Biografioj

Eŭgeno Miĥalski (1897 – 1937)

Hodiaŭ estas la 125-jara naskiĝdatreveno de Eŭgeno Miĥalski (Евгений Иосифович Михальский, 21. januaro 1897 – 15. oktobro 1937). Li naskiĝis en la ukrainia urbo Letiĉev, lia patro estis polo, la patrino – rusino. Legu pli »

Jefim Semjonoviĉ Zajdman (1937 -2017)

Jefim Zajdman naskiĝis en la urbo Jalto, studis en matematika fakultato de la universitato en Ĥarkovo, esperantisto ekde 1957, fondis Esperanto – klubojn en Kolomno kaj en Jalto (“Tero”). Jefim Zajdman estis unu el pioniroj de Sovetia Esperantista Junulara Movado, Esperanto – instruisto, tradukinto kaj aŭtoro de multaj Esperantaj kantoj, Esperanto-ĵurnalisto, fondinto kaj animo de la internacia kanta Esperanto-festivalo “Velura Sezono” , de la Esperanto – renkontiĝo “Aroma Jalto”, dum lastaj jaroj – esploranto pri agado de Esperanto – pioniroj. Legu pli »

Mikaelo Giŝpling (1924 – 2017)

La 26-an de septembro 2017 forpasis  Mikaelo ( Miĥail Jakovleviĉ) Giŝpling – elstara sovetia, rusia kaj israela esperantisto, eminenta poeto, tutmonde konata en Esperantujo. Mikaelo  Giŝpling naskiĝis en la siberia urbo Irkutsk, ekde 1943 loĝis en Moskvo kaj studis en Moskva instituto de kemio. En la sama jaro li eklernis Esperanton aŭtodidakte laŭ la broŝuro de N. Kabanov, eldonita ankoraŭ en 1909, poste daŭrigis la lernadon per la lernolibro de A. Saĥarov. Legu pli »

Viktor Kudrjavcev

(08.10.1957 – 01.04.2014)

Viktor Vasiljeviĉ Kudrjavcev naskiĝis la 8-an de oktobro 1957 en en la urala urbeto Niĵnjaja Salda. Post la fino de la politeknika instituto en 1980 en la sudurala industria urbo Ĉeljabinsk li fariĝis diplomita inĝeniero-elektristo. En la jaroj 1980 – 1982 Viktoro militservis en Sovetia armeo kiel milita inĝeniero de la fama raketa startejo Bajkonur en Kazaĥio, partoprenis kosmostartan pretigon de pli ol kvardek diversaj spacaparatoj kaj ŝipoj, preparadis raketajn startojn kun unuaj eksterlandaj kosmonaǔtoj ricevinte memormedalon okaze de la 25-jariĝo de la startejo. Ekde 1986 li konstante loĝis en Jekaterinburg. Legu pli »

In memoriam Vladimir Izosimov (09.08.1947 – 22.10.1998)

Vladimir naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1947 en Tjumenj. Li ŝatis siajn gepatrojn kaj la naskiĝurbon, en kiu li travivis sian vivon tiel rapide, kun impeto de homo neindiferenta pri ĉiaj devoj kaj taskoj, avida je novaj travivaĵoj. Vladimir finis elektroteknikan fakultaton de la Tjumena industria instituto kaj estis diplomita inĝeniero. Legu pli »

Abonu al RSS - Biografioj