Aldoni novan komenton

Miaj impresoj pri la Aŭtuna lingvotrejnado

Urboj: 

Ankaŭ  mi volas priskribi miajn impresojn pri la Aŭtuna lingvotrejnado,  kie mi estis kune kun mia nepo Artjom.  En la vica E-aranĝo en Jekaterinburg (printempe ni same kune partoprenis la tradician EsPrimon) estis tiel agrable por mi vidi la konatajn amikajn vizaĝojn. Kun kelkaj homoj ni jam tre interproksimiĝis. Krome mi kaj Artjom akiris novajn E-amikojn. Mi tre dankas la plej proksimajn  por Artjom amikojn, konatajn  jam de la 2011–a jaro: Anja Pavlova kaj Filip Vŝivcev. Dank’ al ili, dum ili ludis kun mia nepo, ankaŭ mi povis partopreni en multaj programeroj de la aranĝo. Krome ni tre ĝojas, ke Artjom ekhavis ankoraŭ unu bonegan amikon – tio estas Olja Ŝilajeva.

La plej granda impreso restis ĉe mi de praktikaj paroligaj ekzercoj en la A-nivela grupo de Saŝa Osincev. Ankaŭ antaue oni faris provojn evoluigi E-novulojn per iuj novaj instrumetodoj de Esperanto. Tio estis bonaj metodoj, kun gxiaj originalaj kernideoj, sed por nia nivelo de la lingvoposedo (por mi, Anja, Filip) ili estis tre komplikaj kaj tial ni multon ne komprenis kaj enuis dum la lecionoj,  Sed ĉi-foje ankaŭ por ni estis vere interese. Estis agrable vidi de flanke, kiel brilis la okuloj de Filip, kiam li plenumis la taskojn de Saŝa.  Mi vidis ankaŭ entuziasmon de ceteraj partprenintoj en la grupo. Laŭ mia opinio, estus bone, se la iniciato okazigi tiujn lingvotrejnadojn estus daŭrigota.

La tuta programo de la aranĝo estis tre enhavriĉa. Multaj esperantistoj partoprenis en ĝia preparado kaj okazigo. Precipe mi ŝatus mencii Olja Ŝilajeva kaj Roman Jefremov, esperantistojn el u. Glazov. Roman ĝenerale ĉarmis min dum siaj brilaj programeroj kaj ludoj! Ŝajnas en lia rezervo restis ankoraŭ multaj ludoj, kun kiuj li simple ne sukcesis nin ĉiujn konatigi. Mi esperas, ke li ankoraŭ faros tion dum niaj sekvaj E-renkontiĝoj.

El informoj en la Ural-Siberia dissendolisto mi multfoje legis antaue pri la tagoj de naskiĝintoj, kiuj okazis en Jekaterinburg, sed la unuan fojon mem ĉeestis tiun feston. Kaj tio estis vere impresa: ne simple gratuli, sed elekti por ĉiu naskiĝinto individuan donacon. Ne simple enmanigi la donacojn, sed originale prezenti la naskiĝintajn jpersonojn kaj akompani la enmanigon per vivsona  muziko, elektita aparte por ĉiu naskiĝinto… Tion, al mi ŝajnas, kapablas elpensi nur Raja Kudrjavceva.

Por mi estis interese kompari Esperanton en filmoj, kiujn ni spektis en nia E-kinejo malfruvespere,  kun Esperanto, kiu sonis ĉirkauxe dum la aranĝo, kaj la lasta ŝajnis al mi pli viva, pli intonaciriĉa…

Kvankam mi posedas la lingvon ankoraŭ ne sufiĉe bone, sed al mi tre plaĉas esti inter ĉiuj tiuj interesaj, kreemaj homoj, kiujn mi menciis supre. Kaj tio aldone stimulas min daŭrigi lerni la lingvon.  

Uzante amikan helpon por la traduko de la teksto, kiun mi verkis,
Nadeĵda Borisova el Tjumenj.