Kursoj

Pri la kurso "Facetoj"

Fine de majo 2020 finiĝis la unua sesio de la koresponda kurso “Facetoj”. Ĝi estas aŭtora dulingva lecionaro por peri baznivelan gramatikan kaj leksikan materialojn al komencantaj memlernantoj de Esperanto. La kurso estis lanĉita en marto de la pasinta jaro. Pli ol dudek informpetoj pri la kurso venis dum ĉi tiuj dek tri monatoj, sed el tiuj, kiuj vigle interesiĝis pri la koresponda kurso, ne ĉiuj kuraĝe aliĝis al ĝi kaj ne ĉiuj finis ĝin, ĉar la memlernado estas sufiĉe temporaba, tre streĉa kaj daŭra sindeviga tasko. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Ne halti survoje

“Halti survoje al alto signifas regliti,” – tiel ekpensis  esperantistoj de la Ural-Siberia movado kaj komencis prepariĝi al Aŭtuna lingvotrejnado en Jekaterinburg. La ĉefa celo de la trejnado estis aktivigi lingvokonojn kaj lingvokapablojn  de uralaj komencintaj esperantistoj. 

La aranĝo okazis en la komforta bazejo “Uktus”, rande de la urbo, en pitoreska pina arbaro. La bazejo jam estis konata por multaj – ja en la sama loko maje okazis jubilea neforgesebla EsPrimo-10. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Opinioj, impresoj, konkludoj...

Mi volas esprimi mian opinion pri la pasinta lingvotrejnado, kvankam mi ne kuraĝas detale analizi ĝin pro mia neaktiva kaj nelonga partopreno.

La organizado estis sufiĉe bona. Preskau ĉio planita realiĝis, eble, ne en tiu nivelo, kiun la respondeculoj atendis. Al mi ŝajnas, ĉiuj devas partopreni planitajn aranĝojn laǔ sia nivelo kaj kapablo. Eble indus fari pli malgrandajn grupetojn por pridiskuti iun temon, ĉar ne ĉiuj havas sperton paroli publike. Mi forte kredas, ke la aranĝo devas ekzisti por komencantoj, progresantoj kaj spertuloj. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

La Aŭtuna lingvotrejnado en Jekaterinburg

La 1– 4 –an de novembro 2014 en Jekaterinburg pasis la “Aŭtuna lingvotrejnado”. Ideo pri ĝi aperis ankoraŭ printempe, dum EsPrimo -10, kaj plifirmiĝis somere, kiam mi partoprenis SES-on en Apudmoskvo. Tiu trejnado ŝajnis al mi tre grava kaj por novuloj, ĉar ĝi povus helpi al ili pli libere ekparoli Esperante, kaj por jam malnovaj esperantistoj, kiuj povus dum ĝi malkovri  novajn lingvajn tavolojn  de Esperanto, pli profunde koncepti ĝin. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Aŭtuna lingvotrejnado. Gravaj atentigoj

1) Aktualaj prezoj por la loĝado en ”Uktus”.  

Jekatrinburgaj organizantoj jam faris antaŭmendojn kaj antaŭpagojn.

Loĝado en dulita ĉambro - 600 rub. de unu persono por diurno, en unulita ĉambro -1000 rub. por diurno. Trifoja manĝado dum la tago kostos  500 rublojn. Eblas mendi aparte: matenmanĝojn kontraŭ 130 rub., tagmanĝojn - 220 rub., vespermanĝojn - 150 rub.

Aliĝkotizo - 400 rub. Ĉio pagendas surloke  dum la registriĝo. Legu pli »

Aranĝoj: 

Kurso de Esperanto en Tjumenj

La 17-an de februaro en Tjumena Esperanto-klubo "Revo" komenciĝis lingva kurso por komencantoj. En la unua leciono, kiu pasis kiel prezentado, estis 3 novuloj. Ili eksciis, kiel Esperanto diferencas de aliaj lingvoj, konatiĝis kun ĝia historio kaj bazo de la lingvo. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Abonu al RSS - Kursoj