Aldoni novan komenton

EsPrimo esprimplena

EsPrimo: 

EsPrimo (“Esperantista primavero”) estas printempa regiona renkontiĝo de uralaj kaj okcidentsiberiaj esperantistoj. Ĝin partoprenas diversaĝaj kaj diversnivelaj esperantistoj el urboj de Uralo kaj de aliaj regionoj de Rusio. EsPrimo de la nuna formato estis iniciatita de Viktoro Kudrjavcev en 2003. La  nomon de la renkontiĝo proponis redaktoro de “Rusia Esperanto-Gazeto” Georgij Kokolija. EsPrimo-n organizas kutime klubaj aǔ interurbaj teamoj, la programon plejparte konsistigas ofertoj de partoprenantoj kaj invititaj gastoj. Unu el la gravaj specifaĵoj de EsPrimo estas ĝia temaro. Ĉiu renkontiĝo havas konkretan temon, kiu trapenetras kaj ligas la tutan programon. EsPrim-anoj kunvenas ne nur etosumi kaj turisme pasigi festajn printempajn tagojn, sed ankaŭ por trakti temojn aktualajn kaj interesajn.

 

Laŭvica numero

Dato

Urbo-gastiganto

Temo de la renkontiĝo

Kvanto de la parto-prenintoj (urboj)

EsPrimo - 1

1 – 3 majo 2003

Tobolsk

Regiona agado: direktoj kaj perspektivoj

 

33

(11 urboj)

EsPrimo - 2

1 – 3 majo 2004

Jekaterinburg

Esperanto-movado bezonas kaj idealistojn kaj realistojn – ni laboru kune!

64

(20 urboj)

EsPrimo - 3

29 aprilo –

1 majo 2006

 

Tobolsk

Novaj esperantistoj

56

(11 urboj)

EsPrimo - 4

29 aprilo –

1 majo 2007

Tjumenj

Kluba laboro,  interklubaj rilatoj kaj interagado

 

43

(8 urboj)

EsPrimo - 5

1 – 4  majo 2008

 

Jekaterinburg

Kunagi fervore, inspire kaj kore!

 

74

(24 urboj)

EsPrimo - 6

30 aprilo –

3 majo 2009

 

Novosibirsk

Esperanto – lingvo EsPrim-plena

39

(8 urboj)

EsPrimo - 7

7 – 9 majo 2011

Tobolsk

Generacioj en la urala esperantista movado

 

53

(16 urboj)

EsPrimo - 8

29 aprilo –

1 majo 2012

 

Tomsk

Esperanta Universo

21

(4 urboj)

EsPrimo - 9

2 – 4 majo 2013

 

Tjumenj

Esperanto en la vivo

57

(15 urboj)

 

EsPrimo - 10

1 – 3 majo 2014

 

Jekaterinburg

Kreante, verkante, legante

 

61

(19 urboj)

Vladimir Opletajev

Surgut