EsPrimo-7

Esperanto

EsPrimo: 

 

Informilo pri "EsPrimo-7" №1

Ree en Tobolsk

 

Esperantista Primavero - 7

 

Iniciatintoj de la Ural-Siberia esperantista jarkunveno – partoprenintoj de la Zamenhof-festo 2010 en Jekaterinburg kaj kolektivo de la paĝaro “Ural-Siberia esperantista movado”.

Al EsPrimo-7 estas invitataj ĉiuj esperantistoj pretaj diversmaniere kontribui al la programo, dezirantaj aktivi por plialtigo de sia lingva kaj parola niveloj, ŝatantaj kontakti geamikojn kaj ĝui printempan etoson de la unua siberia ĉefurbo.

 

Organiza teamo:

1. Dilara Gadirova (Tobolsk) – Enloĝigo, turista programo
2. Rafija Kudrjavceva (Jekaterinburg), estrarano de REU - ĝenerala kunordigado
3. Viktor Kudrjavcev (Jekaterinburg) – informado, programo
4. Vladimir Opletajev (Surgut) – lingva, eduka programoj
5. Aleksander Osincev (Jekaterinburg) – kultura, lingva programoj
6. Arina Osipova (Jekaterinburg) – kultura  programo
7. Pavel Veselov (Tjumeno) – komputila servo, fotoservo, retligoj (Ural-Siberia paĝaro)

 

Dato de la renkontiĝo: 7-9.05.2011

 

Temo de EsPrimo-7  Generacioj en la urala esperantista movado

 

La diskuttemo estis kaj restas ĉiam aktuala dum la tuta historio de Esperanto, kaj la esperantista movado de Uralo ankaŭ ne estas escepta kaj devas respondi al multaj demandoj kaj defioj ligitaj kun la natura rotacio de la generacioj, ĉar aktivaj kaj agemaj esperantistoj de la SEJMa kaj postSEJMa periodoj iom post iom fariĝas aĝuloj. Ili vidas sian apogon en la vicoj de pli junaj samideanoj. Sed ĉu ĉiam kongruas iliaj celoj kaj harmonias iliaj kontaktoj? Al ĉi tiu kaj pluraj aliaj demandoj oni serĉos respondojn dum la seminario  kadre de la renkontiĝo.

Kiel kunvivas  kaj kunagas esperantistoj de diversaj generacioj: junaj kaj maljunaj, spertaj kaj novaj?

Ĉu estas konfliktoj kaj kontraŭstaroj inter la esperantistaj generacioj, kion ili atendas unu de la alia?

Kial kaj kiel komencantoj povas adaptiĝi al la esperantista komunumo por trovi en ĝi sian propran agadkampon?

Kial spertaj esperantistoj post kelkjara brila aktivado fariĝas por longa tempo inertaj kaj marĝenaj observantoj?

 

En la programo:

Diskutoj pri la ĉefa temo, lingvaj kaj kulturaj prelegoj, artaj kaj koncertaj vesperoj, aŭtoraj metiejoj, konkursoj, diverstemaj laborkunsidoj, lingvaj ludoj, lecionoj por novaj esperantistoj, ekskursoj kaj vizitoj al historiaj vidindaĵoj de Tobolsk.

 

Aliĝkotizo:

pagendas dum la registriĝo en Tobolsk. Por laboruloj - 200 rubl.; por infanoj, studentoj, pensiuloj – 100 rubl.

 

Loĝkondiĉoj

Laŭ siaj financaj eblecoj la partoprenontoj povos elekti el du variantoj de la loĝado:

  1. Loĝado en la stacio de junaj turistoj, en la ĉambroj por 6 – 8 personoj, kontraŭ 220 rub. por diurno.
  2. Unuloka ĉambro en la hotelo “Tobol” – 1200 rub. por diurno; duloka ĉambro en la sama hotelo – 1700 rub. por diurno.

 

Manĝado - en apuda manĝejo de  la pedagogia altlernejo: matenmanĝo – 60-70 rub.; tagmanĝo – 100-120 rub; vespermanĝo – 80-100 rub. Eblas memstare zorgi pri la manĝado (estas negranda kuirejo en la renkontejo mem, kie prepareblas io laŭ  deziro).

 

Trafiko

Tobolsk estas bone atingebla per trajnoj el la urboj de la Urala kaj Okcidentsiberia teritorioj: Permj, Jekaterinburg, Ĉelabinsk, Tjumeno, Novosibirsk, Surgut. Inter Tjumeno (regiona centro) kaj Tobolsk funkcias vigla busa trafiko.

 

Turisma programo:

Tobolsk apartenas al tiuj urboj, kies historio estas ligita kun la rusa ekspansio en Azio kaj konkero de grandegaj siberiaj kaj orientaj teritorioj ĝis la Pacifiko. Ĝi estas unika urbo akumulinta dum jarcentoj specifajn trajtojn kaj fleganta sian originalan multafacetan kulturon.

La lasta brikŝtona kaj plej orienta kremlo de Rusio, estis konstruita en  Tobolsk en la jaroj 1699 – 1717. La kremlo vidiĝas nun majeste sur altega kruta bordo de la siberia riverego Irtiŝo kvazaŭ ĝi gardus per siaj blankaj muregoj kaj turoj la tutan senliman orientan parton de Rusio kaj degnus ĝin per oraj kupoloj de kampaniloj kaj ortodoksaj katedraloj.

 

Tobolsk spertas nun apartan atenton kaj grandan financan apogon de la federacia kaj regiona registaroj kiel grava turisma centro. Multaj historiaj objektoj estas restaŭrataj, kaj la urbo povas prezenti al siaj scivolaj gastoj intresajn aŭtentajn vidindaĵojn. Inter ili estu aparte rimarkindaj kaj vizitindaj la historia Kremlo kun funkciantaj preĝejoj, seminariejo kaj regionografia muzeo; muzeo de la asimilado kaj studado de Siberio je la nomo de Dunin-Garkaviĉ, muzeo de la okcidentsiberia juĝsistemo, bildarta galerio, memortombejo kun la tomboj de ekzilitaj decembruloj partoprenintaj la kontraŭcaran ribelon en 1825, fama eburtajla metiejo, laborĉambro de la lasta rusa cara Nikolao II., pri kiu li disponis dum la restado de la cara familio en la siberia ekzilo en 1918, interesaj monumentoj kaj diversekleziaj preĝejoj, ekz. la Preĝejo de Andreo Unuaapostola, en kiu oni adiaŭs W. Küchelbecker - la amikon de A. Puŝkin.

 

Dum “EsPrimo-7”  krom la ekskurso tra la urbo kun la vizito de supremenciitaj vidindaj lokoj kaj vizito de muzeoj, lau la deziroj de la partoprenontoj eblas ekskursi al la fama monakejo en la vilaĝo Abalak.. Dezirantoj ankau povas viziti varman fonton kaj bani sin tie (16 km de la urbo).

La malnova rusa urbo atendas kaj deziras gastigi vin dum varmaj festaj tagoj en la rondo de uralaj kaj siberiaj esperantistoj.

 

     Bonvenon al Tobolsk!
Kontaktoj
 
1. Diljara Gadirova – retadreso: dilaratobolskatrambler.ru; telefono: (3456) 223335
2. Raja kaj Viktor Kudrjavcev – retadreso: komencantoatr66.ru; telefono (343) 3814250
3. Vladimir Opletajev - retadreso: surbordeatmail.ru; telefono (3462) 258413, atingebla post la 20-a horo
4. Aleksander Osincev – retadreso: alex.osintsevatgooglemail.com; poŝtelefono: +7 902 260 36 13
5. Arina Osipova – retadreso: tigrrikatmail.ru; poŝtelefono: +7 950 54 08 152
6. Pavel Veselov –retadreso: pav.tmnatgmail.com; poŝtelefono: +7 922 480 11 51

 

 

Impresoj de komencantoj, kiuj la unuan fojon partoprenis regionan renkontiĝon “Esperantista Primavero”.

EsPrimo: 

                     Jana Husanova (u. Jekaterinburg)
 
Mia unua Esperanto – renkontiĝo “ EsPrimo -7” en Tobolsk. Komprenado foje estis malfacila por mi, sed partopreno en “EsPrimo” estis tre utila. Mi ĝojis paroli kun multaj esperantistoj, mi lernis novajn vortojn kaj bone pasigis la tempon. Mi ŝatis partopreni en “Amika Vespero” kaj prezenti la poemon en prozo “Ĉu vi scias pri valoro de rideto?” Al mi plaĉis ankaŭ multaj aliaj programeroj, kiujn prezentis aliaj partoprenintoj: orienta danco de Nastja, deklamado de A. Kalaŝnikov, elpaŝo de Filipp Vŝivcev kun sia patrino, bela danco “Salca” en plenumo de esperantistino – gasto el Dimitrovgrad. Mi ŝatis kanton “Printempo”. Mi ĝojis partopreni ankaŭ en “Gaja vespero” en la spektakleto kun infanoj. Tie mi kantis gajan kanton, kiu ridetigis min, kvankam mi ĉiam ridetas kaj ne laciĝos konsili tion al aliaj.
 
           
Al mi plaĉis ekskursoj tra Tobolsk. Tobolsk estas tre bela kaj vizitinda urbo. Ĝiaj belegaj pejzaĝoj restos por longe en mia memoro! 
 
                

                                                                                    * * * 

 

                            Jermakova Jelena ( u. Jekaterinburg)
 
Mi antaŭnelonge eksciis pri Esperanto kaj komencis lerni la lingvon. Printempa regiona renkontiĝo de esperantistoj estas por mi la unua E-renkontiĝo kaj, mi esperas, ke ĝi estos ne lasta en mia vivo. Estis malfacile por mi kompreni multon dum la prelegoj kaj dum la paroloj de spertaj esperantistoj. Sed al mi plaĉis provi komunikiĝi kun esperantistoj el diversaj urboj de nia lando, dum la konversacioj mi aŭdis multajn novajn por mi vortojn kaj frazojn kaj provis memorfiksi ilin. Mi opinias, ke tiaj renkontiĝoj helpas rapide venki lingvajn barojn kaj rimarkinde evolui kaj progresi en la lingvo.

          

Al mi ankaŭ plaĉis Tobolsk mem, estis interesaj ekskursoj tra la urbo, precipe mi rememoras nun ekskurson laŭ Kremlo, viziton de la kabineto de caro Nikolao Dua en la urba muzeo kaj viziton al la fabriko, kie oni prilaboras ostojn de mamutoj, bovoj kaj aliaj animaloj.

 

                                                                                    * * *

 Jekaterina Zamislova (u. Jekaterinburg)        Jekaterina Zamislova (u. Jekaterinburg)

 
Saluton, karaj uralaj kaj siberiaj esperantistoj!
Mi volas rakonti miajn impresojn pri vojaĝo al EsPrimo-7, kiu okazis en Tobolsk. La unuan fojon mi partoprenis printempan regionan E-renkontiĝon “EsPrimo”-n en malnova historia urbo Tobolsk.
 
              
Multo min impresis! Al mi tre plaĉis la urbo Tobolsk, trankvila, kvieta, maloftas aŭtoj, malmultas homoj surstrate. Ĝi estas tre pura urbo; abundas en ĝi diversaj katedraloj kaj malnovaj preĝejoj. Nia renkontiĝo “Esperantista Primavero – 7” okazis en la ejo de “Stacio de junaj turistoj”, kiu situis tuj sub la granda monto, kaj sur la monto altiĝis preĝejoj de Tobolska Kremlo, la plej videbla al ni pregxejo havis belajn kupolojn kun orkoloraj anĝeloj–ventomontriloj. Proksime al nia renkontiĝejo estis tre malnova, preskaŭ antikva katedralo kun multloke deŝutigxinta stukaĵo sur la muroj, kaj kun bele ornamita fera barilo ĉirkaŭe. Kaj la tuta “malsupra urbo” sub la monto konsistis el novkonstruitaj en eŭropeca stilo ĉarmaj dometoj. Do, Tobolsk kaptis kaj konkeris min per sia ĉarmo kaj atmosfero de maltumulto, kortuŝa animkomforto kaj eĉ alvoko al soleco.
 
           
Sed, kompreneble, dum “EsPrimo-7” pensi pri soleco ne eblis. Kaj eĉ tempo por tio mankis. Ja dum ĉiuj tri tagoj de la renkontiĝo estis tre densa kaj enhavriĉa programo. Mi honeste konfesas, ke partoprenis ne ĉiujn programerojn, ĉar pro mia ne tre “forta” lingvoscio, mi ne ĉiam sukcesis digesti rapidan kaj komplikan parolon de spertaj esperantistoj, tial mi rapide lacis aŭskulti. Sed la ĝeneralan sencon mi tamen ĉiam komprenis. Mi volonte rigardis la “portretojn” de la “Portreta galerio”, kiuj pendis sur la muroj kaj legis pri multaj uralaj esperantistoj – estis tre interese ekscii multon novan pri jam konataj por mi personoj. Kun granda intereso mi aŭskultis la rakonton de V.Opletajev pri tjumena esperantisto Vladimir Izosimov. Same interese estis por mi aŭskulti rakonton de  A.Osincev pri sia E-projekto “Verda filmejo” kaj poste, jam nokte, mi vidis la filmon kun E-subtekstoj kaj sinkronigitan fragmenton el la konata filmo “Mefisto”.
 
                                    
Min impresis solena malfermo de la renkontigxo kaj okazinta post ĝi  “Amika Vespero”, kiu finiĝis per komuna ĉetabla festo kaj gajaj komunaj kantoj. Tre ĝojigis min, ke dum distraj vesperaj programeroj mi fakte preskaŭ plene komprenis diversajn teatraĵetojn kaj skeĉojn, kiujn preparis kaj montris la partoprenintoj. Al mi plaĉis aktorado de Raja kaj Viktor Kudrjavcev, de Saŝa Osincev kaj Arina Osipova, bela danco de Nastja Golovkina, prezentado de gastoj el Dimitrovgrad, kuraĝa elpaŝo de komencantino Jana Husanova, kortuŝaj elpaŝoj de malgrandaj infanoj, kiuj partoprenis la renkontiĝon.  Agrablis vidi, ke inter  esperantistoj multas kapablaj kaj talentaj homoj. La malfruvesperoj nerimarkinde trairis al noktoj, kiam ni longe ludis diversajn interesajn ludojn: “kontakto”, “ĉapelo” k.a. kaj nian ludadon akompanis eĥo de esperanto-kantoj kaj gaja rido el najbara ĉambro, kie nemalpli interese amuziĝis niaj pli aĝaj esperantistoj. Ŝajnas, ĉiuj malmulte dormis, eble nur po kelkaj horoj.
 
                                          
                                                    
 
Estis tre amika kaj ankoraŭ ia romantika etoso; ni, gejunuloj, loĝis 12-ope en la sama ĉambro, kie estis duetaĝaj litoj. Ĉar ankoraŭ oni ne ĉesis hejti, en la ĉambro estis iom sufoke, sed ĉiam gaje. Esperantistoj estas aparte atentemaj, bonkoraj kaj grandparte interesaj personoj (tamen ne sen propraj “muŝoj” en la kapoj).
 
Tiom ĝoje estis akiri multajn novajn amikojn! Tri tagoj de la renkontiĝo preterflugis kvazaŭ unu horo kaj momento de adiaŭo subite ekfrontis nin, sed estis tre malĝoje disiĝi.
 
Dum la vojo per trajno kaj dum la partopreno en “EsPrimo-7” ni, komencantoj, tre amikiĝis kun nia jekaterinburga E-klubo. Ni sukcesis pli proksime interkonatiĝi kaj kompreni, ke Esperanto vere helpas amikigi homojn. Reveninte hejmen ni decidis daŭrigi nian lingvolernadon en konversaciaj rondoj kaj renkontiĝi  ĉiusemajne. Dankon al Aleksandr Osincev kaj Arina Osipova, kiuj nun gvidas niajn konversaciajn rondojn kaj aparta danko al Raja kaj Viktor Kudrjavcevoj, kiuj akceptas nin en la “Domo de Amikeco”!
Fine mi volas diri, ke “EsPrimo-7” en Tobolsk estis bonega kaj lasis ĉe mi tre varmajn kaj agrablajn impresojn. Dankon al la organizantoj kaj ĉiuj partoprenantoj!
 
(esperantigita kun helpo de V.Kudrjavcev)
 
                                                                                    * * *
    Aleksandra Osipova (u. Jekaterinburg)
 
Mi estas ege kontenta, ke mi havis tiun bonegan ŝancon partopreni EsPrimon-7 en  Tobolsk.  Tio estis mia unua E-renkontiĝo kaj mi tute ne imagis kio atendos min tie. Certe dum la aranĝo mi multon ne komprenis, sed tutegale mi penis viziti ĉiujn programerojn por almenaŭ alkutimiĝi al la lingvo. Eĉ por mi, kiu estas dume komencantino, estis ege interese, ĉar la tuta programo enhavis ne nur seriozajn prelegojn, sed ankaŭ gajajn kaj amuzajn vesperajn koncertojn. Estis agrable ke spertaj esperantistoj ĉiam pretis helpi al novuloj kaj neniu ignoris nin. Mi opinias ke ĉiuj komencantoj tuj eksentis sin kvazaŭ en granda familia rondo. Almenaŭ tiel okazis al mi. Min ege impresis V.Opletajev pro sia perfekta posedo de Esperanto, A.Kalaŝnikov pro siaj talentoj de artisto kaj N.Neĉajev pro sia neordinareco. Mi ĝojas ke mi konatiĝis kun tiuj ĉi personoj!
 
 Vladimir Opletajev dum EsPrimo-7            Nikolaj Neĉajev (u. Irkutsk) dum EsPrimo-7      Komuna foto dum la ekskurso tra Tobolsk
Multaj opinias, ke Esperanto estas lingvo por amikigi homojn, parolantajn en diversaj lingvoj. Sed dank’ al tiu renkontiĝo mi komprenis, ke Esperanto ankaŭ  kapablas kunigi homojn, kiuj havas la saman gepatran lingvon. 
   
     Aleksandra Osipova kaj Temirlan Adressov dum EsPrimo-7                                                                    
 
 
                                                                                    * * * 
 
 
                   Vedernikov Jevgenij (u. Ĉelabinsk)
 
Mi jam vizitis antaŭe kelkajn E-renkontiĝojn, sed ne “EsPrimon“, kaj laŭ nivelo de la lingvoposedo mi ĝis nun sentas min komencanto. Tiu ĉi renkontiĝo restis en mia memoro dank’ al multaj klerigaj programeroj, prelegoj, konkursoj,  sed foje mi lacis pro ilia kvanto kaj pro rapide fluanta E-parolo, kiun mi ne ĉiam sukcesis kompreni. Tial mi dezirus, ke dum E-renkontiĝoj estu pli da distraj, muzikaj programeroj, koncertoj, kantado akompane de gitaro, diskotekoj. Krome mi ŝatus, ke oni laueble organizu specialajn programerojn por komencantoj, eble lingvajn ludojn aŭ lecionojn en luda formo.
 
        
Al mi tre plaĉis ekskursoj tra Tobolsko. Tobolsko estas bela kaj riĉa de vidindaĵoj urbo.
Impresis ankaŭ amika etoso inter esperantistoj kaj tio, ke ili estas malfermitaj por komunikiĝo kaj ĉiujn ilin unuigas la komuna ideo. Dum tiu ĉi renkontiĝo mi ricevis multe da pozitivaj emocioj por la tuta jaro, ĝis la sekva EsPrimo. Grandan dankon al la organizantoj de la renkontiĝo pro la interesaj prezentoj, konkursoj, prelegoj, festoj kaj pro la tre bone kaj utile pasigita tempo! Mi senpacience atendos la sekvan EsPrimon por denove renkontiĝi kun la geamikoj kaj eksenti min en agrabla etoso!
 

                    

 

EsPrimo-7 el vidpunkto de ĝiaj organizantoj

EsPrimo: 

 Organiza teamo de EsPrimo-7

La vica printempa jarkunveno de uralaj kaj siberiaj esperantistoj retrovis por la tria fojo en sia historio agadplacon en la malnova siberia gastama urbo Tobolsk. Dilara Gadirova – la respondeca gastigantino de kelkdekoj da esperantistoj el pluraj urboj de nia vasta regiono – faris ĉion eblan por disponigi moderajn sed tolereblajn kondiĉojn al la alvenintoj. Al ni bonŝancis, ke dank´ al ŝiaj klopodoj ni ĉiuj, kvankam iuj malfruaj aliĝintoj dormis senpretende  nur en faldeblaj litoj, loĝis dum tri festaj tagoj en gastejo de la stacio de junaj turistoj, sen ĝena interveno de neesperantista publiko, kaj povis por niaj programeroj preskaŭ tagnokte uzi ejojn kaj kunvensalonon de la turistejo.
 
 Bela Tobolsko             Nin ĉiujn akceptas kaj loĝigas Mastrino de EsPrimo-7 en Tobolsk Dilara Gadirova           En la kunvensalono de EsPrimo-7
Tobolsk ĝuigis nin ne nur per siaj historiaj vidindaĵoj sed ankaŭ per agrable sunriĉa primavera atmosfero kaj varma vetero, kiam la arboj kvazaŭ laŭ ekskluziva mendo ekburĝonis ekzakte en ĉi tiuj festaj tagoj kaj bele kovris la urbon rapide per leĝera freŝverda vualo. La primaveran etoson pliigis amikaj salutmesaĝoj venintaj de V.Bespalov (Soĉi), Je.Zajdman (Jalta), M.Bronŝtejn(Tiĥvin), B.Kolker (Usono), S.Smetanina (el Francio), V.Zaĥarova (Usinsk).
 
 Printempaj leontodoj de Tobolsk            Sur la printempa fono Nastja Golovkina (Tjumeno) kaj Aleksandr Osincev (Jek-burg)          Blua printempa ĉielo de Tobolsk
EsPrimo-7 kunlogis 53 gastojn el 16 urboj de Siberio, Uralo kaj Volgio. Inter la partoprenintoj plimultis esperantistoj kun bona lingva sperto (73%), memkompreneble ĉiuj programeroj de la aranĝo senescepte okazis en Esperanto. Sed la renkontiĝon partoprenis ankaŭ novaj lingvouzantoj el Tjumenj, Jekaterinburg, Dimitrovgrad, kiuj ĉeestis kunvenojn kaj provis kontribui al la programo per sia laŭpova subteno kaj partopreno. Nin aparte ĝojigis lojaleco de la esperantistoj al la ĉefa temo de la renkontiĝo kaj aliaj prezentitaj projektoj. Estis tre agrable vidi ankaŭ spontanan aktiviĝon de iuj gastoj dezirintaj sen anticipa antaŭanonca proceduro prezenti proprajn projektojn kaj publikajn raportojn.
 
 Partoprenintoj de EsPrimo-7 en Tobolsk            Apud monumento de Remezov                Komencantinoj dum promenado tra la urbo
La programo, kiun ni prepare dorlotis dum kvar vintraj kaj printempaj monatoj, estis varia kaj abunde reflektis per originalaj facetoj de kultura, historia, movada enhavoj. Sed ni devis tamen akcepti ankaŭ kritikon, ke maltro da atento estis dediĉita al komencantoj. Nia atento ĉi foje koncentriĝis al okazigo de la problema seminario “Generacioj en la urala esperantista movado” kaj prezento de la projekto “Portreta galerio de uralaj esperantistoj”. Ambaŭ eroj fariĝis aktualaj integraj partoj de la granda laboro celanta reaktivigon de intergeneraciaj kontaktoj de esperantistoj, kaj nin ĝojigis multaj pozitivaj reeĥoj kaj pritaksoj de la iniciatitaj labordirektoj plu daŭrigendaj sur privata kaj kluba niveloj.
 
 Dum prezentado de la projekto "Portreta galerio" Vladimir  Opletajev rakontas pri Vladimir Izosimov  Junulara teamo dum la seminario "Generacioj en la Urala E-movado"    Gejunuloj prezentas siajn atendojn de pli aĝa generacio dum la seminario   Junularo dum seminario
 
Konforme al la nomo de la renkontiĝo (“EsPrimo”) la organizantoj ankaŭ ebligis al ĉiu deziranto esprimi sin kaj enprogramigis serion de prezentadoj de la originalaj projektoj, ligitaj al Esperanto kaj al historio, kulturo, literaturo, faritaj en internacia lingvo. Inter tiuj “memesprimoj” grandan intereson ĉe partoprenintoj vekis la projekto “Verda filmejo” de Aleksander Osincev, kulturkleriga projekto “Simboloj de Rusio”fare de Vladimir Opletajev kaj prezentado de la videofilmo “Velga” laŭ la  traduko de V. Devjatnin, kiun faris gasto el Dimitrovgrad Tatjana Iljutkina kune kun Margarita Karceva el Uljanovsk.  Aparte menciindas prezentita kolektiva laboro de la tjumenanoj Aleksandr Kalaŝnikov, Nikolaj Sokolovskij, Irina Aleksandrova pri la historio de Tjumena E-klubo “ Revo”.
 
 Prezentado de la projekto "Verda filmejo" fare de Aleksandr Osincev          Dum la prezentado de la kulturkleriga projekto de Vl. Opletajev "Simboloj de Rusio"
Kutime abundis en la programo ankaŭ distraj kaj amuzaj eroj. Dum jam tradiciaj por la renkontiĝo «Amika- kaj Gaja –vesperoj » senĝene montris siajn kapablojn, deklamis, kantis, dancis kaj ŝercis multaj partoprenintoj. Por vesperaj distradoj kontribuis ankaŭ malgrandaj infanoj, kiuj gaje kaj petole partoprenis la renkontiĝon, kaj kun la helpo de plenkreskuloj preparis siajn kortuŝajn koncertajn programerojn.
 
 Reprezentantoj de du malsamaj generacioj el Jekaterinburg dum la malferma ceremonio     Gastoj el Dimitrovgrad dum "Amika vespero"       Dum "Amika vespero" dancas Nastja Golovkina (Tjumeno)     Dum "Gaja vespero"        
 
Tjumenanoj A.Hiĵnjak, I.Aleksandrova kaj A. Kalaŝnikov dum "Amika vespero"    Filipp Vŝivcev (Miass) salutas ĉiujn dum solena malfermo    Filipp Vŝivcev (Miass) kaj Sofija Paŝĉenko (Novosibirsk) promenas tra la urbo   Uljana Tereŝĉenko kun la patrino Je.Kuznecova (Samara) en infana teatraĵeto dum "Gaja vespero"   La plej juna partoprenanto de EsPrimo-7 Artjom Veselov kun la panjo Tatjana Veselova
Sendube, sukcesa estis ankaŭ turista programo de la renkontiĝo, kies laŭhora enhavo estis tamen reduktita favore al lingvaj kaj kulturklerigaj tagordaĵoj. Tobolsk digne majestis per sia pli ol ducentjara Kremlo kaj ravis nin ĉiujn per la neripeteble provinca, kvankam ne tre riĉa, sed samtempe fiera historia bildo sugestanta baldaŭe profitdonan surmerkatigon de multaj turistaj logaĵoj.
 
 Dum la ekskurso tra Tobolsk           Ĉe la monumento de P.Jerŝov – aŭtoro de fama fabelo “Konjok-Gorbunok”           Komencantino Jana Husanova (Jekaterinburg) dum la promenado tra la urbo          Gejunuloj dum ekskurso tra Tobolsk
Fine, ni povas opinii EsPrimo-n -7 sukcesa kaj konsideri ĝin grava evento en la vivo de siberiaj kaj uralaj esperantistoj, sed nur la partoprenintoj de la tobolska jarkunveno povas oponi nin aŭ aprezi nian laboron. Ni kore dankas al ĉiuj gesamideanoj, kiuj trovis monon, bezonatan tempon kaj grandan deziron pasigi tri festajn tagojn en la amika ural-siberia esperantista medio. Ni atendas viajn replikojn, sugestojn kaj kritikojn.
 
 Antaŭ la disveturo. La adiaŭa momento de EsPrimo-7
En la nomo de la Organiza teamo de EsPrimo-7:
Vladimir Opletajev (Surgut); Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg); Viktor Kudrjavcev (Jekaterinburg).
10. majo 2011
 
Fotoj de Je. Zamislova, V.Opletajev, V.Kudrjavcev, A.Osipova
 

 

Statistiko de EsPrimo-7 en Tobolsk (7-9 de majo 2011)

EsPrimo: 

 

Entute la renkontiĝon partoprenis 53 personoj el 16 urboj.
 
Jekaterinburg
14
Tjumenj
14
Dimitrovgrad
4
Ĉelabinsk
3
Miass
3
Novosibirsk
3
Samara
2
Zavodoukovsk
2
Irkutsk
1
Jalta
1
Permj
1
Surgut
1
Tobolsk
1
Uljanovsk
1
N.Tagil
1
Novoandrejevka
1
 
53
 
Inter la partoprenintoj estis:
 
virinoj – 32
viroj – 21
 
La plej aĝa partopreninto estis:
 
Popov Nikolaj Petroviĉ el Jekaterinburg, li havas 77 jarojn
 
La plej juna partopreninto:
 
Artjom Veselov el Tjumenj, kiu havas 10 monatojn
 
Junularon ĝis 30 jaroj konsistigis 22 personoj, inter ili:
 
lernejanoj – 3
infanoj (ĝis 7 j.) – 3
 
La plej granda E-staĝon havas:
 
Terjoĥin Vladimir el Jekaterinburg – 48 jarojn
 
Laŭ sia E-staĝo la partoprenintoj disdividiĝis jene:
 
Ankoraŭ ne parolanta - 1 (10-monata Artjom Veselov);
E-staĝo malpli ol 1 jaro  ─  10 personoj;
de 1 ĝis 5 jaroj   ─ 10 personoj;
de 5 ĝis 10 jaroj  ─  5 personoj;
de 10 ĝis 20 jaroj ─ 7 personoj;
de 20 ĝis 30 jaroj  ─ 8 personoj;
de 30 ĝis 40 jaroj  ─ 11 personoj;
E-staĝo pli ol 40 jaroj – 1 persono.

 

Aliĝilo por EsPrimo-7

EsPrimo-7 (Esperantista Primavero)
(07-09.05.2011)

EsPrimo: 

Programo de EsPrimo-7

EsPrimo: 

 
la 7a de majo
10:00 – 12:00 Alveno, enloĝiĝo.
12:00 – 13:00 Registriĝo de la partoprenantoj.
13:00 – 14:00 Tagmanĝo.
14:30 – 15:30 Iom el historio de Esprimoj (spektado de la filmeto “Kiel tio komenciĝis”; retrospektive pri ĉiuj antaŭaj EsPrimoj).
15:30 – 16:00 Prezentado de la projekto “Portreta galerio” (kun kelkaj portretoj-rakontoj pri elstaraj esperantistoj en Uralo).
16:00 – 16:30 Duonhoro por aŭtora memesprimo. Viktor Kudrjavcev prezentas nevastekonatan version pri kreo de fama verko “ КонёкГорбунок”, kies aŭtoro P. Jerŝov estis loĝanto de Tobolsko.
16:30 - 17:30 Rakonto pri E–centroj en la mondo, kiujn bonŝancis viziti uralaj esperantistoj (pri Herzberg, Grezijono, Kvinpetalo, E-centro en Bjalistoko, E-muzeo en Vieno).
17:30 – 18:00 Duonhoro por aŭtora memesprimo. Aleksandr Osincev rakontas pri sia E-projekto “ Verda filmejo”.
18:00 - 19:00 Vespermanĝo.
19:30 – 20:00 Solena malfermo de “EsPrimo – 7”.
20:00 – 21:00 Amika vespero.
21:00 – 22:00 Koncerto de Darja Obrazcova.
22:00 – 23:00 Amika festeneto en neformala etoso.
23:00 – 01:00 Kinejo, kie eblas spekti E-filmojn.
23:00 – … Gufujo
 
la 8a de majo
08:00 – 08:30 Matena gimnastiko.
09:00 – 09:30 Matenmanĝo.
10:00 – 11:00 Gajaj lecionoj por komencantoj.
10:00 – 11:00 Horo por aŭtora memesprimo. Vladimir Opletajev prezentas apartajn erojn de sia estonte eventuala libro “Simboloj de Rusio”.
11:00 – 12:30 Seminario laŭ ĉefa temo “Generacioj de esperantistoj en E-movado de Uralo”
13:00 – 14:00 Tagmanĝo.
14:00 – 17:00 Ekskurso tra Tobolsko kun vizito de Kremlo kaj kelkaj muzeoj.
17:00 – 18:00 Viglaj ludoj en la freŝa aero ĉe la rivero Irtiŝ  aŭ en parko de Jermak.
18:00 – 19:00 Vespermanĝo.
19:30 – 20:00 Duonhoro por aŭtora memesprimo. Nikolao Neĉajev pri sia sperto traduki proverbojn aŭ pri verkado de hajkoj.
20:00 – 21:00 Koncerto de Alekseo Fomin.
21:00 – 23:00 Gaja vespero kun humuraĵoj, amuzaj skeĉoj, ludoj k.t.p.
23:00 – 01:00  Kinejo, kie eblas spekti E-filmojn.
23:00 – … Gufujo.
 
la 9a de majo
08:00 – 08:30 Matena gimnastiko.
09:00 – 09:30 Matenmanĝo.
10:00 – 11:00 Prezentado de interesaj E-projektoj en interreto far’ de A. Osincev.
11:00 – 12:00 Lingvaj ludoj por ĉiuj.
12:00 – 12:30 Solena fermo de ” EsPrimo -7”.
12:30 – 13:00 Komuna fotado.
13:00 – 14:00 Tagmanĝo.
14:00 – 18:00 Ekskursoj tra la urbo kun vizito de muzeoj.
18:00 – 19:00 Vespermanĝo.
 
Post 19:00 - Disveturo de la partoprenantoj.

Projekto "Portreta galerio de uralaj kaj siberiaj esperantistoj"

 Karaj esperantistoj de Uralo kaj Siberio!

La Organiza teamo de EsPrimo-7 konforme al la traktata temo de la renkontiĝo iniciatis kreon de portreta galerio de uralaj kaj siberiaj esperantistoj. La projekto celas kolekti datuman bazon pri esperantistoj de nia regiono de ĉiuj aĝoj kaj niveloj de lingvokono.
 
La portreta galerio estas destinita por dezirantoj, kiuj ŝatus pli bone konigi sin al publiko kaj prezenti sian esperantistan lingvan kaj movadan biografiojn por interŝanĝo de spertoj kaj plifirmigo de ligoj inter la generacioj. Nomante la galerion portreta ni konsideras ne nur fotoprezenton de iu persono, sed unuavice temas pri memtakso de individua evoluvojo de esperantisto. La galerio povas realiĝi en reta kaj albuma versioj kaj estonte servos kiel konstante ĝisdatigata arkivo. Partopreno en la projekto estas libervola, ĝi ne trudas diskonigon de privataj intimaj kaj sekretaj informoj.
 
Dezirantoj krei sian biografian dosieron estas petataj alkroĉi aktualan portretan foton (fotojn) el la lastaj jaroj kaj respondi al la koneksa demandaro. Laŭdezire oni rajtas trakti ne nepre ĉiujn demandojn. Partopreno en la projekto stimulas ĉiun kontribuanton rememori forgesitajn detalojn, nomojn kaj faktojn, fari bilancojn kaj analizi sian aktivadon.
 
 

 

 

EsPrimo: 

staĝoj, ekzamenoj
bv. indiki daton, resp. jaron
bv. indiki daton, resp. jaron
eble iu alia formo de via aplikado de la lingvo
rusiaj kaj eksterlandaj
Dosieroj devas esti malpli ralĝa ol 800 KB.
Permesitaj tipoj de dosieroj: gif jpg png.

Kiel atingi la bazejon de “EsPrimo-7” en Tobolsk

EsPrimo: 

Karaj partoprenontoj de “EsPrimo-7” !
Atingi la renkontiĝejon – “Stacion de junaj turistoj” en Tobolsk de la fervoja stacidomo eblas per aŭtobuso № 4, kiu veturas al la urbo. Vi devas elaŭtobusiĝi ĉe la haltejo "Socialnij" kaj poste preni aŭtobuson № 3 kaj veturi per ĝi  ĝis la dua haltejo en “malsupra parto” de la urbo. Ĝi nomiĝas "Lernejo №1". La “Stacio de Junaj Turistoj” situas kontraŭ la Lernejo №1.
 
La dua, pli oportuna, varianto estas: uzi itineran buseton № 20, kiu veturas rekte de la fervoja stacidomo ĝis la haltejo "Lernejo №1" (nur ĝi ne tre ofte veturadas).
 
Se vi veturos al Tobolsk per buso, pli oportunos eliri el via interurba buso en la urbo ĉe la hotelo “Slavjanskaja” kaj piediri ĝis la samnoma aŭtobusa haltejo “Slavjanskaja”, kie necesas preni aŭtobuson №3 kaj veturi ĝis la haltejo “Lernejo №1” aŭ denove uzi preterveturantan ankaŭ ĉi tie itineran buseton №20.
 

Adreso de "Stacio de Junaj Turistoj"

 Lenina, 23