Aldoni novan komenton

Jubileaj eventoj en Jekaterinburg

Urboj: 

La 9-12-an de junio en Jekaterinburg  sukcese pasis eventoj, dediĉitaj al la 125-jara jubileo de Esperanto, kiujn iniciatis E-klubo “Arĝenta Flamo”.  Tio estis tri tre diversaj tagoj, kiam uralaj esperantistoj kaj kelkaj gastoj-partoprenintoj el pli malproksimaj urboj povis denove unuiĝi kree kaj idee.

En la unua tago, la 9-an de junio, ni partoprenis Esperanto-ekzamenon laŭ la KER-reguloj enkadre de la tutmonda E-agado okaze de la jubileo de Esperanto; la 10-an de junio, en la dua tago, okazis interesa E-programo, kiu pasis en la urbo, en tre komforta luita renkontiĝejo; en la lasta, tria tago ĉiuj dezirantoj havis eblecon partopreni la turisman marŝon kaj kunripozi eksterurbe ĉe pitoreska naturo.

La tuta programo de tiuj tri tagoj estis planita tiel, ke ĉiu, kiu volis, povis aliĝi en ajna el la tagoj al la elektitaj laŭ sia ŝato aranĝoj. Entute ĉirkaŭ 40 esperantistoj el 9 urboj partoprenis la E-aranĝojn dum tiuj tri tagoj la 09-12-an de junio.

 *    *      *

Esperanto-ekzameno laŭ la KER-reguloj enkadre de la tutmonda porjubilea agado

En Jekaterinburg la 9-an de junio en komforta konferencejo de la regiona  biblioteko  “Belinskij”  sukcese  pasis, kadre de la tutmonda agado  dediĉita  al  125-jariĝo de Esperanto, trinivela skriba KER – ekzameno, kies ĉefa loka organizanto estis Akelsandr Osincev.

La  ekzamenon  partoprenis  21  personoj  el  7  urboj: Jekateribnurg, Tjumenj,   Ĉelabinsk,  Kamiŝlov,  Surgut, Samara, Glazov; inter ili 8 personoj  ekzameniĝis  laŭ nivelo B-1, kvar personoj – laŭ B-2, kaj 9 personoj  ekzameniĝis  laŭ  nivelo  C-1. Dum la ekzameno asistis kiel observanto   Viktor   Anatoljeviĉ   Kloĉkov  –  konata  en  la  urbo ĵurnalisto,  iama  aktiva  urala esperantisto. Laŭ unuanima opinio de  ĉiuj partoprenintoj la ekzamena procedo estis organizita senriproĉe. La  laboraĵoj  nun  jam  estas  forsdenditaj per poŝto en Eŭropon al  KER-ekzamenkomisiono. Esperplene ni atendas la rezultojn!

 

V. Opletajev antau la ekzameno en biblioteko "Belinskij"

 

 

     Antau la KER - ekzameno en la biblioteko: S. Lokis, O. Sxilajeva, V. Terjohin, V, Opletajev

 

 

           A. Osincev dum la KER - ekzameno

 

            Eventuale bezonotaj dum la ekzameno E - vortaroj

 

     Cxiuj po unu lau la vico eniras en la ekzamenejon, nun estas la vico de D. Zelenina

 

      Sian pasporton al A. Osincev montras V. Opletajev

 

 

  Ankau E - veterano  V. Terjohin volonte partoprenas la tutmondan KER - ekzamenon de Esperanto

 

 

  Baldau la observanto dum la ekzameno konata jxurnalisto V. Klocxkov malkovros posxtpaketon     

   kun la ekzamentaskoj

   A. Osincev disdonas la ekzamentaskojn lau la niveloj B1, B2 kaj C1 

 

 

La KER - ekzameno de Esperanto en Jekaterinburg pasas en tre komforta konferencejo de biblioteko " Belinskij"

 

 

   Cxiuj deligente plenumas la proponitajn ekzamenajn taskojn.

 

 

Esperantisto - novulo el Jekaterinburg Mikaelo ekzamenigxas lau la nivelo B1.

 

 

   Raja Kudrjavceva dum la KER - ekzameno

 

 

 

   La ekzamena procedo pasas glate

 

 

 

  Marina Stepacxjova jam plenumis cxiujn ekzamentaskojn kaj trinkas teon

 

 

 Posxtkarton por Katalin -la iniciinto kaj organizinto de la tutmonda KER - ekzameno- plezure subskribis multaj ekzamenitoj

 

Informkampanjo pri esperanto en la urbaj amaskomunikiloj

Ni  ĝojas  informi,  ked  dum  kelkaj  tagoj  antaŭ,  dum kaj post la KER-ekzameno    en   Jekaterinburg   ni   sukcesis   okazigi   aktivan reklamkampanjon  en  amaskomunikiloj  pri  Esperanto kaj ĝia 125-jara jubileo.

La  8-an  de  junio  Aleksandr Osincev estis intervjuita de la Regiona televidkanalo . Tiun 7-minutan intervjuon vi povas vidi  ĉe:
http://youtu.be/KVYI5P7VXLc

La  9-an  de junio eĉ tri TV-kompanioj: “Vesti-Ural”  ĉe la ŝtata TV-kanalo “Rusio”, Regiona TV-kanalo kaj  TV-kanalo  ATN  vizitis la KER-ekzamenon, okazigitan en la regiona  biblioteko  ”Belinskij” kaj faris siajn raportaĵojn pri la evento.  Dum  2 tagoj, la 9-an kaj la 10-an de junio en novaĵelsendoj  de  la  menciitaj  TV-kanaloj,  kelkfoje  tage, estis prezentitaj tiuj raportaĵoj. Ni povas aldoni, ke multaj niaj gekonatoj -neesperantistoj telefonis  al ni dum tiuj tagoj kaj diris, ke ĵus ili vidis kaj aŭdis la  informon  pri  Esperanto  televide. La informon vi povas vidi  ĉe:
http://youtu.be/YYBShsf1IaM

La  publikaĵo  pri  la  KER-ekzameno  en  Jekaterinburg  aperis en la Regiona   gazeto. Ankaŭ  en  la  reta  novaĵejo JUST-MEDIA  aperis informo pri la ekzameno kun la titolo “Drugoj JEGE”(“Alia Unueca Ŝtata Ekzameno”)
http://www.justmedia.ru/news/society/2012/06/13/110960

Ni  atendas  aperon  julie  de la artikolo pri Esperanto, dedi ĉita al ĝia 125-jariĝo en la gazeto “Uralskij raboĉij” kiun verkos la observanto en la KER-ekzameno en Jekaterinburg, konata urba ĵurnalisto V.A.Kloĉkov.

La  13-an  de junio 2012 A.Osincev kaj V.Kudrjavcev estis intervjuitaj en la “Radio Ural” (Радио России – Урал). La elsendo estis aŭskultebla la  19-an  de  junio   ĉe 71,6 UKV kaj per kabla radia reto ekde 08.00 ĝis 08.30 matene kaj la programo ankaŭ ripetiĝis dum la tago. Ni opinias, ke ĉio  ĉi estas nia kuna granda sukceso, kaj tio helpos altiri  pli  da atento al Esperanto kaj en Jekaterinburg aperos pli da interesotoj pri nia lingvo.
Informo por la dissendolistoj, preparita de Viktor Kudrjavcev.

Televidkompanio " Vesti - Ural" filmas dum la KER - ekzameno en Jekaterinburg

 

 

Jxurnalistoj intervjuas la lokan organizanton de la KER - ekzameno en Jekaterinburg A. Osincev

 

 

TV -jxurnalistoj intervjuas V. Kudrjavcev

 

 

A. Osincev rakontas al TV - jxurnalistoj pri  la 125-jara jubileo de Esperanto kaj tutmonda KER - ekzameno

Iom pri la programo de la renkontiĝo

La dua tago de la renkontiĝo estis la tago kun sufiĉe vasta spektro de la programeroj.  Okazis tre interesa leciono pri la temo “Esperantistoj kaj esperantistaj kluboj”, en kiu sendepende de la aĝo kaj E- spertoj  povis partopreni ĉiuj - kaj novbakitaj esperantistioj, kaj E-spertuloj. Ĝin preparis kaj okazigis Vladimir Opletajev, kiu elektis kaj lerte uzis por la leciono tiujn instru-formojn kaj rimedojn, kiuj permesis al li kapti intereson de ĉiuj partoprenintoj kaj vervigi ilin. Ŝajnis, ke li ĉion faris senĝene kaj gaje, aldonante la elementojn de ludo. Sed mi ja scias, ke malantaŭ ĉio ĉi estis lia granda laboro super la instrumaterialo, la profunda pripenso de ĉiuj elementoj. Rezulte la partoprenintoj konstatis,  ke eĉ al la fino de la leciono, post du instru-horoj, neniu perdis la viglan intereson kaj ne lacis lerni.

En la programero, kiu nomiĝis «Krei liberan kulturon», Aleksandr Osincev rakontis al ni pri la aŭtora rajto kaj kopirajto, pri diferencoj inter tiuj du. Por multaj el ni tio estis novaj, klerigaj kaj tre utilaj scioj. Post tio Aleksandr ankaŭ prezentis surekrane kelkajn intervjuojn, fariatjn kun li por diversaj urbaj TV-kanaloj  kadre de la informkampanjo pri Esperanto.

Dum la jubilea kvizo pri Esperanto, kiun ankaŭ preparis kaj proponis por la ĉeestanta publiko Vladimir Opletajev, ni ĉiuj kun la intereso mergiĝis en la 125-jaran historion de Esperanto, rememoris aŭ eksciis interesajn faktojn el E-historio, kulturo kaj literaturo. La partoprenintoj kuraĝe respondis al 84 proponitaj demandoj kaj fine gajnis juna, sed tre klera esperantistino el Ĉeljabinsk Darja Zelenina, kiu estis premiita per valora E-libro.

Dum la sekva programero “Entuziasmi por Esperanto” , kiun gvidis mi mem, mi rakontis pri okazigita en la urbo informkampanjo pri Esperanto por la amaskomunikiloj, pri la rezultoj de la antaŭe anoncita konkurso de eseoj sub la titolo “Fenomeno Esperanto”, kies laŭreato iĝis Lidija Jerofejeva el Niĵnij Tagil. Pri sia laboro pri komputila “Inversia E-Vortaro” interese rakontis esperasntisto-veterano el Ĉeljabinsk Viktoro Laptev.  Poste okazis mallonga disputo, dum kiu la partoprenintoj povis opiniinterŝanĝi pri Esperanto, nuna E-agado, iom paroli pri la estonteco de nia lingvo kaj kiel ni ĝin imagas al ni, kaj pri tio, kiel ni povus agi por ke nia E-komunumo plifortiĝu.

Ŝajnas, ke grandan plezuron ĉiuj  ĉeestintoj ricevis de la okazigita deklam-konkurso, kiun partoprenis novuloj kaj spertaj esperantistoj, kiuj libervole elektis kaj prezentis siajn ŝatatajn poemojn pri Esperanto. Aŭskultinte ĉiujn partoprenintojn, kiuj deklamis arte en tre diversaj manieroj, la publiko aktive voĉdonis, kaj min tre ĝojigis, ke rezulte de la voĉdonado la 1-2-3-an lokojn ricevis  niaj gejunuloj: Jana Husanova, Darja Zelenina, Sergeo Lokis. Ili  ĉiuj ankaŭ estis premiitaj per valoraj Esperanto-libroj.

Belega fino de la tago estis komuna fotado por la memoro kaj amika teumado kun kukoj.
Mi esperas, ke tiuj tri tagoj donis novan  bonan impulson al ĉiuj partoprenintoj kaj entute al E-agado de nia regiono.
Raja Kudrjavceva. Jekaterinburg

Raja Kudrjavceva kaj Aleksandr Osincev malfermas la renkontigxon

 

Dum la " malfermita" leciono de Vladimir Opletajev lau la temo " Esperantistoj kaj E- kluboj"

 

 

Dum la leciono " Esperantistoj kaj E- kluboj" far' V. Opletajev

 

 

    Vladimir Opletajev gvidas la lecionon " Esperantistoj kaj E- kluboj"

 

 

  Aleksandro Osincev prelegas lau la temo " Krei liberan kulturon" dum la renkontigxo

 

 

  Juna triopo dum la renkontigxo: inter du Darja revas pri la realigxo de la deziroj Jana

 

 

  Cxe la fabela arbo apud la renkontigxejo fotigxas Katja Zamislova

 

 

    Triopo de amikoj apud la renkontigxejo: L. Jerofejeva, V. Kudrjavcev, L Uspenskaja

 

 

 Lidija Jerofejeva ricevas libropremion pro la partopreno en la konkurso de eseoj " Fenomeno Esperanto"

 

 

 Viktor Laptev rakontas pri sia laboro pri inversia E -vortaro

 

 

 Lidija Jerofejeva elpasxas dum la disputo en la programero " Entuziasmi por Esperanto"

 

 

Jana Husanova partoprenas la deklamkonkurson

 

 

 Sergeo Lokis deklamas la poemon " Kio estas Esperanto?"

 

 

  Preparado  por la amika teumado

 

 

   Amika teumado dum la renkontigxo

 

 

  Amika teumado dum la renkontigxo

Sherca komuna foto dum la renkontigxo

 

Ĉe Diabla rokaro

La organizantoj de la KER-ekzameno en Jekaterinburg decidis inde  ripozigi nin - la stresitajn ekzamenitojn kaj ĝuigi nin malavare per uralaj naturbelaĵoj. La 11-an de junio ili sukcesis dum varma sunriĉa tago irigi dudekon da scivolemaj paŝantoj en la montetan arbaron apud la fervoja stacio Isetj.  Iniciatis kaj planis la itineron de la piedira marŝo Viktor Kudrjavcev, kiu estas fervora turisto, bona konanto kaj esploranto de ĉirkaŭaĵoj.  Ĉiusomere li migras al riveraj kaj arbaraj kaŝejoj por malkovri neordinarajn lokojn kaj  pli bone ekkoni  la naturon de la Urala regiono.

Dekdukilometra ir-revena marŝo por spertaj turistoj povas esti nur bagatela promeno, sed por multaj el nia ripozgrupeto la ascenda vojo en la humida arbara varmo evidentiĝis ŝvitiga tasko kiel, ekzemple,  por la nevidantaj jekaterinburgaj geesperantistoj Lena kaj Eŭgeno heroe paŝintaj  kune kun aliaj preter ŝtonegoj, falintaj arbotrunkoj,  trans marĉetojn ĉe rojoj. Krome, ni estis avertitaj pri la akara danĝero, kiu malgraŭ niaj preventaj zorgoj tamen abrupte realiĝis per iksoda atako al unu el la knabinoj. Kvankam la akarulo provokis ioman panikon, ni ĉiuj volonte piknikis ĉe la fajro, tostis  je la sano de la juna naskiĝtagulino Katja Zamislova el Jekaterinburg, multe fotis, ludis pilkon kaj entuziasme studis la naturan fenomenon “Diabla rokaro”, kiu antaŭ niaj okuloj krute altiĝis surpinte de la arbokovrita monto.

La granita ŝtonmuro multe taŭzita pro la venta kaj pluva erozioj havas nun ekstere fantazian, originale matracan strukturon, kvazaŭ Diablo mem koboldis ĉi tie ĉizante bizarajn formojn. La rokĉeno logas por trejnado multajn montgrimpantojn senlace konkerantajn ĝiajn pintojn en la alteco de kvin-kvaretaĝa domo. Sed pluraj esperantistoj – kuraĝuloj el nia grupo vizitis la rokaltaĵon atinginte ĝian pinton de la suda flanko pere de lignaj eskaloj metitaj al la krutaj ŝtonmuroj. De la kapturna altaĵo ili salutis en Esperanto fotopretajn gapantojn ĉe la murpiedo malsupre.

La vojo returne estis malpli streĉa, ĉar ni pli multe descendis deklivojn, sed reatinginte la fervojan stacion ni ĉiuj sentis la laciĝon de la piedoj, kiuj venigis nin al la loko neforgesebla pro sia natura beleco. Bedaŭrinde, la fabeloj ne povas daŭri longe, kaj la piedoj de kelkaj aliurbanoj direktis ilin senprokraste  al la stacidomo por revena trajnveturo. Dankon al la jekaterinburganoj por la agrablaj  kaj distraj marŝo kaj pikniko.
Vladimir Opletajev  (Surgut)


 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Rememoroj aperas pri la tagoj pasintaj

(malgranda raporto pri la renkontiĝo de ural-siberiaj esperantistoj en Jekaterinburgo)

Vagonservisto prenis mian bileton, ripetis la lokon, kiu estis skribita en la bileto, kaj bonvenigis min en la trajnon. Mi ĉirkaŭrigardis, lastan fojon enspiris jekaterinburgan noktan aeron kaj eniris en la vagonon. Post kelkaj minutoj la trajno ekveturis, forportante min okcidenten, en foran Udmurtion.  Nur  nun, kuŝante sur  vagonbreto, mi konkludis, kiajn mojosajn, neripetablajn ripoztagojn ni havis. Tri tagoj (ekde la 9-a ĝis la 11-a de junio) pasis en amika inspirplena etoso, estis plenaj de “verdaj” babiladoj, novaj scioj kaj eltrovaĵoj. Sed pri ĉio – sinsekve.

La unua kaj la plej malfacila etapo estis trapasi  KER-ekzamenon, kiu okazis posttagmeze la 9-an de junio. 21 esperantistoj el Jekaterinburgo kaj pluraj aliaj urboj (Samaro, Ĉelabinsko, Tjumeno, Surgut, Glazov ktp) ekzameniĝis laŭ 3 niveloj (B1, B2, C1). Fakte tiu ekzamensesio estis dediĉita al 125-jariĝo de Esperanto, kaj tutmonde la ekzamenon en la sama tago partoprenis 356 homoj el 17 landoj. Niaj cerboj bolis, niaj manoj ŝvitis, foje niaj haroj hirtiĝis, sed ni eltenis tion, ja “briletas la celo tra densa nebulo!”

Do la ekzameno estas skribita kaj ural-siberiaj esperantistoj ekiris promeni tra Jekaterinburgo. La ĉefa punkto de la promenprogramo estis la 54-etaĝa ĉielskrapanto “Visockij”. Necesas diri, ke oni oficiale malfermis la konstruaĵon la 25-an de novembro 2011 kaj speciale koincidigis la malfermon kun premiero de la filmo “Visockij. Dankon, ke vi vivas”. De sur rigardejo de la ĉielskrapanto estas videbla la tuta urbo. Domoj, aŭtoj, homoj sube ŝajnas tiaj malgrandaj, kvazaŭ ludilaj. Kvazaŭ en iu infana ludo, vi povas preni ilin kaj simple transmeti  en iun alian lokon, laŭ via plaĉo. Estas videbla ne nur la urbo, sed ankaŭ ĉirkaŭaĵoj – arbaroj, montoj kaj lagoj.  Belega vidaĵo!

La dua tago de la renkontiĝo estis dediĉita al diversaj prelegoj, ludoj, konkursoj, kvizoj ktp. Ĉu eblas sukcese aranĝi lecionon samtempe por komencantoj  kaj spertuloj, ĉu ekzistas diferenco inter kopirajto kaj aŭtorajto, ĉu oni naskiĝas aŭ fariĝas esperantisto – pri ĉio  ĉi vi ekscius, se partoprenus la duan tagon de nia aranĝo. Unu programero sekvis post la alia – jubilea kvizo, konkurso pri deklamado, spektado de kinofilmoj ktp ktp. Kaj certe, ne eblas amika esperantista renkontiĝo sen komuna koncerto kaj teumado.

La trian tagon la esperantistoj eksterurbiĝis. Per elektrovagonaro ni veturis al la Uralaj montoj. Kia bela naturo atendis nin! Freŝa aero, altaj abioj, arbustoj de mirtelo kaj vakcinio, arbara vojeto kaj la roko. Kia tento estis surgrimpi sur la rokon. Jes, la procedo mem ne estis facila, sed tion indas fari - de sur la plej alta pinto de la roko malfermiĝas nepriskribebla pejzaĝo!!! Eĉ fotilo ne povas ĝuste reprodukti ĉion. Teo kun tortoj ĉe la lignofajro ankaŭ estas nerakontebla afero!
Tempo pasis nerimarkeble.  Tiu estis la lasta tago de nia mojosa renkontiĝo.

Jes, ni loĝas en malsamaj urboj, miloj da kilometroj disigas nin, niaj veraj renkontiĝoj okazas ne tiel ofte, sed eble ĝuste pro tio tiu amikeco estas la plej kortuŝa, la plej varma kaj la plej bela en la mondo. Gaja, amika festo, bedaŭrinde, finiĝis. Sed restis agrabla sento, ke ne vane Zamenhof kreis la lingvon. Esperanto ne nur kunigas homojn, ne nur portas novajn emociojn kaj impresojn, sed ankaŭ malfermas talentojn, donas al homoj eblon kunlabori kaj krei pli belan, pli interesan mondon, kie multaj volus vivi…

Olga Ŝilajeva

Glazov (Udmurtio)

AlkroĉitaĵoGrandeco
Image icon 01_en_la_biblioteko_antau_la_ker-ekzameno.jpg140.4 KB
Image icon 02antau_la_ekzameno.jpg137.21 KB
Image icon 03.a.osincev_dum_laker-ekzameno.jpg42.21 KB
Image icon 04.la_e-vortaroj_eventuale_bezonotoj_dum_la_ekzameno.jpg43.8 KB
Image icon 05.la_ker-ekzameno_komencigxas.jpg136.39 KB
Image icon 06._v._opletajev_antau_la_ker-ekzameno.jpg129.91 KB
Image icon 07_ankau_e-veteranoj_volonte_ekzamenigxas.jpg137.89 KB
Image icon 08._baldau_la_observanto_dum_la_ekzameno_malfermos_la_koverton_kun_la_ekzamentaskoj.jpg137.88 KB
Image icon 09._a.osincev_disdonas_la_ekzamentaskojn_lau_la_tri_niveloj_b1_b2_kaj_c1.jpg145.97 KB
Image icon 10._komenco_de_la_ker-ekzameno.jpg156.68 KB
Image icon 11._la_ker-ekzameno_en_jekaterinburg.jpg160.11 KB
Image icon 12._ni_partoprenas_la_ker-ekzamenon.jpg56.01 KB
Image icon 13._mikaelo_dum_la_ker-ekzameno.jpg123.15 KB
Image icon 14._raja_kudrjavceva_dum_la_ker-ekzameno_en_la_biblioteko.jpg125.92 KB
Image icon 15._dum_la_ker-ekzameno.jpg54.59 KB
Image icon 16._cxiuj_diligente_laboras.jpg144.91 KB
Image icon 17._marina_stepacxjova_jam_plenumis_la_ekzamentaskojn_kaj_trnkas_teon.jpg137.44 KB
Image icon 18._la_bildkarto_kiu_estos_sendota_al_katalin_kovatc.jpg118.97 KB
Image icon jxurnalistoj_filmas_la_ker-ekzamenon.jpg100.46 KB
Image icon jxurnalistoj_intervjuas_a._osincev_dum_la_ker-ekzameno.jpg175.57 KB
Image icon jxurnalistoj_intervjuas_viktoron.jpg135.66 KB
Image icon jxurnalistoj_prenas_intervjuon_cxe_a._osincev_dum_la_ker-ekzameno.jpg157.22 KB
Image icon R. Kudrjavceva kaj A. Osincev malfermas E-renkontigxon128.38 KB
Image icon 02._malfermita_leciono_de_v._opletajev.jpg224.82 KB
Image icon 03._dum_la_malfermita_leciono_lau_temo_esperantistoj_kaj_e-kluboj.jpg216.73 KB
Image icon 04._v._opletajev_dum_la_malfermita_leciono_en_jekaterinburg.jpg181.39 KB
Image icon 05_a._osincev_prelegas_dum_la_renkontigxo.jpg76.27 KB
Image icon 06._la_juna_triopo_dum_la_renkontigxo.jpg83.79 KB
Image icon 07._katja_zamislova_cxe_la_fabela_arbo_dum_la_dua_renkontigxtago.jpg151.84 KB
Image icon 08._triope.jpg151.38 KB
Image icon 09._lidija_jerofejeva_ricevas_la_premion.jpg208.04 KB
Image icon 10._v._laptev_rakontas_pri_sia_laboro_pri_inversia_e-vortaro.jpg116.35 KB
Image icon 11._lidija_jerofejeva_elpasxas_dum_la_disputo_entuziasmi_por_esperanto.jpg127 KB
Image icon 12._jana_husanova_partoprenas_la_deklamkonkurson.jpg181.16 KB
Image icon 13._sergeo_lokis_dum_la_deklamkonkurso.jpg203.48 KB
Image icon 14._preparado_por_la_amika_teumado.jpg238.82 KB
Image icon 15._amika_teumado_dum_la_renkontigxo.jpg232.21 KB
Image icon 16._amkka_teumado_dum_la_renkontigxo.jpg79 KB
Image icon 17._sxerca_foto_dum_la_renkontigxo.jpg295.43 KB