Novaĵoj pri EsPrimo

Urboj: 

EsPrimo: 

La temo de la renkontiĝo estos «Esperanto – lingvo EsPrim-plena», kaj ni atendas alvenon de homoj kun poeziaj animoj, ŝatantaj legi, verki, traduki kaj praktiki la belan lingvon Esperanto!
Dum la renkontiĝo Sergeo Pokrovskij kaj Mikaelo Povorin prelegos pri malfacilaĵoj de tradukado kaj verkado. Proponu ankaŭ vian propran prelegon!
Okazos paroliga kurso, kiun afable konsentis gvidi Svetlana Smetanina. Pere de lernado de E-kantoj komencantoj ekscios pli da vortoj.
Vesperaj ludoj kaj teumado en Barda kafejo helpos al ni agrable komunikiĝi.
Harmonio gravas! Jen la kialo de sportumado dum la renkontiĝo. Krom la intelekta programo, nin atendas interesega sporta teama ludo.
Dum vizito al la fama Akademiurbeto ni promenos tra ĝi kaj vidos la universitaton, Domon de sciencistoj k.t.p. Okazos tri ekskursoj, al:
  • Muzeo de la Suno (60 rub.)
  • Muzeo de trajnoj (senpage)
  • Kinostudio (100 rub.)

Pri manĝado: jam estas kompilita la menuo, kaj baldaŭ ni aperigos ĝin, por ke vi havu eblon ion noti kaj ni povu fari ŝanĝojn.
Ni planas organizi buson por alveno kaj forveturo.