Ankoraŭ kelkaj iniciatoj okaze de 125-jariĝo de Esperanto

Urboj: 

Pli proksime al la jubilea dato ni sukcesis realigi en Jekaterinburg kelkajn iniciatojn, kiuj celis altiri al Esperanto atenton de vasta publiko, informi pri nia lingvo, interesigi pri ĝi.
La 27-n de julio nia kelkpersona E-grupo vizitis  urban klubejon “ Komunikator”, kie partoprenis la aranĝon de moderna formato, kiu nomiĝas “ Peĉa Kuĉa Nokto” ( Pecha Kucha Night). Tio estas renkontiĝo de kreemaj, interesaj kaj aktivaj homoj por la  viva interkomunikado kaj loko por interŝanĝo de ideoj, scioj, spertoj kaj impresoj. Tiu ĉi nova kaj senĝena formo de prezentado de kreaj ideoj, projektoj kaj ĝenerale de io interesa aperis en 2003-a jaro en Tokio kaj nun okazas en pli ol 500 urboj de la mondo, inter kiuj Londono, Parizo, Amsterdamo, Nov- Jorko, Tokio, Sidneo, Ŝanhajo, Bonaero k.t.p. 

“Peĉa Kuĉa” antaŭnelonge atingis ankaŭ nian urbon, en Jekaterinburg ĝi okazis nur la kvaran fojon. La aranĝo havas simplan regulon: 20x20, kio signifas, ke la prezentanto rajtas uzi 20 bildojn aŭ fotojn kaj ĉiun komenti nur dum 20 sekundoj, post kio la foto aŭtomate ŝanĝiĝas. Do, rezulte la elpaŝanto havas por la prezentado nur 6 minutojn kaj 40 sekundojn, tial  lia(ŝia) parolo devas esti detale pripensita  kaj mallongaj prezentadoj pasas en tre rapida ritmo,  kun unu te-kafa paŭzo inter ili. 

La kvaran “ Peĉa Kuĉa” partoprenis kelkdekoj da gejunuloj;  la prezentintoj senĝene, ofte gaje, uzante humurplenajn bildojn rakontis pri tio, pri kio mem estas tre allogitaj, altirante la atenton de la publiko al la temo kaj “infektante” ankaŭ la aŭskultantojn per sia entuziasmo.

Nia esperantisto Aleksandr Osincev anticipe registriĝis por partopreni  la aranĝon kaj havis feliĉan sepan numeron;  li nomis sian rakonton “Vojago en la  landon, kiu forestas sur la mapo. Esperanto-125".

Tio estis tre inde farita, alloga prezentado kun bone elektitaj kaj tre konvenaj bildoj.  Nemirinde, ke ĝi elvokis grandan intereson de la publiko kaj tial estis multe da demandoj kaj eĉ kelkaj homoj venis al Aleksandr por interparoli jam post la fino de ĉio.
Ni ĝojas, ke rezultiĝis reciproke utila afero : ni volonte malfermis por ni kaj partoprenis novan interesan aranĝon kaj dank’ al  Aleksandr scipovis interesigi la gejunulojn pri Esperanto.

 Pecxa Kucxa-4 en la klubejo Komunikator

Sasxa Osipova, Aleksandr Osincev, Rita Husanova dum la Pecxa Kucxa

Prezentado de la  projekto de alternativa subcxiela artgalerio au muzeo

Vica prezentado dum la kvara Pecxa Kucxa

 

 

A. Osincev antau la prezentado pri Esperanto
 

 

Prezentado de la ideo sub la titolo " Nu, kuru post mi!"

Aleksandr Osincev dum la prezentado pri Esperanto

La publiko auskultas Aleksandron kun intereso

Nia grupeto dum la kvara Pecxa Kucxa

Dum la te-kafa pauzo en la klubejo "Komunikator"


 

Plej granda parto de la cxeestantoj dum la kvara Pecxa Kucxa estis gejunuloj

Fotis Katja Zamislova. Dankon!

La 28-n de julio, sabate, ni planis okazigi Ago-tagon en la centro de la urbo, sed malhelpis malbona vetero kaj ni transmetis la Ago-tagon al la alia dato.
Post tri pluvaj tagoj, feliĉe la 1-an de aŭgusto denove estis bonega, suna vetero kaj nia esperantista grupo kolektiĝis ĉe la Domo de Paco kaj Amikeco. Multaj el ni estis vestitaj en T-ĉemizoj kun verdaj steloj, surskriboj “Esperanto’, “Lingva revolucio” k. t. p. Kunpreninte anticipe presitajn sufiĉe grandajn, por vidi de malproksime, naŭ literojn, ni vigle ekpaŝis en la urbocentron.

La ideo estis simpla: ni decidis fotiĝi kun la vorto ESPERANTO ĉe la vidindaĵoj kaj simple belaj lokoj  en la centro de la urbo, kie kutime ŝatas ripozi aŭ amase trapasas jekaterinburganoj. Tiel ni intencis sen altruda reklamo altiri  atenton de la loĝantaro al Esperanto nur per la procedo de la fotado mem, respondante, kompreneble, je eventuale aperontaj demandoj de la plej scivolemaj homoj.

Ĉio sukcese pasis laŭ la plano. Ni gaje fotiĝis, homoj ne povis ne rimarki nin, kaj reagis absolute pozitive. Kelkfoje nian grupon fotis per siaj fotiloj la promenantoj, kelkfoje aliĝis infanoj kaj ekstaris malantaŭ niaj dorsoj por fotiĝi kune kun ni. Kelkfoje ni eĉ povis mencii antaŭ la amaso, ke la internacia lingvo Esperanto antaŭ 5 tagoj havis la 125-jaran jubileon.

Sube vi povas vidi la fotojn de nia agrabla kaj ĝoja fotosesio en la urbocentro, kiujn afable disponigis Katja Zamislova kaj

Julia Degtjarjova

 

Cxe la fontano apud la Teatro de Dramo

En la sama loko, sed ni plimultas cxi tie

 

 

 

Sur la sxtuparo, nemalproksime de Gubernia Parlamentejo

 

 

Sur la sama sxtuparo

 

Kune kun tiuj, por kiuj ne sufichis literoj

 

Jana apud monumento "Okulo" sur la kajo de la urba lago

 

 

Oni povas pensi, ke ni reklamas hotelon "Hajat" Sed ni reklamas ESPERANTO-n!

 

Apud la originala monumento en la formo de okulo

ESPERANTO che la bela pejzagho de la urba panoramo

 

La shtonoj de la urba kajo estas tre tauga loko por montri ESPERANTO-n

 

 

ESPERANTO super niaj kapoj

 

Gaja danco kun ESPERANTO!

 

Vivu Esperanto!

 

Apud la Domo de Paco kaj Amikeco. /Nun chi tie estas Reprezentejo de la Prezidento de Rusio/

 

Verdaj literoj el sub verda herbo

 

Por kelkaj denove ne sufichis literoj!

 

Apud la monumento cxe la urba ponto en la centro

 

Sur la sama loko - fama jekaterinburga "Plotinka"

 

Akvo, chielo, kaj shtonoj pavimaj ...

 

Cxe la historia vidindajxo palaco de Sevastjanov

 

En la sama tago kaj tempo jekaterinburga komencanta esperantistino Julija Moĉalova refoje okazigis centre de la urbo la surstratan prezentadon pri aerografio. Ŝi, uzante diverskolorajn farboŝprucigilojn, je la okuloj de ĉeestanta publiko lerte pentris bildojn kun fantastikaj kosmaj kaj ekzotikaj naturaj pejzaĝoj. Sed ĉi-foje unu el la temoj de ŝiaj bildoj iĝis ankaŭ 125-jara Esperanto, tial sur ili aperis konataj E-simboloj kaj E-emblemo.

Nia esperantista grupo finis tiutage nian promenadon tra la urbocentro, ĝuste atinginte la skvaron, kie pentris Julia. Ni fotiĝis ankaŭ apud ŝi, rakontis al la chirkaŭantaj ŝin neesperantistoj iom pri Esperanto kaj ĝia jubileo kaj poste la tuta nia grupo revenis, por festeni, al la Domo de Paco kaj Amikeco.

 

Julia pentras siajn bildojn en speciala kostumo

 

Al nia grupo kolektighas scivolemaj preterpasantoj

 

Estas pentrata la bildo kun E-emblemo

 

Cxirkauantoj kun intereso observas kiel naskigxas bildoj de Julia

 

Homoj cxiam ne malmultas

 

Pligrandighas nia rondo

 

Nia stelo sur la verda herbejo

 

Ni faris stelon en la skvaro

 

Verda stelo - sed ne "palas sur la brusto".

 

Unu el bildoj de Julia kun E-simboloj

Foto kun la bildoj de Julia

Estas "fino de nia latino" - ni foriras plufesteni en nian stabejon...

AlkroĉitaĵoGrandeco
Image icon p001.jpg66.82 KB

Komentoj

Perfekte! Krom superflua

Perfekte! Krom superflua akuzativo duloke en la teksto :"...ne sufichis literoj!"

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte