Pri Zamenhof-konkursoj en Jekaterinburg

 
Estas agrable, ke inter la maro de nia ĉiutageco okazas foje insuletoj de festoj, kien strebas animo por enspiri tie iom da freŝa aero de amika komunikado, reakiri vivĝojon kaj entuziasmon por plia aktivado.
Ĉiujare tradicie okazantan Zamenhof-tagon en Jekaterinburg ni atendas ĉiam kiel siaspecan E-feston, kiam eblas renkontiĝi kun E-amikoj, kiuj venas el proksimaj kaj foraj urboj de nia Urala regiono. Kiel organizantoj de tiu ĉi festo ni komencas anticipe zorge prepari ĝin, detale pridiskutante la programon, penante fari ĝin alloga kaj utila kaj eviti la ripetiĝojn.
 
Ankaŭ la preparadon de Z-festo de 2010-a ni komencis longe antaŭ la evento mem. Ĉi foje nin kaptis la nova ideo: lanĉi du kreajn konkursojn, ligitajn al la persono de la aŭtoro de Esperanto:
1/ Konkurso de leteroj al Ludoviko Zamenhof
2/ Fotokonkurso “Zamenhof kaj mi”
Al la partopreno en la konkursoj ni invitis ne nur Uralajn esperantistojn, sed diskonigis la informon rete tra la mondo, tial rapide la konkursoj iĝis internaciaj. Ni tre ĝojas, ke reehis kaj ekdeziris partopreni ilin la samideanoj el multaj landoj. Kore ni dankas ĉiujn, kiuj subtenis la ideon per interesaj kaj tre sinceraj kontribuaĵoj!
 
Elektinte el la ricevitaj fotoj la plej konvenajn, ni faris foto-albumon, kiun povis vidi  sur la granda ekrano, akompane de muziko kaj E-kanto “Ho, mia kor”, ĉiuj partoprenintoj de Zamenhof-festo-2010 en Jekaterinburg. Estis ankaŭ voĉlegitaj kelkaj plej interesaj leteroj, adresitaj al Ludoviko Zamenhof.  Same kiel ĉiuj antaŭaj Z-festoj en nia urbo, ankaŭ ĉi –jara pasis tre rapide, restis por ni nur varmaj rememoroj pri ĝi. Sed feliĉe, ĉi-jare restis ankaŭ  porlakonkursaj kontribuaĵoj, kiujn ni nun klopodis dislokigi sur la paĝoj de nia regiona E-retejo, por ke ĉiu deziranto povu vidi, tralegi, ĝui ilin! Eble eĉ lau dezire komenti!