Aldoni novan komenton

30 tagoj kun Zamenhofaj proverboj

Urboj: 

Aranĝoj: 

“30 tagoj kun Zamenhofaj proverboj” – estas reta projekto, okazigita dum unu monato antaŭ la Zamenhof – tago -- 2016 en Jekaterinburg. Ni festis multajn Zamenhof - tagojn en Jekaterinburg kaj  ĉiam elpensis ion-tion por la programo de la festo  por ne ripetiĝi :  jen  grupan prezentaĵon pri interesaj faktoj el la biografio de la Majstro “Ĉu vi scias, ke…”, jen teatraĵeton, en kiu unu el herooj estis mem Ludoviko. Krome okazis interesa projekto “Letero al L.L. Zamenhof”, kiu iĝis sukcesa internacia leterkonkurso,  estis ankaŭ fotokonkunkurso  “Zamenhof kaj mi”.  Ankaŭ ĉi-jare estis la deziro fari ion interesan, kaj  venis la ideo de reta projekto por nia Ural-Siberia esperantista dissendolisto, kiam ĉiutage dum unu monato aperos almenaŭ unu el Zamenhofaj proverboj, afiŝitaj de iu el la abonantoj de la listo. La projekto havis  kelkajn celojn:  omaĝi al L. Zamenhof, elektinte por tio lian bonegan verkon “Proverbaro Esperanta”; iom vigligi nian dissendoliston kaj aktivigi uralajn esperantistoj kaj aliajn listanojn;  lerni esprimplenajn kaj belajn Zamenhofajn proverbojn kaj peni riĉigi nian ĉiutagan paroladon, uzante tiujn proverbojn en niaj interparoloj; aktive trejni  ĉies memorkapablon. Estas tre ĝojiga fakto, ke rezulte de la projekto estis plenumitaj pli - malpli ĉiuj antaŭstarigitaj taskoj.

Komencis la projekton kaj donis al ĝi bonan tonon la spertaj esperantistoj, kiuj ofte  gvidis antaŭe niajn lingvajn rubrikojn dum la Esperanto-aranĝoj kaj rete.  Vladimir Opletajev, Saŝa Osincev, Olga Ŝilajeva afiŝis siajn ŝatatajn proverbojn  kun interesaj komentoj al ili, kaj poste iom post iom ankaŭ aliaj listanoj, subtenante la kunagadon, sendis siajn kontribuaĵojn.  De la komenco aktive subtenis la projekton ankaŭ Svetlana Smetanina, Prezidanto de REU kaj abonanto de la dissendolisto. Evidentiĝis, ke ŝi ŝatas proverbojn, instruas ilin dum siaj Esperanto-kursoj kaj ĉirkaŭ 200 memoras parkere. Do, ŝi preskaŭ ĉiutage sendis al la dissendolisto siajn ekzemplodonajn mesaĝojn kun Zamenhofaj proverboj.

La iniciato vere helpis aktivgi plurajn esperantistojn: kelkajn tiujn, kiuj jam dum multaj jaroj ne partoprenis aktive regionajn  Esperanto-aranĝojn  kaj ankaŭ preskaŭ ne mesaĝis al la dissendolisto. Tagilanoj Valerij Borodin kaj Valerij Malcev ankaŭ  ĉi-foje  komencis ne tre kuraĝe  kaj heziteme, sed iom post iom  tiom interesiĝis kaj allogiĝis, ke komencis ĉiutage sendi siajn ŝatatajn proverbojn, eĉ po kelkaj al la fino de la monato.  Estis ankaŭ kelkaj amikoj, pri kiuj mi povas  per Zamenhofa proverbo skribi, ke ili “cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis”, ĉar ili bonvolis subteni la komunan projekton kaj  sendis siajn elektitajn zamenhofaĵojn – tio estis Sergej Lokis (Jekaterinburg), Dmitrij Rzjanin (Revda), Roman Jefremov (Glazov). Estis vere agrable legi iliajn mesaĝojn.  Ĉiujn ĝojigis la fakto, ke ekkuraĝis partopreni la projekton ankaŭ esperantistoj – novuloj kiel Elvira Insapova el Neftejugansk kaj Pjotr Fedosov el Moskvo.  Ankaŭ surpizis kelkaj listanoj el diversaj rusiaj urboj: kolegoj - siberianoj, kiuj subtenis la aferon per siaj senditaj Zamenhofaj proverboj: Sergej Ĵilejkin el Krasnojarsk  kaj  Konstantin Obrazcov el Tomsk, volgogradanino Valentina Spicina kaj moskvaninoj Irina Gonĉarova kaj Tatjana Glaznica.

Entute la projekton partoprenis 26 esperantistoj el  14 urboj de Rusio kaj estis afiŝitaj en la disendolisto ĉirkaŭ 100 Zamenhofaj proverboj  dum unu monato.  Laŭ la kvanto de la partoprenantoj gajnis la urbo Jekaterinburg,  laŭ la kvanto de la senditaj proverboj – Nijnij Tagil. Bedaŭrinde tute ne partoprenis esperantistoj el la urbo Ĉelabinsk. 

La 17-n de decembro, dum ĉi-jara celebrado de la Zamenhof–tago en Jekaterinburg,  okazis la lasta etapo de la projekto kaj estis proponita kvizo, montranta, kiu el la partoprenintoj memorfiksis la plej grandan kvanton de la afiŝitaj proverboj, kaj la kvizon gajnis jekaterinburga esperantistino  Irina Kirina,  aktivega ankaŭ dum  30 tagoj de la projekto. Irina estis premiita dum nia festa aranĝo, ŝi ricevis librajn kaj dolĉajn  antaŭnovjarajn donacojn. Premioj al ambaŭ Valerij – Malcev kaj Borodin, kiuj aktive kaj interesite partoprenis la projekton, iris al Niĵnij Tagil.

Mi volas kore danki ĉiujn partoprenantojn de tiu ĉi reta projekto! Volonte kaj ĝoje legante ĉiujn ricevitajn mesaĝojn, kaj de spertuloj kaj  des pli de novuloj, kiuj kuraĝis sendi  ilin, kaj vidante, kiom diversaj  estas la elektoj kaj prezentoj de geamikoj, mi  ofte rememoris unu mian ŝatatan Zamenhofan proverbon: “En ĉiu kranio estas sia opinio”!  ( “В каждой головушке да свое мнение”)

Kaj ankoraŭ konvenas Zamenhofaj proverboj, per kiuj mi ŝatus fini mian rakonton: “Se gut’ al guto aliĝas – maro fariĝas”  kaj “Unueco donas fortecon” - fortecon sukcese realigi tiun bonan aktivaĵon, kia estis la projekto “30 tagoj kun Zamenhofaj proverboj”. 

Raja Kudrjavceva,  Jekaterinburg