Aldoni novan komenton

Mi estas ege gxoja, ke fine

Mi estas ege ĝoja, ke fine oni anoncis lokon kaj tempon de EsPrimo-11, kion mi atendis delonge. Kaj ke ĝi okazos ĝuste en Ĉelabinsk, kion mi volis. Mi planas partopreni kaj kontribui, eble ne sola el Jalto. Verŝajne mi venos la regionon pli frue kaj lasos ĝin la 9-an, ĉar kiel aktiva ŝtonŝatanto (kolektanto de mineraloj) planis viziti Uralon kaj jen aperis bona ebleco partopreni ankaŭ la E-renkontiĝon. Aparte pri mia hejmpaĝo - mi ne renovigis ĝin jam du jaroj, ĉar estis tre okupita de E-agado en Ukrainio.