Rememoroj

Jubileo

Homoj ŝatas jubileojn, ĉar jubileaj datoj kutime signas gravajn etapojn en ilia surtera vivo, en la vivo, kiu verdire ne daŭras longe, forfuĝas neeviteble kaj relative rapide, forgutas iom post iom kiel degelanta pendoglacio. Se trakti la homan vivon tra la prismo de la travivitaj jaroj, ĉiu aparta datreveno fariĝas evento atentinda kaj neforgesenda, ĝi motivas jubileulojn fari bilancojn kaj nemalofte kuraĝigas ilin ankaŭ al novaj esperigaj aferoj kaj entreprenoj. Legu pli »

Urboj: 

Memore pri Katerina Arbekova

La 25an de februaro de 2022 en Novosibirsko forpasis Jekaterina Aleksandrovna Arbekova (1969 – 2022), konata Ruslanda kaj Siberia aktivulino, iniciatinto kaj ĉeforganizanto de Renkontiĝoj de Amikoj. Nekrologo ĵus aperis en “La Ondo de Esperanto

Stanislav Kacko, urbo Novosibirsko. 

Memore pri Katerina Arbekova Legu pli »

Urboj: 

Rememoroj pri Ora SEJT

Antaŭ kvardek jaroj, dum la 01a –10a de aŭgusto 1977 apud la urala urbo Miasso okazis OrSEJT-19, organizita de la anoj de la Miassa E-klubo “Malaĥita Stelo” laŭ komisio de la SEJM-komitato. Mi estis unu el la organizintoj de la tendaro

Nun la iamaj organiz-strukturoj de la sovetia junulara movado iĝis historiaj, pro kio necesas klarigi kelkajn siglojn kaj faktojn por la novaj generacioj de la rusiaj esperantistoj.

SEJM – Sovetia Esperantista Junulara Movado. SEJT – Sovetia Esperantista Junulara Tendaro. Legu pli »

Klubkunveno post dudek jaroj

  Mirinde estas, ke ni ne povas antaŭdiri nian vivvojon. Tamen la vivsperto pruvas, ke ĉi tiu fakto faras nian ekziston sur la Tero pli brila, pli emociriĉa kaj diverskolora.Antaŭ multaj-multaj jaroj  en Niĵnij-Tagilo fondiĝis Esperanto-klubo “Renaskiĝo”, en 1986, se esti pli ĝusta.  Kiom mi memoras, kiel sekretario de la klubo, ni kunvenis tiam dum kvin jaroj vere aktive, ĉiuvendrede je la sepa horo vespere, en la kulturpalaco “Jubilejnij”. Ni kolektiĝis,  provis paroli Esperante. Ni sentis nin absolute feliĉaj, enirante en  Esperantujon. Legu pli »

Baldur Ragnarsson (25 aŭgusto 1930 - 25 decembro 2018)

La 25-n de decembro 2018 forpasis Baldur Ragnarsson, tutmonde konata esperantisto el Islando, lingvoinstruisto, lerneja ĉefinspektoro, ano de Verkista Asocio de Islando. Li verkis islandlingve poemlibrojn kaj fakajn librojn pri la islanda lingvo. Baldur Ragnarsson lernis Esperanton kiel gimnaziano en1949 kaj aktivis movade (lande kaj internacie) ekde 1952, estis Prezidanto de Islanda Esperanto - Asocio dum multaj jaroj kaj estrarano de UEA pri kulturo kaj eduko en 1980 – 86, vicprezidanto de UEA  en 1980 – 83, prezidanto de Belartaj Konkursoj de UEA en 1975 – 1985. Legu pli »

Per Esperanto al la Olimpikoj en Brazilo

“Mi havas la revon ...”,- povis mi rediri la vortojn de Martin Luter King ĝis aŭgusto de 2016. Kaj kvankam miaj pensoj ne estis tiom grandskalaj kaj grandsignifaj, sed... mi havis la revon. Kiam mi estis malgranda knabino, mi ŝategis spekti per televido la Olimpiajn ludojn kaj mergiĝi dum du-tri semajnoj en la mondan feston de sporto, mi ĝuis feston de la vivo, feston de korpe kaj spirite fortaj homoj. Mi saltis ĝis plafono pro ĝojo kaŭze de venko de rusiaj sportistoj! Mi sentis min tre feliĉa, kun larmoj sur miaj okuloj mi kantis nian himnon kaj fieris pri nia lando. Legu pli »

Aranĝoj: 

La plej bona maniero vintrumi somere

Kiel oni imagas al si alpismon? Rigardante belegajn fotojn kaj filmojn pri aventuroj de homoj en diversaj montaraj regionoj, aŭskultante rakontojn kaj legante artikolojn ne eblas plene konscii, kio tio estas reale. Tion indas sperti, sed ne ĉiu kapablas tion sperti.  Ja alpismo estas afero tre malfacila ne nur fizike, sed ankaŭ emocie. Ne nur fizikajn fortojn necesas fordoni, sed ankaŭ fronti malfacilajn kondiĉojn de la ĉirkaŭanta vin naturo kaj tiujn de la aranĝordo. Legu pli »

...Mi estas esperantisto, adepto samtempe de komuna homa lingvo kaj de egaleco inter ĉiuj lingvoj de ĉiuj popoloj

La 26an de marto 2016 forpasis Michel Duc Goninaz –  elstara franca esperantisto, lingvosciencisto, tradukisto, aŭtoro de sciencaj verkoj, docento pri la rusa lingvo kaj Esperanto en la universitato de  Aikso Provenca (Francio), la ĉefredaktanto de la nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, en 2002, plia eldono en 2005. Michel Duc Goninaz naskiĝis en Parizo la 6an de septembro 1933.   Legu pli »

Esperanto donas al ni multon!

Komuna foto kun la muzikista dueto por la memoro pri la evento

Ofte mi ŝerce diras, ke Esperanto vivas kun mi, kun mi manĝas, dormas, okupas mian cerbon… Sed nia Lingvo reale  multegon donas al mi! Donas aldonajn fortojn, kiam al mi ŝajnas, ke mi jam plene elĉerpiĝis, portas konsolon en plej malĝojaj momentoj de mia vivo kaj donacas tiom da feliĉaj tagoj, horoj, minutoj, tiom da neforgeseblaj renkontiĝoj,tiom da bonkoraj, sinceraj kaj tre fidindaj amikoj! Legu pli »

Urboj: 

Mi deziras al vi ...

Mia unua scio pri Esperanto estis negativa: infanaĝe mi legis en iu libro, ke Esperanto estas “mortnaskita lingvo, destinita al fiasko”.

Komenco de mia konatiĝo kun Esperanto rilatas al la 70-ja jaroj, kiam estante studento de Politekniko, mi frekventis la urban bibliotekon pri fremdaj lingvoj por okupiĝi pri la angla (tiama modo de multaj studentoj). Foje en la salonon venis homoj, kiuj anoncis pri okazonta prezento kaj unua leciono de Esperanto. Mi certe miris, ke la “mortnaskita lingvo” tamen vivas. Evidente la prelego impresis min, ĉar mi decidis nepre ellerni Esperanton, “tiom facilan lingvon”, des pli Legu pli »

Abonu al RSS - Rememoroj