Lingvotrejnado: impresoj de la partoprenintoj

Urboj: 

Aranĝoj: 

Lingvotrejnado: impresoj de la partoprenintoj

La tri tagoj de la Vintra lingvotejnado estis vere intense travivitaj: tage en ambaŭ grupoj (A kaj B-nivelaj ) okazis lecionoj unu post la alia, nur kun malgranda kvinminuta spirpaŭzo inter ili. Vespere estis kulturkleriga programo kaj distraj Esperanto-programeroj, dum kiuj ni kune festis, aranĝis la komunan koncerton, ludis k.t.p.

Mi estas tre kontenta, ke ni ĉiuj kune sukcesis krei bonan amikan etoson por la interŝanĝo de lingvaj scioj, kiam pli spertaj kaj kompetentaj Esperanto-uzantoj povis instrui al la relative novaj lingvouzantoj aŭ al tiuj, kiuj ne tre ofte praktikas la lingvon, sed ŝatis evoluigi siajn lingvokapablojn. Ĝojige estis, ke la sepkapa teamo de instruistoj laboris tre entuziasme, inspire kaj vere bruligis la fajron de la studado, pri kiu mi esperplene diris dum la malfermo de la trejnado. Al mi ankaŭ plaĉis la lernantoj de ambaŭ grupoj, kiuj estis vere interesitaj lerni, ricevi novajn sciojn, diligente plenumis ĉiujn instrutaskojn. Mi mem penis ĉion sukcesi: kaj instrui apartajn temojn al A-niveluloj en la A-grupo, kaj plezure partopreni kiel lernanto apartajn lecionojn kun la interesegaj temoj en la B-grupo; gvidi vesperajn programerojn, zorgi pri la festa tablo. Ĉeesto kaj helpo de miaj bonaj amikoj, ilia aktiva kunagado, ilia ĉiam sentebla bonhumoro certe aldonis fortojn al mi! Kaj tre plezurigis ĉiujn multaj agrablaj surprizoj de amikoj! La plej granda estis apero dum nia aranĝo de korea esperantisto Kim Youngung (lia nomo tradukiĝas kiel Heroo), kiu faris interesegan prezentaĵon pri siaj tutmondaj Esperanto- vojaĝoj.

MRaja Kudrjavceva (Jekaterinburg)i nur bedaŭras, ke pro tiu streĉa ritmo de agado, tute ne restadis la tempo por trankvile sidi kaj interparoli kun miaj amikoj, kiel mi tion volis. Nur iomete mi povis fari tion la 5-n de januaro vespere, kiam min vizitis tiuj el la geamikoj, kiuj devis forveturi el Jekaterinburg iom pli poste, aŭ nokte aŭ frumatene, kaj ni denove dekunuope sidis ĉetable en mia hejmo kaj ĝuis la amikan interkomunikiĝon. Ankaŭ mi ĝojis, ke du miaj geamikoj – moskvanoj Irina Gonĉarova kaj Aleksandr Lebedev post la lingvotrejnado restis gasti por tri tagoj en mia hejmo, kaj ni tre bone pasigis la tempon kune, promenante en la urbo, vizitante  teatron, kunrigardante la fotojn pri la ĵus pasinta aranĝo kaj interŝanĝiĝante la impresojn pri ĝi, simple amike babilante pri diversaj temoj.

Belaj rememoroj pri la tagoj de la Vintra lingvotrejnado restos kun mi, kaj ili certe varmigos la animon vintre. Mi dankas al ĉiuj miaj geamikoj – partoprenintoj de la aranĝo por tiu festo de agrabla, ĝojiga kaj tre utila interkomunikiĝo! Mi esperas pri niaj renkontiĝoj kaj nia kunagado ankaŭ estonte!

Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg)


Irina Gonĉarova (Odincovo)La Vintra lingvotrejnado en Jekaterinburg estis sendube tre utila por ĉiuj partoprenintoj. La aranĝo estis bonege preparita de la loka teamo, gvidata kaj inspirata de Raja Kudrjavceva. Ĉiuj restis tre kontentaj kaj disveturis kun la emo daŭrigi la studadon kaj esperantumadon. Bonega evento, unuvorte. Ne pretertrafu ĝin la sekvan fojon!

Irina Gonĉarova (Odincovo)


Dmitrij Rzjanin/Dima ERZa (Revda)Mia nomo estas Dmitrij Rzjanin. Mi estas memlernanto, kaj mi volonte partoprenis la Vintran lingvotrejnadon en Jekaterinburg. Por mi tio estis unua sperto de aktiva parolado en Esperanto. Neniam antaŭe mi aŭdis homojn tiom multe paroli Esperanton, kaj mi kun ĝuo ensorbis kiel spongo ĉiujn vortojn. Fine ankaŭ mi mem iĝis homo parolanta Esperanton! Nun mi ne timas konversacii en skajpo!

Dmitrij Rzjanin/Dima ERZa (Revda)


Aleksandra Osipova (Jekaterinburg)Jen, finiĝis la unua por mi lingvotrejnado en Jekaterinburg. Pasintjare mi planis partopreni la aŭtunan lingvotrejnadon, sed bedaŭrinde realigi tiujn planojn malhelpis tiamaj malfavoraj cirkonstancoj. Nun mi kun la nostalgio rememoras tri trejnadajn tagojn plen-plenajn de eventoj, kiuj donacis al mi ne nur novajn sciojn en Esperanto, sed ankaŭ grandan plezuron de la komunikiĝo kun tre interesaj kaj bonanimaj homoj.

La instrua kurso en la B-grupo estis por mi tre utila, ĉar ĝi permesis profundigi mian komprenon pri Esperanto-gramatiko kaj leksiko kaj plenigi iujn ekzistantajn mankojn en miaj lingvoscioj. Por mi estis granda honoro praktiki Esperanton dum la lingvaj lecionoj de tiuj elstaraj Esperanto-instruistoj, kiel Vladimir Opletajev kaj Irina Gonĉarova. Dankon al la organizantoj, ke ili invitis al la Vintra trejnado en Jekaterinburg tiujn pedagogojn!

Ĉiu lingva leciono de V. Opletajev vere allogis min: pri la bela Esperanto-prononco, pri aŭdado, pri Esperanto-paronimoj – ja por mi, kiel lingvisto, ili estas tre aktualaj kaj interesaj. Kaj la leciono, dediĉita al la uzado de volitivo en Esperanto, tre helpis min profundigi miajn sciojn en tiu gramatika parto de Esperanto, ĝustigi por mi apartajn gravajn nuancojn. Estis agrable rimarki, ke tiujn novajn sciojn mi ensorbis tre facile, kaj mi opinias, ke tio estas ne nur merito de diverstipaj ekzercoj, sed ankaŭ helpis tion tre efika ŝanĝo de la formoj de la prezentado de informoj: jen testado, jen ekzercoj, jen rolludoj; zorgeme pripensitaj detaloj de la prezentado: de intence uzita diverskolora papero por la printado de diversaj tekstoj ĝis la ligo al la temo kaj surpriza enmanigo de agrablaj novjaraj memoraĵoj. Kaj ĉion ĉi akompananta agrabla milda humuro de la prezentinto ne permesis enui eĉ minuton kaj stimulis la cerbumadon pri la temo.

La lecionojn de Irina Gonĉarova karakterizas dinamismo, originala stilo, proponitaj interesaj ekzercoj, abundo de taskoj por traduko. Ŝi dividis kun ni ĉiuj siajn interesegajn lingvajn observojn kaj trovaĵojn, akiritajn dum pluraj jaroj de la instruado de Esperanto al lernantoj, cetere ne nur nialandaj, sed ankaŭ eksterlandaj. Krome karismo, specifa al Irina, kreas la bezonatan agordiĝon por la alproprigo de la scioj, kiujn ŝi senavare transdonas.

Mi volus ankaŭ mencii en la programo interesegan prezentaĵon pri la tutmondaj vojaĝoj de korea esperantisto Heroo, filmon pri la 100-a jubilea UK en Lillo de Kirill Noviĉenko, kantadon kun Konstantin Ĥlizov kaj matenan jogumadon kun Nastja, kiujn mi volonte partoprenis.

Certe ni ĝoje pasigis la tempon dum vesperaj distraj programeroj: Amika vespero, enkadre de kiu ni agrable festis ankaŭ la naskiĝtagon de Tatjana Vŝivceva el Miass kaj Novjara festo, kiun ni gaje kunfestis. Estis bonege renkonti dum la trejnado Esperanto-gastojn el Moskvo, Sankt-Peterburg, Novosibirsk, Uljanovsk, Glazov, Tjumenj kaj aliaj urboj! Mi dankas al ĉiuj, kiuj partoprenis la trejnadon, dividis kun ĉiuj siajn sciojn, energion, talenton kaj animvarmecon!

Apartan dankon al Raja, sen kiu neimageblas tiu aranĝo en Jekaterinburg, kleriga kaj samtempe tre festa, kaj certe inspira kaj donanta la puŝon al plua studado de la lingvo! Mi estis senlime ĝoja vidi miajn malnovajn amikojn kaj konatiĝi kun la novaj kaj atendos niajn aliajn renkontiĝojn!

Aleksandra Osipova (Jekaterinburg)


Anastasija Golovkina (Tjumenj)Ankaŭ mi partoprenis en la lingvotrejnado 2016. Dankon al ĉiuj organizantoj, precipe Raja Kudrjavceva kaj Pavel Veselov! Vi ĉiuj estas bravuloj! Vi faris grandan laboron por ni, kaj tio estas tre valora!

Kaj mi dankas niajn instruistojn! Tio estas Vladimir Opletajev, Irina Gonĉarova, Olga Ŝilajeva, Tatjana Vŝivceva kaj Kirill Noviĉenko. Fakte mi ne praktikis Esperanton pli ol unu jaron. Kaj por mi ĉiuj lecionoj estis malfacilaj... Malfacile estis eĉ simple kompreni, kion volis instruisto. Post la la unua leciono mi pensis, ke ... eble indas iri al alia grupo (A). Fine de nia lingvotrejnado certe estis pli facile kompreni pri kio temas. Ĉio dependis de ni mem, kaj aktive studante ni povis plibonigi nian lingvonivelon.

Tre interesaj estis la temoj de lecionoj. Por mi estis multaj malfacilaj momentoj (ekzemple: -ig kaj -iĝ kaj aliaj, pri kiuj mi eĉ ne sciis). Vladimir Opletajev estas bonega instruisto. Mi ne sukcesis kompreni ĉion bone, sed mi dankas lin, ke li trovis tiajn interesajn momentojn, pri kiuj mi en mia parolado eĉ ne pensis. Irina Gonĉarova estas ankaŭ spertega instruisto. Mi bone memoras, kiam mi studis Esperanton ĉe Irina dum REK-EOLA en Jekaterinburg. La temoj estis por mi tre komplikaj... eble, ĉar mi ne tre bone sciis tion. Dankon pro viaj ludoj. Ili estis ĉiam interesaj kaj viglaj. Tre interese Olga Ŝilajeva rakontis pri "Kontakto". Ankaŭ multon interesan kaj utilan mi eksciis en la leciono de Kirill Noviĉenko.

Bedaŭrinde mi preskaŭ ne partoprenis en vesperaj programeroj. Sed mi konatiĝis kun novaj homoj kaj renkontiĝis kun miaj amikoj kaj sukcesis aŭskulti la kantadon de Konstantin Ĥlizov. Bonege! Dankon al mia kompanio, kiu matengimnastikis kaj praktikis jogon kune kun mi – Elvira Insapova, Aleksandra Osipova kaj la tuta familio Vŝivcev.

Anastasija Golovkina (Tjumenj)


Filipp Vŝivcev (Miass)Jam la duan fojon mi partoprenis la lingvotrejnadon. La lecionoj al mi tre plaĉis. Ĉi-foje al ni instruis kelkaj instruistoj. Tio estas pli interesa, ol unu. Ni pli bone akceptis novajn sciojn. Al mi pli plaĉis la lecionoj de Olga Ŝiljaeva. Mi volonte partoprenos sekvan lingvotrejnadon.

Filipp Vŝivcev (Miass)

 


Olga Ŝilajeva (Glazov)

Kiam Raja Kudrjavceva nvitis min partopreni la lingvan trejnadon en Jekaterinburg, mi timis, ke pro la labora ŝarĝo ne povos trafi la eventon. Mi hezitis kelkajn semajnojn, sed fine decidis, ke mi vere bezonas refreŝigi miajn fortojn. Ĝismorte laca ĉevalo ne iras malproksimen. Do mi aĉetis biletojn kaj veturis al Jekaterinburg kune kun mia lernantino Farida Bekmansurova. La aranĝo okazis en la jam konata por multaj rusiaj esperantistoj komforta bazejo “Uktus”, rande de la urbo, en pitoreska pina arbaro.

La programo de la tri trejnad-tagoj estis densega: du lecionaj partoj – matene kaj posttagmeze, vesperaj kulturklerigaj programeroj, festoj, koncertoj, ludoj ktp. Aparte indas mencii interesan lekcion de koreo Heroo (Youngung Kim) pri lia vivo kaj pri vojaĝo tra Rusio.

La lecionojn gvidis spertaj rusiaj esperantistoj, kiuj vere ravas min. Mi bedaŭras, ke pro la okupiteco kun la grupo A ne povis partopreni kelkajn lecionojn de la B-grupo, interesajn por mi.

Ankaŭ la grupo A min ravis. Homoj, kiuj komence de la trejnado preskaŭ ne parolis Esperanton (ekzemple mia lernantino Farida) en la fino de la trejnado jam senĝene esprimis siajn pensojn en la lingvo. Ludante kun instruistoj dum la lecionoj, ili mem ne komprenis, kiam komencis paroli Esperanton. Similaj ludaj programeroj vere helpas al komencintoj, la rezultoj venas rapide kaj facile.

Por la grupo B mi reklamis la revuon de TEJO “Kontakto” kaj aranĝis kvizon pri la kajero 4 de la jaro 2015. Per la programero mi ŝatis paroligi lernantojn, krei pozitivan imagon pri TEJO kaj ĝia revuo, igi homojn esti aktivaj, verki, kreadi kaj partopreni projektojn.

Fine de lalingva staĝo lernantoj ricevis certigilojn pri la sukcesa trejnado. Por multaj el ili tio estas la unua dokumento en Esperanto, vere grava kaj valora. Longa vojo komenciĝas per mal-granda paŝo.

Nome de ĉiuj partoprenantoj mi volas diri grandegan dankon al la ĉefa organizanto de la lingvotrejnado, Raja Kudrjavceva, kiu senlace, sendorme, sindone faris ĉion, por ke la evento estu alloga kaj pozitiva. Alian grandan dankon al Pavel Veselov, kiu faris ĉiujn teknikajn (kaj ne nur) aferojn antaŭ kaj dum la trejnado. La Vintra lingvotrejnado certe pasis utile por ĉiuj.

Olga Ŝilajeva (Glazov)


Vladimir Terjoĥin (Jekaterinburg)

Mi kun plezuro partoprenis tiun ĉi aranĝon, kiu pasis en bona kaj amikeca esperantista etoso. Ĝi estis utila kaj bezonata. Mi eĉ ne imagis tion antaŭe. La lingvotrejnado vere estis trejnado, serioza kaj praktika trejnado.

Se paroli pri la studado mem, do lecionoj de V. Opletaev kaj de I. Gonĉarova estis super ĉiuj aplaŭdoj, kaj ili estis diverstemaj kaj interesaj. Al Vladimir estas specifa profunda subtila kompreno de la lingvo. La lecionojn de Irina distingas riĉeco de praktika sperto pri diversnivela instruado de Esperanton, laboro kun gejunuloj kaj multaj scioj ne nur pri Esperanto. Verŝajne minuso estis nur manko de ioma libera tempo. 

Vladimir Terjoĥin (Jekaterinburg)


Farida Bekmansurova (Glazov)La Vintra lingvotrejnado estis mia unua Esperanto-aranĝo. Mi intencas somere vojaĝi en Brazilon. Mi volas viziti Olimpikojn en la 2016-a jaro. Mia amikino Olga Ŝilajeva havas esperantistajn amikojn en Brazilo. Ŝi diris, ke mi povos loĝi en iliaj domoj. Ili parolas nur en Esperanto. Pro tio nun mi lernas Esperanton. Olga estas mia instruisto. Ŝi proponis al mi viziti la Vintran lingvotrejnadon, ŝi diris, ke ĝi helpos min pli bone kompreni la lingvon. Dank' al ĉi tiu aranĝo mi komprenis, ke Esperanto estas tre bela, interesa kaj facila lingvo. Mi konatiĝis kun esperantistoj el diversaj urboj. Ĉiuj ili estas bonegaj homoj. Ni havis gajajn, interesajn kaj utilajn lecionojn por komencantoj, loĝis en oportunaj, belaj ĉambroj, manĝis bonguste, ludis diversajn ludojn. Mi komprenis, ke Esperanto estas granda mondo, kie loĝas agrablaj, amikemaj, saĝaj homoj. Mi tre volas esti ĝia parto. Dankon al ĉiuj, kiuj organizis tiun belegan lingvotreinadon!

Farida Bekmansurova (Glazov)