Aldoni novan komenton

Jaro de literaturo en Rusio

Urboj: 

En januaro 2015 en Rusio startis la Jaro de literaturo. Jam en junio de la pasinta jaro Prezidento Putin subskribis la koneksan ukazon. La Jaro de literaturo estas grandskala nacia projekto celanta stimuli intereson de rusianoj  pri literaturo, libroj kaj legado kaj solvi multajn  problemojn de la libroproduktado kaj funkciado de bibliotekoj.

Decembre de 2014 la Rusia Federala agentejo por la  presado kaj amaskomunikiloj  prezentis la firmaan stilon de la Jaro kaj ĝian logotipon. La bildo kreita en la gamoj de la nacia rusia trikoloro vidigas portretajn siluetojn de Aleksandr Puŝkin, Nikolaj Gogol kaj Anna Aĥmatova.

En la  programo de la Jaro estas listigita grandformata kaj interesa aranĝaro de regiona, tutlanda kaj internacia skaloj: i.a.  internacia forumo de verkistoj “Literatura Eǔrazio”, projekto “Literatura karto de Rusio”, “Biblioteka nokto – 2015”, nova projekto “Tutmonda Tago de libro”, konkurso “Literatura ĉefurbo de Rusio”, konferencoj de legantoj, renkontiĝoj kun poetoj kaj verkistoj  kaj multaj aliaj klerigaj programoj. En 2015 la rusia legantaro celebras la jubileajn naskiĝdatojn de Jevgenij Baratinskij (215), Anton Ĉeĥov (155), Iosif Brodskij (75). Estas planate eldoni plenajn verkarojn de pluraj aǔtoroj. Multaj novaj kaj jam renomitaj literaturistoj, literaturaj projektoj, kreaj konkursoj, bibliotekoj, programoj por legantoj ricevos ŝtatan subvencion.

Esperanto estis origine kreata kiel literatura lingvo. Dum la pli ol centjara historio ĝi pruviĝis ne nur kiel sukcesa literatura pontolingvo, sed ankaŭ fariĝis  peranto de originala beletra verkaro. En la tutmonda komunumo al la libro kaj – legoŝatantoj  apartenas kaj la rafinita esperantista elito kaj novrekrutigitoj, kiuj soifas pere de la planlingvo konsumi naciajn kaj internaciajn literaturajn kreaĵojn. Inteligenta homo legas multajn librojn kaj la esperantistaro kiel esence intelektula movado ĉiam estis kaj estas ankaŭ nun  legoŝatanta komunumo respektanta literaturan kreadon.

Uralaj esperantistoj regule  partoprenas en la internacia projekto “Esperanto-sumoo” por la legado de E-libroj organizata de konata japana esperantisto Jasuo Hori. Vizitu la paĝaron  http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/index.html  kaj aliĝu ankaŭ vi al la internacia legantaro de libroj en Esperanto.

Esperantistaj kluboj de nia regiono kaj apartaj esperantistoj provu aliĝi al regionaj kaj urbaj programoj de la Jaro de literaturo kaj komuniki al la publiko valorojn de la originala Esperanta literaturo per ekspozicioj, informaj materialoj en la amaskomunikiloj, partopreno en laŭtemaj projektoj ekz., printempe okazonta “Biblioteka nokto – 2015” ktp. Ĉiu esperantisto posedas hejman bibliotekon kaj la anoncita Jaro de literaturo donas al ĉiu belan ŝancon ankoraŭfoje ekzameni librobretojn kaj elekti por tuja legado interesan tradukitan aŭ originalan libron en Esperanto.

Ni salutu la nacian Jaron de literaturo!

Ek al la legado!

Vladimir Opletajev, Surgut