Zamenhof-tago 2011 en Jekaterinburg

Urboj: 

Aranĝoj: 

*/

La 17-an de decembro en Jekaterinburgo ni festis Zamenhof-tagon. El Tjumeno la aranĝon partoprenis 11 homoj, el kiuj 3 komencantoj.

Komence estis solena malfermo, kaj Viktor Kudrjavcev rakontis pri Zamenhof kaj pri historio de la festo.

Poste komencis kultura programo.

Estis prezentado de manlaboroj, kiujn faris esperantistojn el diversaj urboj. Saŝa rakontis pri novaj Esperanto-libroj kaj filmoj kaj kinofestivalo en Brazilio.

Poste estis spektado de filmetoj pri Esperanto.

Post spektado de filmetoj estis konatiĝo kun komencantoj el Jekaterinburgo, kiuj finis elementan  kurson cxi-jare. Ili rakontis pri si, legis versojn de Julio Baghy, kaj partoprenis en speciala ludo, kiu celo estis akcepti ilin en la rondon de esperantistaro.

Laŭ tradicio, estis video-konferenco kun esperantistoj el aliaj urboj kaj landoj. Nin salutis Mikaelo Bronŝtejn, Georgo Handzlik, kaj esperantisto el Japanio, kies nomon mi ne memoras.

Post tio estis konatiĝo kun esperantistoj el urbo Glazov, kaj kun komencantoj el Tjumeno.

Ankaŭ estis amika koncerto. Marina ludis fluton, Nastja dancis, Julja pianludis, kaj Nikolao gitarludis.

Post tio ĉiuj manĝis bongustan torton, ludis kaj fotiĝis.

 

Komentoj

Kara Irina! Dankon pro via

Kara Irina!

Dankon pro via rakonto kaj viaj fotoj! Estas agrable, ke vi faris tion rapide kaj lau via propra iniciato!

Viktor Kudrjavcev

Irina, mi scivole tralegis

Irina, mi scivole tralegis vian rakonton pri la Zamenhof-festo en Jekaterinburg. Estas tre grave, ke fine de la jaro okazas similaj renkontiĝoj, kiujn povas aktive partopreni ankaŭ novaj esperantistoj. Dankon! Sed kiu estas aŭtoro de la fotovico?

Komentoj el VKontakte