Tjumenj

Tjumenj

Urboj: 

Tjumena Esperanto klubo "REVO"

Venu en la centro ekster-lernejo laboro "Dzerĵinec", str. Jamskaja, 96/3, marde 19:00-20:00, sabate 15:00-17:00.

Ankaŭ vi povas kontakti nin ĉi tie. Legu pli »

Historio

Urboj: 

Kroniko de la esperantista klubo “Revo” (Tjumeno)
1972 – 1976

 1972 Legu pli »

La festa decembra kunveno de uralaj esperantistoj en Tjumeno

Komuna foto dum la Zamenhof-festo 2023 en Tjumeno

Estas tre ĝoje konstati, ke bela tradicio de urala esperantistaro kunfesti Zamenhof-tagon kaj Tagon de la Esperanta libro sukcese daŭras. Kutime la festo ĉiam pasis en la urala ĉefurbo. Sed ĉi-foje, kiel estis antaŭe planite, decembra festa kunveno de uralanoj okazis en Tjumeno. Kaŭzo por tio estis la glora 50-jara jubileo de tjumena esperantista klubo “Revo”. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Zamenhof-festo en Tjumeno

Karaj geamikoj,proksimiĝas la tradicia festa tago de esperantistoj: Zamenhof-tago kaj Tago de la Esperanta libro, kiun ni, uralaj esperantistoj ĉiam ĝoje kunfestas. Estas ideo ĉi-jare okazigi la festan kunvenon ne en Jekaterinburgo, sed en Tjumeno, ĉar tjumena esperantista klubo “Revo” estas jubileulo en 2023, havas la kvindekjariĝon. Tiel ni povus samtempe soleni kaj Zamenhof-tagon kaj gloran 50- jaran jubileon de “Revo”! Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

"Revo" 50-jara!

Antaŭ 50 jaroj, la 28an de oktobro 1973, en Tjumeno de studentoj estis fondita junulara esperantista klubo “Revo”, la dua unuiĝo de esperantistoj en la urba historio post la societo de la 30aj jaroj. La fervora propaganda kaj instrua agado de Vladislav Zibenkes inter studentoj de Tjumena universitato puŝis la aferon, kiu vigle daŭris dum kelkaj jardekoj kaj aktivigis gejunulojn en la agado por kaj per Esperanto. La unua prezidanto de “Revo” estis Aleksandr Kalaŝnikov. Legu pli »

Urboj: 

Kelkaj impresoj pri "EsPrimo-9" de jekaterinburgaj gejunuloj

Jekaterina Zamyslova, Jekaterinburg

Jekaterina Zamyslova, Jekaterinburg

Kun granda plezuro mi partoprenis nian regionan renkontiĝon “Esprimo-9” en Tjumeno!

Al mi plaĉis, ke ni loĝis en bela, komforta ripozejo "Raduga" apud la urbo. Kontrau ne tre altaj prezoj pro loĝado kaj manĝado, ni ricevis kondiĉojn pli bonajn, ol ni povis deziri: modernajn, helajn ĉambrojn, mirindan naturon ĉirkaŭe, bongustajn manĝojn trifoje. Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Peĉakuĉo: nova formato konkeras Esperantujon

Olga Ŝilajeva  (Glazov)

Hura! Longa rusa vintro finiĝis. Bela printempo ricevis posedrajtojn pri la tempo. Marto, la 1-a de aprilo, la 15-a , la 29-a, la 30-a… Kaj finfine la 1-a de majo! Ĝuste tiel kalkulas printempajn tagojn esperantistoj de Uralo kaj Siberio. Ne, tute ne Tagon de Printempo kaj Laboro ili atendas, sed alian feston, pli ĉarman kaj mojosan – Esperantistan Primaveron (EsPrimo-n). Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

EsPrimo-9

Bonvenon al "EsPrimo-9"

Karaj geamikoj! Ni invitas vin partopreni la tradician regionan Ural-Siberian renkontiĝon "EsPrimo-9", kiu ĉi-jare okazos en Tjumeno la 2-an – 4-an de majo. Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Kurso de Esperanto en Tjumenj

La 17-an de februaro en Tjumena Esperanto-klubo "Revo" komenciĝis lingva kurso por komencantoj. En la unua leciono, kiu pasis kiel prezentado, estis 3 novuloj. Ili eksciis, kiel Esperanto diferencas de aliaj lingvoj, konatiĝis kun ĝia historio kaj bazo de la lingvo. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Statistiko de EsPrimo-4

Urboj: 

EsPrimo: 

Tjumenj, 29 aprilo - 1 majo 2007

        Entute la renkontiĝon partoprenis 43 personoj el 8 lokoj:

 Tjumenj  - 18
 Jekaterinburg  - 14
 Novosibirsk  - 3
 Ĉelabinsk  - 2
 Kogalim (Tjumena regiono)  - 2
 Tobolsk (Tjumena regiono)  - 2
 Niĵnij Tagil (Sverdlovska regiono)  - 1
 Rostov-na-Donu  - 1.

        Inter la partoprenantoj estis 15 viroj kaj 28 virinoj.
        Junularon ĝis 30 jaroj konsistigis 22 personoj, el kiuj estis 3 lernejanoj kaj 2 infanoj.
Legu pli »

Karaj geamikoj!

Urboj: 

EsPrimo: 

Nun kun granda entuziasmo ni preparas nian tradician regionan renkontiĝon en Uralo, Esperantistan Primaveron "EsPrimo-4". Jam la kvinan fojon (la nekoincidon de la numero kaŭzis okazigo de REK-EoLA en Jekaterinburg maje 2005) esperantistoj de ural-siberia regiono kolektiĝos printempe, post la longa kaj teda vintro, por kune pasigi la majajn festotagojn en bonega amika etoso, ricevi plian energion kaj pliajn sciojn en la lingvo, por enspiri "freŝan aeron" de Esperantujo kaj kuraci niajn lacajn de rutino animojn en la varma rondo de amikoj. Legu pli »

EsPrimo-4

Datoj de la aranĝo: la 29-a de aprilo - 1-a de majo 2007.
Loko: Sanatorio "Gradostroitel" apud Tjumeno Legu pli »

Esperanto

Urboj: 

EsPrimo: 

Abonu al RSS - Tjumenj