Mia vojaĝo tra Bajkal – RA-7

RA: 

Partoprenantoj de RA-7
Partoprenantoj de RA-7

Jen mi revenis en Tjumeno, pasis jam pli ol tri semajnoj de nia reveno. Mi denove kaj denove rememoras Bajkalon: ĝi estas grandega, glaciiga, raviga. Pura kaj travidebla akvo, ŝtonriĉa bordo, montoj kaj rokoj ĉirkaŭ ĝi, kaj kreskantaj sur la montoj grandegaj pinoj, larikoj, diverskoloraj floroj kaj herboj... Spektante belegajn fotaĵojn, mi en pensoj kvazaŭ vizitas denove tiujn lokojn.

Kaj jen kiel ĉio komencis: per trajno Minsk – Ulan-Ude je du noktoj kaj du tagoj ni atingis urbon Irkutsk. Konatiĝo kun la urbo komencis de ekskurso tra la urbo en akompano de ĉiĉeronino. Ni vizitis preĝejojn, monaĥejon, monumentoj de ligna konstruarto. Poste ni promenis laŭ bordo de Angara, kun kiu estas ligitaj multaj legendoj. Sur bordo de Angara staras majesta monumento por caro Aleksandr III, kiu estas fondinto de Transsiberia fervojo.

.Stacidomo (foto de Platonova Natalja) Собор Богоявления. Иркутск (фотограф Шаравина Елена) Спасская церковь. Иркутск (фотограф Романова Ирина) Рассказ экскурсовода (фотограф Максимов Алексей) У памятника Александру III (фотограф Максимов Алексей) 130 квартал (фотограф Платонова Наталья)

Sekvan tagon nin atendis admirinda ekskurso tra Ĉirkaŭbajkala fervojo. Kaj jen ĝi estas, tiu mirindaĵo de naturo – lago Bajkal! Ĉi tie, tra fenestro de ekskursa trajno mi unuafoje ekvidis Bajkalon! Nun mi komprenis, pro kio lokanoj nomas ĝin Maro. Dume ni veturas de haltejo al haltejo, ekskursgvidantino rakontas interesegan historion de grandega konstruado de Ĉirkaŭbajkala fervojo. En multnombraj haltejoj ni havas eblecon bone pririgardi ĉiujn komplikajn inĝenierajn konstruaĵojn: tuneloj, ŝtonaj galerioj, pontoj, muroj-apogiloj, kiuj ŝirmas fervojon de ŝtondefaloj. Grandiozaj konstruaĵoj ravis min, kaj tragediaj sortoj de konstruistoj min konsternis.

Побережье Байкала (фотограф Платонова Наталья) Подпорная стенка (фотограф Балахнина Тамара) Галерея (фотограф Платонова Наталья) Подпорная стенка (фотограф Платонова Наталья) Подпорная стенка, задумывалась как галерея (фотограф P@V)

Мост (фотограф Максимов Алексей) Обеденный привал (фотограф Максимов Алексей) Тоннель № 18 "Киркирей 3". 13.09.1904 произведена стыковка Великого Сибирского пути (фотограф Балабин Николай) Комплекс "Киркирейский".Тоннель № 18,№ 18 бис, акведук (фотограф Шаравина Елена) Вид с пляжа (фотограф Кацко Станислав) Иностранные эсперантисты (фотограф Максимов Алексей) Берег (фотограф Максимов Алексей)

Tago traflugis nerimarkinde. Vespere per ŝipo ni atingis nian tendaron en vilaĝo Bolŝie Koti, sur bordo de Bajkal, inter montoj. Sekvan tagon ni vizitis lokan muzeon, kie oni montras al ni diversajn bestojn, fiŝojn, birdojn, insektojn, kiuj loĝas en la lago aŭ sur ĝiaj bordoj. Ankaŭ oni rakontas al ni pri historio de esplorado de Bajkal. Tuj post vizitado de muzeo ni ĉiuj kune promenis laŭ bordo de lago, laŭvoje kolektante ŝtonojn por poste kolorigi ilin. En ĉiu nia paŝo nin renkontis belegaj pejzaĝoj, mia fotilo ne ĉesis fari fotaĵojn!smiley

Зал музея байкаловедения (фотограф Максимов Алексей) Нерпа (фотограф Максимов Алексей) Серебристая чайка (фотограф Максимов Алексей) Музей байкаловедения (фотограф Арбекова Екатерина)

Sekva tago preparis por ni novajn impresojn. Ni ne havis eĉ unu liberan minuton! Tuta tago estis dividita laŭ horoj, plenigita per diversaj aranĝoj. Je la 8.00 – ellitiĝo, matena gimnastiko; je la 9.00 – bongusta matenmanĝo, kuirigita sur lignofajro. Poste – esperanto-lecionoj, metiejoj, amuzaj dancoj, sportaj konkursoj, koncertaj vesperoj, komuna kantado. Estis eĉ Tago de Amo, dum kiu ĉiu tendarano ekhavis kaŝamant(in)on, kaj ricevis de li/ŝi agrablajn donacetojn. Ĉiu tago estas okupita, ĉiutage nepre okazas io nova kaj interesa!

Лагерь с высоты (фотограф Балабин Николай) Утренняя зарядка (фотограф Кацко Станислав) Оладьи на костре - Мастер Сапожников Владимир (фотограф Шаравина Елена) Курсы Эсперанто (фотограф Кацко Станислав)

Творческая мастерская (фотограф Арбекова Екатерина) Творческая мастерская (фотограф Шаравина Елена) Сценка из жизни габровцев (фотограф Арбекова Екатерина) Чувашский национальный костюм (фотограф Арбекова Екатерина)

Выступление чебоксарцев (фотограф Арбекова Екатерина) Конкурс Мистер Байкал (фотограф Арбекова Дарья) МЫ над лагерем (фотограф Арбекова Екатерина) Большие Ко́ты (фотограф Арбекова Екатерина)

Выступление красноярцев под аккомпанемент Хлызова Константина (фотограф P@V) Вечер (фотограф P@V) Сценка (фотограф P@V) Все участники RA-7 (фотограф P@V)

En unu belega tago ni foriris por tuttaga marŝo al roko Skriper, kiu situas je 8 kilometroj for de nia vilaĝo. En akompano de sperta gvidanto, unu post la alia ni longe iras supren laŭ mallarĝa vojeto... Kaj jen – nia celo! Ni atingis ĝin! Hurra!!! Sur pinto de la roko ni admiras pri senlimaj spacoj de Bajkal. Kaj poste, kiam ni malsupreniris al bordo, aperis nekontraŭstarebla deziro sin bani en akvo de Bajkal. Sed ne tiom simpla estas tiu afero! Ne tuj mi sukcesis enakviĝi, nur dum dua provo!

Долгая тропинка (фотограф Максимов Алексей) фотограф Костюнин Владимир фотограф Арбекова Дарья фотограф Кацко Станислав

Фотограф Шаравина Елена На вершине (фотограф Арбекова Екатерина) Холодненькая (фотограф Шаравина Елена) Пляж (фотограф Балабин Николай)

Gajaj kaj eventplenaj tagoj en tendaro traflugis nerimarkinde. Jen ni devas forveturi. Sed nia vojaĝo ankoraŭ ne finiĝis. Ni vizitis belegan Limnologian muzeon en Listvjanka. Tie, en granda akvujo loĝas du bajkalaj fokoj, kaj ni ĉiuj kun plezuro observis ilin. Fokoj estas tiom ĉarmaj, ludemaj, vivĝojaj bestetoj, ke neeble estas ne ekŝati ilin!

Нерпа. Лимнологический Байкальский музей в Листвянке (фотограф Платонова Наталья) Лимнологический Байкальский музей в Листвянке (фотограф Борисова Надежда) Лимнологический Байкальский музей в Листвянке (фотограф Арбекова Екатерина) Лимнологический Байкальский музей в Листвянке (фотограф Арбекова Екатерина)

Ege plaĉis al mi muzeo de ligna konstruarto "Talci", kiun ni vizitis tuj post Listvjanka. Tiu estas granda teritorio (areo je 67 hektaroj), en kiu estas kolektitaj multaj konstruaĵoj de popoloj de Orienta Siberio. Bedaŭrinde ni ne sukcesis trairi tutan teritorion de muzeo pro manko da tempo, sed tutegale ni havis eblecon senti tie spiriton de historio.

Бурятская юрта в улус-летнике. Тальцы. (фотограф Борисова Надежда) Илимский острог. Тальцы. (фотограф Балабин Николай) Тальцы. (фотограф Арбекова Екатерина)

En fino de nia vojaĝo okazis interesega ekskurso tra fama ŝipo-glacirompilo «Angara». Ni vizitis eĉ maŝinejon de tiu! Kaj poste okazis belega koncerto de muzikgrupo «Aŭtuna Vento» gvide de Kostik Ĥlizov.

Концерт группы "Ветер осени". (фотограф P@V) Константин Хлызов берёт интервью у участников RA-7 для (фотограф P@V) Константин Хлызов берёт интервью у участников RA-7 для (фотограф P@V) Ледокол Ангара (фотограф Инсапова Эльвира)

Sed restis ja tio, kion ni ankoraŭ ne sukcesis ekvidi! Eblas senfine admiri pri Bajkal kaj denove kaj denove malkovri por si novajn misterojn de bajkalaj belaĵoj. Bajkal denove tiras min al si! Mi esperas reveni tien!

Tradukis Marina Stepaĉova

Komentoj

Pasis jam du monatoj de nia

Pasis jam du monatoj de nia reveno el vojaĝo al Bajkal, sed miaj impresoj ĝis nun ne paliĝis. Krom impresoj pri belega naturo mi ricevis impresojn de komunikado kun interesaj homoj. Tre interesaj por mi estis esperanto-lecionoj. Bedaŭrinde, ili estis nemultaj. Ni kune kun Artjom ofte spektas fotojn kaj filmojn pri nia vojaĝo, rememoras novajn amikojn, denove travivas ĉiujn impresojn. Ni rememoras tiujn, kiuj ludis kun ni: Evelina, Ĵenja, Daŝa, Elvira... Ni ŝatus ekscii, kiel ili fartas nun, pri kio okupiĝas, kiujn novaĵojn havas, ĉu ili rememoras la vojaĝon? Homoj, kiuj ankoraŭ ne forgesis Bajkalon kaj Bolŝije Koti, reeĥu kaj skribu pri viaj impresoj, pri siaj aferoj kaj planoj. Mi opinias, ke ĉiuj kun plezuro legos viajn mesaĝojn. Ni havos eblecon ankoraŭ foje komunikiĝi por tute ne disiĝi.

Ege bedaŭrinde, ke neniu el

Ege bedaŭrinde, ke neniu el menciita grupo volis renkonti kaj paroli kun tiu grupo de eksterlandaj esperantistoj ĉe ŝipo - la karavananoj, vojaĝantaj kadre aranĝo de La Vojaĝo -- http://www.vojagxo.info el Moskvo al Hanojo, malgraŭ ili ĉeestis samloke, ĉe stacio Polovinnaja... ...sed okazis, ke maĝi ŝaŝlikon estis por lokanoj pli grava afero... ve....

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte