Aldoni novan komenton

Rememoroj pri la somera vojaĝo

Al mi ŝajnas, ke vojaĝoj en Esperantujo estas la plej grava parto de vivo de preskau ĉiu esperantisto. Kaj tute ne gravas ĉu vi veturas proksimen aŭ malproksimen. Gravas, ke vi renkontos novajn kaj malnovajn amikojn, ĝuos belegajn vidindaĵojn, promenados laŭ novaj aŭ oldaj stratoj kaj perceptos la spiriton de la loko, kie loĝas la homoj, kiuj posedas la plej mirindan ligvon. Mi tre multe vojaĝis en mia vivo kaj devas konfesi, ke ĉiuj vizitoj de fremdaj lokoj estis neforgeseblaj. Kutime mi  havas ferion somere, tial mi planas vojaĝojn preskaŭ ĉiam nur por aŭgusto. Mi instruas la anglan lingvon kaj verŝajne tiu kialo vekis mian intereson al Britio. Do, mia edzo kaj mi decidis pasigi pasintan aŭguston en Britio kaj partopreni en la Somera Festivalo en Ŝallowford.

Verdire, tiu ĉi vojaĝo iĝis jam la tria rekontiĝo kun britaj esperantistoj. La unua okazis en 2007 (en Barlaston),

Lidija Jerofejeva en Anglio      

kiam BBC filmis pri la internacia lingvo; la duan fojon ni sukcesis trafi la Jubilean Festivalon (50-jariĝon), kiu same okazis en Barlaston; kaj la lasta diferenciĝis de la antaŭaj, ĉar pasis en tute alia loko, preskaŭ izolita de la ekstera mondo. Mi ne povas diri, kiu el la tri estis la plej interesa kaj memorinda, ĉar ĉiuj fiksiĝis en mia memoro kiel memstaraj eventoj, brilaj kaj neripeteblaj. Tamen mi volus atentigi, ke la ekonomia krizo tuŝis la tutan Europon kaj Anglio ne estis escepto. Ĉiu nova vojaĝo kostis pli multe kaj daŭris pli kurte. Ankaŭ ni mem ŝanĝiĝis kaj akiris la sperton trovi novajn eblecojn por fari la ferion ne tro multekosta. Interreto evideniĝis la plej amika helpanto en tio. Se vi planas vian vojaĝon kelkaj monatoj antaŭe, vi povas havi ne tre multekostajn hotelojn, mendi etprezajn trajn-kaj-busbiletojn en la lando. Ĉi-foje eĉ britoj ne pois kredi, ke ni akiris tiajn malmultekostajn biletojn kaj tranoktojn en hoteloj .

              

Sendube, ni ne povis veturi nur por Esperanto-Festivalo. Britio estas sufiĉe antikva lando, kie abundas ja vidindaĵoj. Unue, ni pasigis kvin belajn tagojn en Kembriĝo (Cambridge),vizitante oldajn kolegiojn de la fama urbo kaj promenante en nekredeble belaj parkoj kun lagetoj kie abundas fiŝoj !

           

Kaj la fiŝoj ne timas homojn, ili atendas manĝaĵon de ili! Kun kio oni povas kompari sidadon sur la benko, kie antaŭ kelkjarcentoj sidis elstaraj Njuton aŭ Darvin? Kaj boatado laŭ la rivero Kam en platfunda boato donacis la fantastikajn sentojn! Kaj maleblas ne admiri la majestajn katedralojn! Tamen Kembriĝo estas studenta urbo kaj ĉiuj studentoj (kaj ne nur studentoj) biciklas tie de mateno ĝis vespero! Oni malpermesas al studentoj uzi aŭtojn en radiuso de dek kilometroj de la univesitataj kolegioj!

     

El Kembriĝo ni veturis al Stoke-on-Trent, enhoteliĝis tie kaj dimanĉe ni ekskursis al najbara urbeto Stone (Ŝtono), malgranda kaj fabela, kie ni profundiĝis en la tre trankvilan atmosferon de brita antikveco. Ni ne povis eviti la gustumadon de angla kuirarto, mia edzo ĝuis la faman britan bieron en la taverno, kaj mi adoris desertojn. 

Kaj fin-fine laŭ nia plano ni devis atingi Ŝallowford, pri la ekzisto de kiu eĉ tre malmultaj taksistoj suspektis. Dank’ al la mapadreso ni povis atingi la lokon kaj la vojo estis sufiĉe muktekosta: 27 pundoj (1 pundo ~ 50 rubloj). Kompreneble, mono estas nenio kompare kun la renkontiĝo kun la novaj kaj malnovaj amikoj!

           

Kiel mi menciis antaŭe, la loko estis izolita kaj ne povis esti atingita per iu ajn transporto krom taksio! Meze de kamparo staris impona domo, en kiu estas hotelo por religiaj homoj! Kaj ĉiuj britaj esperantistoj estas ateistoj! Tamen ili scipovas estimi la religiajn konvinkojn de aliuloj (kiuj dum tiuj kvin tagoj forestis en la hotelo). Ni povis trovi nur religian literaturon kaj vidi, ke ĉiu ĉambro estis provizita per ĉio, kion oni bezonis por serioza preĝado. Mi volus emfazi, ke la britoj estas ege ĝentilaj homoj! Neniu en tiu impona domo povus ekscii pri vera rilato de la esperantistoj al religio.

     

Gastakcepto ŝajnis tre varma. Post la momento kiam ni eniris la domon, tuj la virino akompanis nin al la komforta komuna cambro kaj alportis teon kaj kukaĵojn. Ni estis la unuaj esperantistoj kiuj alvenis al Ŝallowford. Poste aperis la esperantistoj: Joyce Bunting kaj tre agrabla paro, kiu staris ĉe la disvolviĝo de Esperanto-movado en Britio: Hilda Johnes kaj Celia Mackle. Posttagmeze ni ĉiuj renkontiĝis en la komuna ĉambro kaj oni dividis nin je du grupoj: progresintoj kaj progresantoj. Mi aliĝis al la unua, mia edzo Sergeo - al la dua. Kaj nia vivo en la Festivalo komenciĝis! Tamen dum unu horo alveturis aliaj niaj amikoj, kiujn ni renkontis dum la pasintaj festivaloj. Ni ne multis, al mi ŝajnas entute partoprenis ne pli ol 18 personoj (malpli multe ol dum la antaŭaj aranĝoj). La kialoj estis diversaj: la loko estis pli malfacile atingebla, la prezoj por manĝado kaj hotelo pli altiĝis. Kaj kelkaj veturis al Islando kaj ne povis partopreni en ambaŭ eventoj. Bedaŭrinde, Wedgewood College (Veĝvud Kolegio), en kiu okazis kvindek antaŭaj festivaloj en Barlaston estis okupita de krimuloj! Tamen la fama biblioteko de Butler ankoraŭ troviĝas en Esperanto-domo en Barlaston, kiu estas atingebla de Ŝallowford nur per aŭto aŭ taksio. Ĉi-foje la partoprenantoj de la Festivalo dediĉis unu tagon por vojaĝi al la fama biblioteko de Butler kaj Esperanto-domo. Ni veturis tien per la propraj aŭtoj de lokaj esperantistoj.

              

Do, sufiĉas plendi, precipe pri tiuj bagatelaĵoj! Malfacilaĵoj ekzistas en ĉiuj landoj, eĉ en la plej civilizitaj. La Fesivalo ne multnombris tamen ĉiu partoprenato estis unika en sia propra maniero. Krome, la Festivalo iĝis ĝis iu grado internacia. El Usono venis Erin Piateski, kiu estas respondeca pri la interreta paĝaro “lernu.net”. En Ŝallowford ŝi gvidis la kurson por progresintoj. Ni okupiĝis pri multaj interesaĵoj: analizis tekstojn, poemaron (ekzemple de William Aŭld), tuŝis la problemojn de esprantologio, esperanta literaturo, eĉ faris gramatikajn ekzercojn en la formo: trovu la eraron. Kelkaj taskoj ŝajnis sufiĉe seriozaj kaj malfacilaj. Dum la lecionoj ankaŭ viglis komunikado kaj diskutado pri la propraj spertoj en Esperantujo. 

      

                   

 

La dua grupo gvidata de Jack Warren (Voren) okupiĝis pri pli simplaj aferoj, tamen Jack Warren klopodis fari la lecionojn allogaj kaj interesaj kaj dum ili oni povis montri siajn sciojn en diversaj sferoj. Ekzemple, Jack montris kelkajn fotojn de sufiĉe konataj homoj tamen ne tre famaj. Aŭ montris bildojn de raraj bestoj aŭ fiŝoj ktp. Sergeo ĉiam « brilis » dum tiuj taskoj, kaj Jack Warren diris, ke rusoj estas tre erudiciaj homoj (li instruas la anglan lingvon por eksterlandanoj, ankaŭ rusoj). En tiu grupo ĉeestis la geedza paro kiuj konatiĝis per Esperanto: Kamila (Pollando) kaj Arnold Pitt. Ili ne estas tre junaj kaj antaŭ geedziĝo estis ambaŭ vidviĝintaj. Kaj ilia ponto lingvo iĝis Esperanto.                         

Dum la tuta periodo de la Festivalo regis nur Esperanto, neniu alia lingvo! Ni ege ĝuis nian komunan manĝadon (cetere ĉiam bongustan kaj varian, neniu plado eĉ ripetiĝis dum tiuj kvin tagoj), teo-kaj- kafo-paŭzojn, ĉar ni kolektiĝis kune kaj gaje babilis pri diversaj temoj. Ĉiun vesperon kronis iu prelego aŭ prezentaĵo, kaj en la tago antaŭ la forveturo okazis distra vespero, kie ni, kiel infanoj, ludis diversajn ludojn, kaj preskaŭ ĉiu preparis propran sketĉon, deklamadon, kantadon. Jack eĉ ludis blovtubon. Ni multe distriĝis kaj ridis. Poste ni kunvenis en la kelo por trinki bieron, sukon, rusan vodkon. Ni regalis niajn amikojn ankaŭ per rusaj ĉokoladaj bombonoj kaj donis al ĉiu partopreninto memoraĵon el Niĵnij Tagil.    

Post la Festivalo ni veturis al Londono kie ni pasigis tri belegajn tagojn kaj poste adiaŭis gasteman landon kaj forflugis al Jekaterinburg.    

                     

                                                                           

Lidija Jerofejeva, Niĵnij Tagil.