Vojaĝo al Novjara Renkontiĝo

Antauxnelonge mi revenis el Germanio, kie okazis E-o renkontigxon (Novjara renkontigxo).

Mi volus rakonti pri miaj impresoj.

Gxenerale mi la unuan fojon vizitis eksterlandon! Kaj certe por mi tio estas neforgesebla vojagxo!
Renkontigxo okazis en urbo Saarbrukken! Mi konatigxis kun multaj eksterlandanoj. Tre interese babilis kun ili, cxar mi ne povis uzi rusan lingvon, kiam mi ne sciis vorton kaj necesas trovi aliajn frazojn por esprimi miajn pensojn. Tio estas tre utile por plibonigo de E-o nivelo. Ankaux mi vizitis kursojn por progresantoj, kiu gvidis Sylvain! Tre interesajn temojn por parolado li faris.. Kurso tre placxis al mi.

Ankaux tre interesaj homoj estis en nia delegacio. Svetlana Smetanina – organizanto de nia vojagxo. Mi tre dankis al vi, Svetlana, ke vi helpis al mi. Ankaux vojagxis Antonina Bokareva, Misxa Savelov, Natalja Kaznacxeeva, Andreo kun Lena, Korcxagin Vladimir Vladimirovicx kaj Vladimir Merkulov – kun cxiuj mi kun granda plezuro konversaciis kaj konversacius ankoraux.
Estis multaj programoj. Tiel okazis, ke mi pli ofte vizitis diversajn dancojn (polonezo, batuka danco kaj ktp.).

Ankaux estis ekskurso tra Saarbrukken. Sed pluvego iomete malbonigis la impreson de la urbo. Sed Vova havis bonegan ideon. Li proponis viziti ŝtalfabrikon (jam ne funkcianta). Tio ekskuro tre placxis al mi. Mi admiris. Poste ni per tramo vizitis Francion por tagmangxo. Tiel ride..cxu vi imagas? per tramo)

Poste renkontigxo ni vizitis Belgion (Bruggo kaj Antverpeno)..Bruggo estas kiel fabelo. Mi imagas, kiel la urbo impresas onin somere..

En cxi tiu vojagxo mi provis kaj vidis multon novan! Tio estas bonege!!!

En la memoro restis precipe felicxaj momentoj.

Ankoraux fojon Grandan dankon al Svetlana Smetanina!!!

 Nastja Golovkina

 

urbo Saarbrukken  en Best-ĝardeno Tre gaja ludo

Bruĝo estas fabelo Novjaro Novjaro

 Jaro)) Sejbl jam gaje

Sejbl kaj Miŝa en Antverpeno Mapo de Bruĝo Apud Flandra Esperanto-ligo

Komentoj

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte