Lingvotrejnado

Aŭtuna lingvotrejnado en Jekaterinburgo

Aranĝoj: 

La unua lingvotrejnado en Jekaterinburgo okazis novembre de 2014, la dua - januare de 2016, kaj ambaŭ lingvostudadoj iĝis sukcesaj instruaj kaj edukaj aranĝoj tre bezonataj de diversnivele parolantaj esperantistoj en ilia strebo pliperfektigi proprajn lingvokonojn – kaj kapablojn. Jes ja, venis jam tempo daŭrigi ĉi tiun sperton kaj organizi por ĉiuj dezirantaj esperantistoj la trian lingvotrejnadon en Jekaterinburgo!

Nombroj kaj faktoj pri la Vintra lingvotrejnado

Dato: 03 – 05. 01. 2016

Loko: Jekaterinburg, sanatorio-ripozejo “Uktus”

Organizantoj:

1. Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg) – ĉefa kunordiganto kaj gvidanto de la programo; respondeculo pri la instru-metodika programo por la nivelo A2;

2. Vladimir Opletajev (Surgut)    – respondeculo pri la instru-metodika programo por la niveloj B1-B2.

3. Pavel Veselov (Tjumenj) – komputila servo, interreto, pretigo de nomŝildoj, certigiloj.

 

Instruistoj: » Legu pli pri Nombroj kaj faktoj pri la Vintra lingvotrejnado

Urboj: 

Aranĝoj: 

Januare en Jekaterinburg

Ekde la 3-a ĝis la 5-a de januaro en la rusia urbo Jekaterinburg okazis lingvotrejnado pri Esperanto.

La aranĝo estis organizata en la kuracgastejo "Uktus", kie dum nia ĉeesto malestis aliaj gastoj. Pro tio la tuta ejo estis je nia dispono. Tio certe kreis komfortajn kondiĉojn kiel por instruistoj tiel por lernantoj. Unu de la plej rimarkindaj aferoj estis respondeco de instruteamanoj, venintaj dividi sian sperton kun komencantoj kaj progresantoj. Ĉi tie estis Vladimir Opletajev - filologo kaj aktivulo de la Ural-Siberia esperantista movado, Irina Gonĉarova - moskva esperantistino el esperantista familio, gvidantino de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. La aranĝon vizitis ankaŭ Ĝenerala Sekretario de TEJO Arina Osipova. Do, entute instruistaro kaj movadreprezentantaro estis tre interesaj kaj ebligis kiel diversflankan kaj abundan studadon de la lingvo, tiel demonstradon de la movado al lernantoj, kiuj siavice rivelis laŭdindan scivolemon kaj interesiĝon. Estas ankaŭ tre grave kaj ĝojige, ke venis novaj antaŭe nekonataj personoj, kio evidente montras aktualecon kaj necesecon de instruista agado. » Legu pli pri Januare en Jekaterinburg

Urboj: 

Aranĝoj: 

Lingvotrejnado: impresoj de la partoprenintoj

Lingvotrejnado: impresoj de la partoprenintoj

La tri tagoj de la Vintra lingvotejnado estis vere intense travivitaj: tage en ambaŭ grupoj (A kaj B-nivelaj ) okazis lecionoj unu post la alia, nur kun malgranda kvinminuta spirpaŭzo inter ili. Vespere estis kulturkleriga programo kaj distraj Esperanto-programeroj, dum kiuj ni kune festis, aranĝis la komunan koncerton, ludis k.t.p. » Legu pli pri Lingvotrejnado: impresoj de la partoprenintoj

Urboj: 

Aranĝoj: 

Vintra lingvotrejnado. Tagordo.

La moto de la Vintra lingvotrejnado, esprimita per la versa linio de Nikolao Kurzens “Halti sur vojo al alto – signifas regliti”, estas bona kompaso, montranta al ĉiuj aliĝintoj vojon al perfektiĝo. En la suba afiŝo vi povas vidi la tagordon kaj la tutan instruhoraron de ĉi-jara lingvotrejnado por la grupoj A – kaj B nivelaj. » Legu pli pri Vintra lingvotrejnado. Tagordo.

Urboj: 

Aranĝoj: 

Vintra lingvotrejnado en Jekaterinburg

Aranĝoj: 

La unua lingvotrejnado en Jekaterinburg okazis novembre de 2014, kaj evidentiĝis, ke ĝi estis sukcesa provo kapabligi novajn kaj spertajn esperantistojn por pli serioza alfronto de lingvaj ekzercoj, kiuj ne sufiĉas aŭ mankas dum tradiciaj kulturaj kaj movadaj regionaj programoj. Dum lastaj monatoj al organizintoj de la pasintjara sesio venis pluraj petoj de esperantistoj el uralaj kaj neuralaj urboj daŭrigi ĉi tiun instruan programon, kies eduka valoro evidente estas grava por Esperanto-parolantoj.

Subscribe to RSS - Lingvotrejnado