Esperanto - Sumoo en Uralo

Sumoo estas nacia japana lukto, en kiu du luktistoj konkursas sur ronda sabla placeto. Sumoo-luktistoj surhavas nur specialan larĝan ŝtofan zonon. Mezuma pezo de sumooistoj estas  120 – 130 kg. En sumoo ekzistas hierarkio de rangoj, kaj luktistoj de malpli altaj rangoj strebas evolui kaj atingi pli bonan kategorion. En 2009 konata japana esperantisto Jasuo Hori venis al la ideo adapti ĝeneralajn regulojn de la sporta ludo al la projekto, ligita kun Esperanto. Li nomis ĝin Esperanto-Sumoo. Sinjoro Hori naskiĝis en 1941. Li estas diplomita instruisto de la angla lingvo, kaj en 1960 li memstare lernis Esperanton. Ekde tiu jaro li senlace aktivas en la japana kaj internacia movadoj, multe vojaĝas tra la mondo, partoprenas esperantistajn kongresojn, prelegas en diversaj landoj, verkas kaj eldonas librojn en Esperanto kaj en la japana lingvo, plenumas gravajn funkciojn kiel redaktoro kaj movada gvidanto.

En sia regularo la Esperanto-Sumoo estas nomata konkurso. Sed efektive ĝi ne estas sporta konkurso, ĉar oni konkursas legante librojn, por atingi du gravajn celojn: “altigi legkapablon de esperantistoj kaj kutimigi esperantistojn legi librojn kun ĝojo”. Ĉiu partoprenanto  de la Esperanto-Sumoo ligas sin al la projekto per la libervola promeso legi librojn ĉiutage kaj penas respondece plenumi ĉi tiun sindevigan promeson. Fakte tio estas lukto kontraŭ propraj inerteco kaj pasiveco, kaj samtempe  ĝi pledas por pli aktiva aplikado de Esperanto en la memedukado kaj kultura memevoluo, ĉar Esperanto-luktantoj krom legado de interesaj poeziaj kaj prozaj libroj volonte interkorespondas, kontaktas unu la alian, verkas komentariojn pri legitaj libroj. La komentarioj estas afiŝataj en la oficiala paĝaro de la Esperanto-Sumoo http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/index.html

Ĉiujare okazas 6 konkursoj en neparaj monatoj: januaro, marto, majo, julio, septembro kaj novembro. Unu konkursa sesio daŭras 15 tagojn. Dum la luktokonkurso luktantoj estas grupigitaj en 5 kategorioj.
Plej fortaj konkursantoj luktas en la grupo nomata Jokozuna. Poste sekvas grupoj laŭ fortoj de luktantoj: Oozeki, Sekiŭake, Komusubi, Maegasira. Ĉiu partoprenanto de la Esperanto-Sumoo havas propran luktistan nomon t.e. pseŭdonimon. Ekzemple la luktista nomo de Jasuo Hori estas Horizonto.

En la septembra sesio de la Esperanto-Sumoo de la jaro 2009 partoprenis nur 18 personoj, ĉiuj estis japanaj esperantistoj. Eksterlandaj legemuloj unuafoje aliĝis al la Sumoo en marto 2010, kaj tre baldaŭ ĝi iĝis populara internacia kultura aktivaĵo de esperantistoj. La 43an Internacian Esperanto-Sumoon partoprenis jam 318 esperantistoj el 25 landoj. Lastatempe sinjoro Hori organizas kaj gvidas internaciajn kunvenojn de Sumoo-luktantoj dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto.  Montaro (Lidija Jerofejeva) el Niĵnij Tagilo partoprenis tiujn kunvenojn en Lillo (UK-100, 2015) kaj Nitro (UK-101, 2016), ŝi povis kontakti kolegojn el diversaj landoj kaj persone konatiĝi kun multaj libroŝatantoj.

En la vasta Urala regiono ankaŭ estas legemaj ŝatantoj de la Esperantaj libroj, kaj al la lasta konkurso (novembro 2016)  aliĝis 9 personoj el 5 uralaj urboj: Direktoro, Elvi, Hirundo, Jessika, Montaro, Nordano, Venkinto, Vera, Vlostano. La 17an de decembro 2016 dum la tradicia Zamenhof-festo, okazigita en la urala ĉefurbo Jekaterinburgo, kelkaj luktantoj prezentis al la publiko informan programon pri la Esperanto-Sumoo. Vlostano (Vladimir Opletajev) preparis prezentaĵon kaj sciigis aŭskultantojn pri la celoj kaj reguloj de la Espreranto-Sumoo. Direktoro (Irina Kirina) kaj Hirundo (Raja Kudrjavceva)  rakontis pri legataj libroj, voĉlegis komentarion, montris diplomon, konfirmantan sukcesan partoprenon en la Esperanto-Sumoo, varbis ĉeestantojn subteni la projekton per novaj aliĝoj kaj sugestis al ili nepre trovi tempon kaj deziron ĝui librolegadon en Esperanto.

Sumoo-kalendaro por la jaro2017
La 44a Sumoo:  2017. 01. 08-22
La 45a Sumoo: 2017. 03. 12-26
La 46a Sumoo: 2017. 05. 07-21
La 47a Sumoo: 2017. 07. 02-09
La 48a Sumoo: 2017. 09. 10-24
La 49a Sumoo: 2017. 11. 12-26

Ĉu vi ŝatas legi librojn? Ĉu vi ŝatas legi Esperantajn librojn kaj volas trovi legemajn amikojn en ĉiuj partoj de la mondo?  Tiucele vi povas tuj fari unuan paŝon: aliĝi al la jnuara Esperanto-Sumoo ĉe sinjoro Jasuo HORI    

hori-zontoatwater.sannet.ne.jp    kaj eklegi interesan Esperantan verkon, kiu katenos vian atenton kaj ĝuigos vin dum 15 konkursaj tagoj.

Vladimir Opletaev (Surgut)

Komentoj

Kara Vladimir, dankon por la

Kara Vladimir, dankon por la bonega informartikolo pri Esperanto- Sumoo! La internacia projekto pri legado de Esperanto- libroj de HORI Jasuo vere estas tre interesa kaj meritas ĉies provon partopreni en ĝi! Des pli ke partopreno en ĝia sesio estas absolute ne komplika! Ni invitas uralajn esperantistojn pli aktive kaj kuraĝe aliĝi al la rondo de Esperanto - libroŝatantoj el la tuta mondo! Raja Kudrjavceva

 

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte