Aldoni novan komenton

Eŭropa Junulara Evento “EYE-2016” en Strasburgo

Aranĝoj: 

En majo la franca urbo Strasburgo, kiu lokiĝas apud la franca-germana limo, akceptis la Eŭropan Junularan Eventon ĉe la Eŭropa Parlamento. La aranĝon partoprenis proksimume 7500 homoj el 39 eŭropuniaj kaj najbaraj landoj. La ĉefa celo de la aranĝo estis doni al diversaj eŭropaj organizoj eblon rekte sin turni al parlamentanoj kaj proponi al ili siajn ideojn por pli justa kaj progresoplena vivo en Eŭropo. Mi havis feliĉon partopreni tiun ĉi tuteŭropan junularan kunvenon kiel reprezentanto de TEJO, kaj nun mi volonte konigos al vi miajn impresojn. Bonŝance la vetero dum du tagoj de la aranĝo estis bonega. Eĉ  tro bonega, se tiel eblas diri. Mi persone veturis al Strasburgo tra Parizo kaj poste revenis ankaŭ tiel, kaj ambaŭ fojojn, kiam mi estis en Parizo, la vetero estis ege malseka kaj malvarma. Do ni tre feliĉis havi tute malan veteron en Strasburgo. 

Bonŝanculoj sukcesis registriĝi la 19-n de majo - antaŭ la sekvanta malfermtago, ĉar alikaze ni devus vekiĝi sekvatage fruege matene por fari tion. Nia grupo apenaŭ sukcesis veni ĝustatempe. Post la registriĝo TEJOanoj feliĉaj pro la okazo denove renkontiĝi unu kun la alia,  vizitinte unu el restoracioj, disiris al gastigantoj. Jen vera avantaĝo de nia reprezentantaro: dum aliaj partoprenantoj devis loĝi en diversaj hoteloj, inkluzive multekostajn, ni havis eblon loĝi ĉe samideanoj tute senpage,  kaj pro tio mi volas esprimi apartan dankon al niaj gastigantoj.
Matene la 20-n de majo nia reprezentantaro venis al la Parlamento. La aranĝoj okazis kaj ene de la parlamentejo kaj ekstere, kie estis aranĝita tiel nomata Junulara Vilaĝo aŭ originale "YO! Village". En tiu vilaĝo estis kelkĉambraj tendegoj, en ĉiu de kiuj partoprenantoj povis ĉeesti diversajn laŭhorarajn aranĝojn kaj ankaŭ okazigi la siajn. Tiel, ekzemple, niaj samideanoj okazigis lingvan kvizon, kiun ĉiuj dezirantoj povis partopreni, kaj mi povas konstati, ke dezirantoj multis. La kvizo estis komputila kaj foje al mi ŝajnis, ke eĉ mankis unu plia komputilo por ke homoj ne atendu en la vico. Certe, dum homoj interesiĝis pri nia organizo, tio donis al ni bonegan ŝancon sin prezenti, disdonante varbilojn kaj informilojn. 
Alia okazaĵo de junaj esperantistoj kadre de la evento estis lingvopolitika ludo "Kukumio". Temis pri elpensita lando Kukumio, kie loĝas diversaj popoloj, kiuj havas diversajn lingvojn, kulturojn kaj historion. Ludantoj kolektiĝis tre rapide kaj ilia tasko estis reprezenti tiujn popolojn en grupoj kaj kune kun unu plia grupo, kiu reprezentis registaron, diskutante trovi taŭgan por ĉiuj popoloj solvon rilate al klerigado, amaskomunikiloj kaj financoj. En ĉiu grupo estis po unu TEJOano, kiu konsultigis ludantojn pri reguloj de la ludo, sed mem ne rajtis interveni. La ludantoj estis reprezentantoj de aliaj organizoj kaj individuaj partoprenantoj, kiuj evidente ne estis esperantistoj. Pro tio ĉiuj ludis en la angla lingvo, tamen oni havis okazon konatiĝi kun nia movado kaj TEJO. Bedaŭrinde okazis eta fuŝo flanke de kelkaj aktivuloj, kaj multaj varbiloj estis liveritaj al nia tendego tro malfrue. 
Alia grava programero de TEJOanoj estis evidente kurseto de Esperanto. 
Entute partoprenantaro estis tiom abunda, ke post duontago eĉ finiĝis manĝo en moviĝeblaj bakejoj, situintaj en la vilaĝo. Mi persone trifoje staris vicon kaj rezulte ricevis nur hotdogon. Do, la duan tagon mi estis pli sperta pri tio kaj aĉetis manĝon anticipe. 
Post la unua tago okazis koncerto sur la placo apud granda strasburga katedralo. La koncerton malfermis organizantoj per paroladoj, kiuj ĉefe temis pri valoro de nia diverseco kaj nia kuneco. Muzikon ludis kunigita simfonia kaj ĵaza ensembloj akompanitaj de opera kantistino, dum malantaŭ la scenejo junaj grafitiemaj pentristoj kreis stratartajn grafitiaĵojn sur la speciala muro. Ŝajne tio ankaŭ celis substreki harmonion de kunigita diverseco. 
La plej gravaj kaj signifohavaj aranĝoj okazis en la kunsidĉambro de la parlamentejo. Mi povas raporti nun ekzemple pri kunveno, dum kiu gejunuloj  sin turninte al parlamentanoj, debatis pri enmigrado, kiun nun spertas Eŭropunio. Partoprenantoj havis okazon sin turni al la Parlamento, parolante dum du minutoj ĉiu. Prezentitaj estis vidpunktoj de ambaŭ flankoj: kaj subtenantoj kaj kontraŭuloj de la enmigrado. Paroladoj estis vere sinceraj kaj plenaj de inspiro. Post la pridiskuto estis okazigita voĉdonado. Ĉiu ĉeestinto povis voĉdoni premante unu el tri butonoj: por, kontraŭ aŭ sindeteno. Post la voĉdono de la delegitoj pasis kelkaj sekundoj, kaj surekrane aperis rezulto: el 833 voĉdonintoj 619 voĉdonis jese, 184 - nee kaj 30 homoj sin detenis. 
Rezulto vere esperiga, ĉar nun popolismemaj fortoj en Eŭropo kaj propagandistoj en aliaj landoj tre vigle profitas la situacion por gajni politikan influon, asertante, ke la ekonomio de Eŭropunio ne plu ebligas akceptadon de novaj enmigrantoj kaj ke ili minacas sekurecon kaj kulturon de eŭropanoj. Povas, tamen, esti parte tiel, sed la voĉdono montris, ke gejunuloj eŭropaj pretas daŭre helpi al homoj, kurantaj for de milito. La parlamentanoj certe konfirmis sian konscion de la fakto, ke pro la situacio ankaŭ kreskas ekonomia enmigrado kaj ke tio devas esti laŭeble kontrolata. 
Ni tamen konsideru, ke kvankam voĉdonrezultoj aspektas esperige, entuta etoso kaj temo de la aranĝo estis kuniga kaj paciga. Eble pro tio rezultoj povis malplene reflekti opinion de eŭropa junularo. Sed ni esperu, ke ili estas proksimaj al la veraj. 

Eĉ ne unu  tago sen koncerto! Fine de la dua tago post la fermo de la tuta programo ĉiuj povis ĝui unu plian vesperan koncerton. Ĉi-foje ĝi estis pli vigla kaj brua kun lumo kaj biero. Rimarkeblis politika subteksto de la aranĝo. Kelkaj kantoj temis pri nunaj socipolitikaj krizoj, ekzemple pri tiu en Sirio, dum sur ekranoj oni povis vidi fotojn kaj filmetojn pri iu rifuĝintejo. Iom strange laŭ mi por amuza kaj danciga aranĝo. Tamen ja ekzakte tia estas la tuta strasburga okazaĵo - ekzakte socipolitika. 
Tiaj ĉi eventoj ankaŭ utilas pro kunveno de samideanoj, kio ebligas ĉeestan pridiskuton de primovadaj aferoj. Tiel, post kiam la ĉefa aranĝo finiĝis, TEJOanoj okazigis KER-kunsidon, kie kunlaboro kun aliaj organizoj estis pridiskutata. 
Cetere, se vi iam venos Strasburgen, mi ege konsilas al vi promeni vespere aŭ nokte tra la urbo. Ĝia centro estas bele lumigita, kaj mi certas, ke kondiĉe de bona vetero vi povos ĝui agrablegan promenadon. Tio estas tre pura kaj bone prizorgata urbo. Mi eĉ bone envias ĝiajn loĝantojn ĉar ili loĝas en vere eŭropa, oportuna kaj alloga urbo situanta ĉe la limo inter du sufiĉe diversaj landoj, ili havas eblon sperti ĉiutage diversajn vivmanierojn. Mi forlasis la urbon kun ege pozitivaj impresoj. 
La sekva ĉi tia aranĝo en Strasburgo estas planita por la jaro 2018. Ne ignoru la estontan okazon!

Kirill Noviĉenko (Sankt-Peterburg)

 

Apud parlamento Dum pridiskuto en la kunsidejo En la junulara vilaĝo En la kunsidĉambro

En la unua koncerto Ena korto de la parlamentejo Ie en Strasburgo

Inaŭguro   Junulara vilagxo 2

KER-kunsido KER-kunsido   Kukumio Kukumio

Lingva kvizo Rezultoj de vocxdonado pri enmigrado