiciojn de “Tendareto” poste provis daŭrigi Vladimir Izosimov en la naŭdekaj jaroj ĝis sia forpaso.

Mia sekva  granda Esperanto -aranĝo estis OkSEJT-23 apud Moskvo, fine de julio de 1981, mi vizitis ĝin en la  kompanio de la geedzoj Aleksandr kaj Natalija Korĵenkov. Dum la tendaro ĉiuj parolis nur Esperante kun mi, ĉar ekzistis verda policio kaj  laboris ĝiaj kaŝitaj agentoj, kaj neniu sciis,  kiu ili estas..... Tiu agento povus promeni kun vi nokte,  kaj matene oni anoncis, ke vi krokodilis (parolis nacian lingvon, sed ne Esperante) kaj oni enmanigis al vi krokodilon. Estis hontinde ricevi ĝin. Sed iu tutegale ricevis.  Du gravaj atingoj  dum tiu OkSEJT - mi ekparolis Esperante kaj finis daŭrigan kurson ĉe Larisa Sopilnjak kaj ricevis ateston.   Al mi tiel ekplaĉis etoso de la renkontiĝo, la lingvo mem, programeroj, novakiritaj amikoj,  ke mi tuj rekte el Moskvo veturis ankaŭ al OrSEJT apud Taŝkento. Danke al Dio, tio estis tiutempe unu ŝtato.  Krom la sama amika etoso kaj praktiko de Esperanto-parolado en Uzbekio, mi ankorŭ vizitis alian interesan respublikon kaj 2 urbojn: Taŝkenton, apud kiu pasis la tendaro kaj Samarkandon, kien estis organizita ekskurso.

Finiĝis la somero de la 1981–a kun multaj Esperantaj aranĝoj, komenciĝis aŭtuno. La aŭtuno havis siajn allogaĵojn por esperantistiĝo  - mi klubaniĝis kaj preskaŭ tuj iĝis estraranino de la klubo "REVO" kaj respondecis pri la historia parto de la kluba agado, pri la kluba albumo. Tiel mi restis kiel esperantistino en la movado por multaj jaroj.

Irina Kirina, Tjumeno - Jekaterinburgo, jaro de esperantistiĝo: 1981.