Vintra lingvotrejnado en Jekaterinburg

 

La unua lingvotrejnado en Jekaterinburg okazis novembre de 2014, kaj evidentiĝis, ke ĝi estis sukcesa provo kapabligi novajn kaj spertajn esperantistojn por pli serioza alfronto de lingvaj ekzercoj, kiuj ne sufiĉas aŭ mankas dum tradiciaj kulturaj kaj movadaj regionaj programoj. Dum lastaj monatoj al organizintoj de la pasintjara sesio venis pluraj petoj de esperantistoj el uralaj kaj neuralaj urboj daŭrigi ĉi tiun instruan programon, kies eduka valoro evidente estas grava por Esperanto-parolantoj.

Aliĝu!

En la novjaraj vintraj tagoj, la 3-an – 5-an de januaro 2016, en Jekaterinburg okazos la dua lingvotrejnado por esperantistoj, en kiu la instrua programo efektiviĝos en du grupoj konforme al la niveloj A2 – B1,B2. La trejnado celas aktivigi lingvokonojn de komencintaj esperantistoj,  evoluigi iliajn bazajn lingvokapablojn: aŭdan komprenon, parolkapablojn, skribokapablojn, legokomprenon, trakti fonajn kulturajn kaj movadajn temojn.
 
Organiza grupo:
 
1. Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg) – ĉefa kunordiganto kaj gvidanto de la programo.
2. Vladimir Opletajev (Surgut) – respondeculo pri la instru-metodika programo por la niveloj B1-B2.
3. Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg) – respondeculo pri la instru-metodika programo por la nivelo A2.
4. Pavel Veselov (Tjumenj) – komputila servo, interreto, pretigo de nomŝildoj, certigiloj.
5. Aleksandr Osincev (Jekaterinburg), Olga Ŝilajeva (Glazov), Tatjana Vŝivceva (Miass), Konstantin  Ĥlizov (Jekaterinburg) – vesperaj / kulturklerigaj /movadaj /distraj  programoj.
 
La trejnado havas du kategoriojn de partoprenantoj: instruistojn kaj kursanojn. Kategorio de sporadaj vizitantoj kaj observantoj mankas. La lingvotrejnadon gvidos esperantistoj, posedantaj instruajn spertojn en la regiona, landa kaj internacia skaloj: Aleksandr Osincev, Jekaterinburg (A); Raja Kudrjavceva, Jekaterinburg, (A); Irina Gonĉarova, Odincovo (B); Vladimir Opletajev, Surgut (B); Tatjana Vŝivceva, Miass (A,B); Konstantin Ĥlizov, Jekaterinburg (A,B). Instruisto estas persono, kiu pretas prepari  kaj gvidi instruan aŭ kulturklerigan programojn minimume por du instruhoroj (45 – 60 min).  Instruistoj, kiuj prezentas pli ol du instruprogramojn,  ne pagas la aliĝkotizon.
 
Al la lingva ekzercado estas invitataj diversaĝaj komencintaj esperantistoj, kursfinintoj, memlernintoj, E-lernantoj, aliaj lingvouzantoj, dezirantaj plibonigi siajn lingvokonojn kaj evoluigi parolkapablojn. Partoprenontoj de la trejnado devos plenumi antaŭkursajn taskojn, se ilin petos konkreta instruisto. La instruhoraro ampleksas  entute 14 engrupajn instruhorojn, 2 horojn por memlernado kaj vesperajn kulturklerigajn aranĝojn.
 
Dum la trejnado regos strikta lingva disciplino, oni ne parolos nacilingve. Ĉiuj kursanoj ricevos certigilon de la Organiza teamo pri partopreno en la lingvotrejnado. Aliĝkotizo por instruistoj – 500 rubloj, por kursanoj – 700 rubloj.
 
La Vintran lingvotrejnadon gastigas “Uktus” – komforta kvaretaĝa sanatorio kun moderaj prezoj, situanta urborande, en kiu jam okazis kelkaj uralaj regionaj esperantistaj aranĝoj. Ĉiuj dulitaj ĉambroj havas duŝejon kun varma kaj malvarma akvo, necesejon. La kunvensalono troviĝas en la teretaĝo. Gastoj de la sanatorio devas kunpreni hejmajn ŝuojn.
 
Loĝado:
Loĝado en dulita ĉambro kostas por unu tagnokto 700 rublojn. Oni kalkulu do du tranoktojn en “Uktus”. Laŭdezire oni povas okupi sola la dulitan ĉambron por pli alta prezo. 
 
Manĝado:
Trifoja manĝado en la sanatoria manĝejo por unu diurno kostas 600 rublojn.
 
Manieroj pagi la aliĝkotizon:
 
La pripago de hotelaj servoj (loĝado, manĝado) fare de gastoj okazos la 3-an de januaro 2016 en “Uktus” antaŭ la enhoteliĝo  kaj dum la registrado de partoprenantoj.
Partoprenontoj de la lingvotrejnado estas petataj pagi la aliĝkotizon ĝis la 20-a de decembro 2015. Post la 20-a de decembro la nepagintoj devos kontakti la ĉeforganizanton persone, ĉar ĉiuj antaŭmendoj estos jam faritaj. Tion kondiĉas feria kristnaska semajno komence de januaro. La aliĝkotizon oni uzas por organizaj elspezoj, ĝi ne estos repagata al nevenintoj.
 
Bonvolu ĝiri vian kotizon, uzante iun el la subaj pagebloj.
1) Per poŝtelefona transpago (por la tenantoj de la kartoj “Sberbank Rossii”: sendu sms al la numero 900 kun la teksto: "перевод 9224801151 XXX". Anstataŭ XXX skribu vian sumon (superepago 1%, se via karto produktita ekster Tjumena kaj Omska  regiono).
2) Per bankaŭtomato/pagaŭtomato de la banko “Sberbank Rossii”, “Sberbank Online” al la Karto numero 6761 9600 0117 3668 81 (telefonnumero +7 922 480 11 51), (superpago por la transpago estas 1 %, se vi transpagas ne el Tjumena regiono), transpago pere de bankoficisto – 2-3 %.
3) Per Yandex–mono al la konto kun la numero 4100143445779 (revo-tek@ya.ru (link sends e-mail) / +7 922 480 11 51). La sistemo mem indikos la superpagon, kutime 0,5%.
Vi povas transpagi kontante sen superpago pere de bankaŭtomato/pagaŭtomato de Sberbank aŭ pagaŭtomatoj de“Svjaznoj” aŭ aliaj (Vi povas viziti la paĝaron de la Yandex–mono)
 
Ne forgesu sciigi retpoŝte la organizantojn pri la sendita de vi aliĝkotizo (nomo, dato, pagmaniero) al la adreso: lingvotrejnado@ural-sib.org (link sends e-mail)
 
Por kontaktoj:
 
Raja Kudrjavceva – p.t. + 7-922-298-20-21; lingvotrejnado@ural-sib.org (link sends e-mail);
Vladimir Opletajev – h.t.  (3462) 25-84-13; lingvotrejnado@ural-sib.org (link sends e-mail);
Pavel Veselov – p.t. +7-922-480-11-51; lingvotrejnado@ural-sib.org (link sends e-mail).
 
Ĝis la revido januare en Jekaterinburg, lernemaj kaj instruemaj esperantistoj!

Organiza grupo de la lingvotrejnado

Aliĝu!

 

Aliĝintoj:

1. Kudrjavceva Raja (Jekaterinburg)
2. Opletajev Vladimir (Surgut)
3. Osincev Aleksandr (Jekaterinburg)
4. Ŝilajeva Olga (Glazov)
5. Vŝivceva Tatjana (Miass)
6. Ĥlizov Konstantin (Jekaterinburg)
7. Veselov Pavel (Tjumenj)
8. Noviĉenko Kirill (Sankt-Peterburgo)
9. Golovkina Anastasija (Tjumenj)
10. Basov Aleksandr (Luberci)
11. Lokis Sergej (Jekaterinburg)
12. Kirina Irina (Jekaterinburg)
13. Pavlova Anna (Jekaterinburg)
14. Osipova Aleksandra (Jekaterinburg)
15. Lebedev Aleksandr (Moskvo)
16. Volĥina Julija (Jekaterinburg)
17. Degtjarjova Julija (Jekarerinburg)
18. Razbojnikov Pavel (Jekaterinburg)
19. Lokis Aleksander (Jekaterinburg)
20. Lokis Maria (Jekaterinburg)
21. Uspenskaja Jelena (Jekaterinburg)
22. Vŝivcev Timofej (Miass)
23. Vŝivcev Filipp (Miass)
24. Mamkin Mansur (Tjumenj)
25. Gonĉarova Irina / Mirina (Odincovo)
26. Mansurova Natalia (Jekaterinburg)
27. Proĵiga Miĥail (Moskvo)
28. Kovaljova Valentina (Novosibirsk)
29. Paŝĉenko Sofija (Novosibirsk)
30. Popov Nikolaj (Jekaterinburg)
31. Krivĉenkov Nikolaj (Moskvo)
32. Terjohin Vladimir (Jekateriburg)
33. Insapova Elvira (Neftejugansk)
34. Bekmansurova Farida (Glazov)
35. Ivlev Mihail (Glazov)
36. Kiseljova Daria (Uljanovsk)
37. Rzjanin Dmitrij (Revda)
38. Melnikova Margarita (Jekaterinburg)
39. Kacko Stanislav (Novosibirsk)
Signo + montras, ke la kotizo estas ricevita.

Aliĝilo:

Aranĝoj: 

Vintra lingvotrejnado. Tagordo.

Urboj: 

Aranĝoj: 

La moto de la Vintra lingvotrejnado, esprimita per la versa linio de Nikolao Kurzens “Halti sur vojo al alto – signifas regliti”, estas bona kompaso, montranta al ĉiuj aliĝintoj vojon al perfektiĝo. En la suba afiŝo vi povas vidi la tagordon kaj la tutan instruhoraron de ĉi-jara lingvotrejnado por la grupoj A – kaj B nivelaj.

 

 

03.01.2016

 

Grupo  A

Grupo  B

12:00 – 13:00

Enhoteliĝo

Enhoteliĝo

13:00 – 14:00

Tagmanĝo

Tagmanĝo

14:00 – 15:00

Malfermo de la lingvotrejnado   (T)

Malfermo de la lingvotrejnado (T)

15:00 – 16:00

Leciono 1  “Kiu kaj kio mi estas?” (V4)

Olga Ŝilajeva (Glazov)

Leciono 1 “Parolu en Esperanto bele!” (T)

Vladimir Opletajev (Surgut)

16:00 – 17:00

Leciono 2 “Ni lernu Esperanto-verbojn!“                                        (V4)

Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg)

Leciono 2 “Vortfarado en Esperanto” (T)

Irina Gonĉarova (Odincovo)

17:00 – 18:00

Leciono 3 “Ni dialogu en Esperanto!”

(V4)

Konstantin Ĥlizov (Jekaterinburg)

Leciono 3 “Tradukado estas malfacila arto” (T)

Tatjana Vŝivceva (Mias)

18:00 – 19:00

Vespermanĝo

Vespermanĝo

19:00 – 20:00

Leciono 4 “Ni kantu Esperante!” (T)

Konstantin Ĥlizov (Jekaterinburg)

Leciono 4 “Ni kantu Esperante!” (T)

Konstantin Ĥlizov (Jekaterinburg)

20:00 – 21:30

Vespera programo “Amika vespero” (T)

Vespera programo “Amika vespero” (T)

21:30 – 23:00

Vespera etosumado, ludoj

Vespera etosumado, ludoj

 

Tagordo.  Instruhoraro

04.01.2016

7:30 – 8:30

Matena jogumado (V4)

kun Nastja Golovkina (Tjumenj)

Matena jogumado (V4)

kun Nastja Golovkina (Tjumenj)

8:30 – 9:00

Matenmanĝo

Matenmanĝo

9:00 – 10:00

Leciono 5 “Letero al Avo Frosto” (T)

Olga Ŝilajeva (Glazov)

Leciono 5 “Kiel verki komentarion” (V4)

Vladimir Opletajev (Surgut)

10:00 – 11:00

Leciono 6 “ Homa korpo(V4)

Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg)

Leciono 6 “Uzado de prepozicioj”   (T)

Irina Gonĉarova (Odincovo)

11:00 – 12:00

Leciono 7 “Ĉu mi estas Zamenhof?” Tabelvortoj en Esperanto (V4)

Olga Ŝilajeva (Glazov)

Leciono 7 “Kuriozaj paronimoj” (T)

Vladimir Opletajev (Surgut)

12:00 – 13:00

Leciono 8 “Rakontu pri via ŝatokupo!” (V4)

Aleksandr Osincev (Jekaterinburg)

Leciono 8 “Uzado de tabelvortoj”  (T)

Irina Gonĉarova (Odincovo)

13:00 – 14:00

Tagmanĝo

Tagmanĝo

14:00 – 15:00

Leciono 9 “Ni verku kune!”(V4)

Tatjana Vŝivceva (Miass)

Leciono 9 “Aŭskultu atente kaj komprenu bone!  (T)

Vladimir Opletajev (Surgut)

15:00 – 16:00

Leciono 10 “Vortfarado en Esperanto” (T)

Kirill Noviĉenko (S-Peterburgo)

Leciono 10  “Ni legas “Kontakton” (V4)

Olga Ŝilajeva (Glazov)

16:00 – 17:00

Leciono 11 Lingvaj ludoj (V4)

Tatjana Vŝivceva (Miass)

Leciono 11 Paroliga rolludo “Vivsimulado” (T)

Irina Gonĉarova (Odincovo)

17:00 – 18:00

Leciono12 “Nia tutjara kalendaro” (V4) Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg)

Leciono 12 Paroliga rolludo “Vivsimulado” (T)

Irina Gonĉarova (Odincovo)

18:00 – 19:00

Vespermanĝo

Vespermanĝo

19:00 – 20:00

  Kultur-kleriga programo (T)

1) “Kampoj de persona aktivado: Esperanto-Sumoo, Risko, Vorto de la semajno”

Vladimir Opletajev (Surgut)

2) “Filmo pri la 100-a UK en Lillo”

Kirill Noviĉenko (Sankt-Peterburg)

Kultur-kleriga programo   (T)

1) “Kampoj de persona aktivado: Esperanto-Sumoo, Risko, Vorto de la semajno”

Vladimir Opletajev (Surgut)

2)”Filmo pri la 100-a UK en Lillo”

Kirill Noviĉenko (Sankt-Peterburg)

20:00 – 22:00

Vespera programo “Novjara festo” (T)

Vespera programo “Novjara festo” (T)

22:00 – 24:00

Vespera etosumado,ludoj

Vespera etosumado

 

Tagordo.  Instruhoraro

05.01.2016

7:30 – 8:30

 

Matena jogumado (V4)

kun Nastja Golovkina (Tjumenj)

Matena jogumado (V4)

kun Nastja Golovkina (Tjumenj)

8:30 – 9:00

Matenmanĝo

Matenmanĝo

9:00 – 10:00

Leciono 13 “Esperanto estas ne nur lingvo” (T)

Kirill Noviĉenko (Sankt-Peterburg)

Leciono 13 “Volitivo” (V4)

Vladimir Opletajev (Surgut)

 

10:00 – 11:00

Leciono 14  “ Lingvaj ludoj” (V4)

Olga Ŝilajeva (Glazov)

Leciono 14 “Nerusmanieraj specifaĵoj” (T)

Irina Gonĉarova (Odincovo)

11:00 – 12:00

Leciono 15 “Ŝercetoj -minutetoj” (V4)

Aleksandr Osincev (Jekaterinburg)

Leciono 15 “Esperanto estas ne nur lingvo”(T) Kirill Noviĉenko

12:00 – 13:00

Fermo de la lingvotrejnado (T)

Fermo de la lingvotrejnado (T)

13:00 – 14:00

Tagmanĝo

Tagmanĝo

14:00 – 15:00

Adiaŭo

Adiaŭo

Mallongigoj

V4 – vestiblo de la 4-a etaĝo

T – kunvensalono en la teretaĝo

Nombroj kaj faktoj pri la Vintra lingvotrejnado

Urboj: 

Aranĝoj: 

Dato: 03 – 05. 01. 2016

Loko: Jekaterinburg, sanatorio-ripozejo “Uktus”

Organizantoj:

1. Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg) – ĉefa kunordiganto kaj gvidanto de la programo; respondeculo pri la instru-metodika programo por la nivelo A2;

2. Vladimir Opletajev (Surgut)    – respondeculo pri la instru-metodika programo por la niveloj B1-B2.

3. Pavel Veselov (Tjumenj) – komputila servo, interreto, pretigo de nomŝildoj, certigiloj.

 

Instruistoj:

La lecionojn gvidis esperantistoj,  posedantaj instruajn spertojn en la regiona, landa kaj internacia skaloj.

Irina Gonĉarova (Odincovo) – profesia instruistino de Esperanto, aŭtoro de Esperantaj lernolibroj, fondinto kaj prezidanto de Moskva Esperanto-Asocio MASI (KER-ekzameno – C1);

Konstantin Ĥlizov (Jekaterinburg) – inĝeniero, bardo, kursgvidanto;

Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg) – Esperanto-aganto; reprezentanto de la Ural-Siberia esperantista agado, kursgvidanto (KER-ekzameno – C1);

Kirill Noviĉenko (Sankt-Peterburg) – inĝeniero, vicprezidanto de la esperantista klubo “Kariljono” en Sankt-Peterburg, A-komitatano de TEJO;

Vladimir Opletajev (Surgut) – filologo,  lingvoinstruisto, kursgvidanto (KER-ekzameno – C1);

Olga Ŝilajeva (Glazov) – universitata instruisto de ekonomio, C-komitatano de TEJO, konstanta kunlaboranto de “Kontakto”, kursgvidanto (KER-ekzameno – C1);

Vladimir Opletajev "Sukcesa lingvotrejnado en Uralo", "La Ondo de Esperanto" № 2/2016, pagxo 10

Tatjana Vŝivceva (Miass) – inĝeniero, verkanto, tradukanto, kursgvidanto.

 

Moto de la lingvotrejnado:

“Halti sur vojo al alto – signifas regliti” (Nikolao Kurzens)

 

Celoj de la lingvotrejnado:

aktivigo de  lingvokonoj de komencantaj kaj komencintaj esperantistoj,  evoluigo de  iliaj bazaj lingvokapabloj: aŭda kompreno, parolkapabloj, skribokapabloj, legokompreno, traktado de fonaj kulturaj kaj movadaj temoj. La lingvotrejnado  estas tritaga staĝo kun intensa engrupa instruado de Esperanto kaj akcesoraj klerigaj, kulturaj kaj movadaj programoj.

 

Partoprenantoj: 31

30 personoj el 13 urboj de Rusio kaj 1 gasto el Suda Koreio:

Jekaterinburg – 12,  Miass (Ĉelabinska provinco) – 3, Moskvo – 3, Glazov – 2, Tjumenj – 2,  Luberci – 1, Neftejugansk (Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto-Ugrujo) – 1,  Novosibirsk – 1, Odincovo – 1, Revda (Sverdlovska provinco) – 1, Sankt-Peterburg – 1; Surgut (Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto-Ugrujo)  – 1, Uljanovsk – 1.

 

Organizaj instruformoj

Dunivela instruado konforme al la KER-sistemo de kriterioj: grupo A por baznivelaj lingvouzantoj; grupo B por memstaraj lingvouzantoj. Entute en ĉiu grupo estis okazigitaj po15 kvindekminutaj lecionoj. Ĉiuj kursanoj ricevis certigilojn pri la partopreno en la kurso de koncerna nivelo.

 

Lingvokonoj kaj kapabloj laŭ la celoj de la lecionoj

En la leciontabelo estis gramatikaj, leksikaj, paroligaj lecionoj, rolludoj, kvizoj kaj konkursoj, klerigaj kaj distraj vesperaj aranĝoj. Entute okazis po 15 diverstemaj lecionoj en la grupoj A – kaj B-nivelaj.

Grupo A

Fonetiko – 0

Gramatiko – 2 lecionoj

Leksiko – 2 lecionoj

Paroligo – 8 lecionoj

Skribokapablo – 2 lecionoj

Legokompreno – 0

Aŭdkapablo – 1leciono

 

Grupo B

Fonetiko – 1leciono

Gramatiko – 4 lecionoj

Leksiko – 2 lecionoj

Paroligo – 3 lecionoj

Skribokapablo – 2 lecionoj

Legokompreno – 1 leciono

Aŭdkapablo – 2 lecionoj

 

Aplikitaj metodoj

1) Metodoj,  aktivigantaj cerbolaboradon kaj kreadon de la kursanoj: eksplikado kaj diversforma ilustrado de studata materialo; problemcela konversaciado; reproduktado; praktika ekzercado.

2) Metodoj,  akcelantaj la agadon de la kursanoj: rakontoj, raportoj, prelegoj, konversacioj, dialogpoj, polilogoj,  rolludoj, kvizoj, prezentado de filmoj kaj instruaj prezentaĵoj, uzado de tekstoj kaj skribaj ekzercoj (testaj, verkaj, komentariaj, tradukaj, substituaj).

Ĉefaj instruformoj dum la lecionoj: kolektiva (tutgrupa, etgrupa), partnera, individua.

 

Kulturklerigaj programoj

“Amika vespero” – gvidantoj: Raja Kudrjavceva, Tatjana Vŝivceva

“Novjarfesta vespero” – Raja Kudrjavceva

Prelego “Esperanto estas ne nur lingvo” – Kirill Noviĉenko

Aŭtora filmo pri la 100-a UK en Lillo - Kirill Noviĉenko

Raporto “Esperanto kiel ilo por mondvojaĝo” – Kim Youngung (Heroo)

Inform-aktiviga programero “Kampoj de persona aktivado” – Vladimir Opletajev, Irina Gonĉarova

Kvizo pri la revuo “Kontakto” – Olga Ŝilajeva

Lingvaj ludoj – Irina Gonĉarova

Kantoj en Esperanto – Konstantin Ĥlizov

 

Amaskomunikiloj pri la Vintra lingvotrejnado

1. Olga Ŝilajeva, Kirill Noviĉenko    Sonraportoj “Sukcesis dua Vintra Lingvotrejnado en Jekaterinburgo, Rusio” - Ĉina Radio Internacia. – 12.01.2016 http://esperanto.cri.cn/2521/2016/01/12/165s183717.htm

2. Vladimir Opletajev  “Sukcesa lingvotrejnado en Uralo”. Retejo “La Balta Ondo” – 17.01.2016

http://sezonoj.ru/

3. Vladimir Opletajev   Bildfilmo pri la Vintra lingvotrejnado - 24.01.2016

http://vk.com/videos-59616356?section=all&z=video-59616356_171852415%2Fclub59616356%2Calbum-59616356%2Fpl_-59616356

 

Vladimir Opletajev (Surgut)

Lingvotrejnado: impresoj de la partoprenintoj

Urboj: 

Aranĝoj: 

Lingvotrejnado: impresoj de la partoprenintoj

La tri tagoj de la Vintra lingvotejnado estis vere intense travivitaj: tage en ambaŭ grupoj (A kaj B-nivelaj ) okazis lecionoj unu post la alia, nur kun malgranda kvinminuta spirpaŭzo inter ili. Vespere estis kulturkleriga programo kaj distraj Esperanto-programeroj, dum kiuj ni kune festis, aranĝis la komunan koncerton, ludis k.t.p.

Mi estas tre kontenta, ke ni ĉiuj kune sukcesis krei bonan amikan etoson por la interŝanĝo de lingvaj scioj, kiam pli spertaj kaj kompetentaj Esperanto-uzantoj povis instrui al la relative novaj lingvouzantoj aŭ al tiuj, kiuj ne tre ofte praktikas la lingvon, sed ŝatis evoluigi siajn lingvokapablojn. Ĝojige estis, ke la sepkapa teamo de instruistoj laboris tre entuziasme, inspire kaj vere bruligis la fajron de la studado, pri kiu mi esperplene diris dum la malfermo de la trejnado. Al mi ankaŭ plaĉis la lernantoj de ambaŭ grupoj, kiuj estis vere interesitaj lerni, ricevi novajn sciojn, diligente plenumis ĉiujn instrutaskojn. Mi mem penis ĉion sukcesi: kaj instrui apartajn temojn al A-niveluloj en la A-grupo, kaj plezure partopreni kiel lernanto apartajn lecionojn kun la interesegaj temoj en la B-grupo; gvidi vesperajn programerojn, zorgi pri la festa tablo. Ĉeesto kaj helpo de miaj bonaj amikoj, ilia aktiva kunagado, ilia ĉiam sentebla bonhumoro certe aldonis fortojn al mi! Kaj tre plezurigis ĉiujn multaj agrablaj surprizoj de amikoj! La plej granda estis apero dum nia aranĝo de korea esperantisto Kim Youngung (lia nomo tradukiĝas kiel Heroo), kiu faris interesegan prezentaĵon pri siaj tutmondaj Esperanto- vojaĝoj.

MRaja Kudrjavceva (Jekaterinburg)i nur bedaŭras, ke pro tiu streĉa ritmo de agado, tute ne restadis la tempo por trankvile sidi kaj interparoli kun miaj amikoj, kiel mi tion volis. Nur iomete mi povis fari tion la 5-n de januaro vespere, kiam min vizitis tiuj el la geamikoj, kiuj devis forveturi el Jekaterinburg iom pli poste, aŭ nokte aŭ frumatene, kaj ni denove dekunuope sidis ĉetable en mia hejmo kaj ĝuis la amikan interkomunikiĝon. Ankaŭ mi ĝojis, ke du miaj geamikoj – moskvanoj Irina Gonĉarova kaj Aleksandr Lebedev post la lingvotrejnado restis gasti por tri tagoj en mia hejmo, kaj ni tre bone pasigis la tempon kune, promenante en la urbo, vizitante  teatron, kunrigardante la fotojn pri la ĵus pasinta aranĝo kaj interŝanĝiĝante la impresojn pri ĝi, simple amike babilante pri diversaj temoj.

Belaj rememoroj pri la tagoj de la Vintra lingvotrejnado restos kun mi, kaj ili certe varmigos la animon vintre. Mi dankas al ĉiuj miaj geamikoj – partoprenintoj de la aranĝo por tiu festo de agrabla, ĝojiga kaj tre utila interkomunikiĝo! Mi esperas pri niaj renkontiĝoj kaj nia kunagado ankaŭ estonte!

Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg)


Irina Gonĉarova (Odincovo)La Vintra lingvotrejnado en Jekaterinburg estis sendube tre utila por ĉiuj partoprenintoj. La aranĝo estis bonege preparita de la loka teamo, gvidata kaj inspirata de Raja Kudrjavceva. Ĉiuj restis tre kontentaj kaj disveturis kun la emo daŭrigi la studadon kaj esperantumadon. Bonega evento, unuvorte. Ne pretertrafu ĝin la sekvan fojon!

Irina Gonĉarova (Odincovo)


Dmitrij Rzjanin/Dima ERZa (Revda)Mia nomo estas Dmitrij Rzjanin. Mi estas memlernanto, kaj mi volonte partoprenis la Vintran lingvotrejnadon en Jekaterinburg. Por mi tio estis unua sperto de aktiva parolado en Esperanto. Neniam antaŭe mi aŭdis homojn tiom multe paroli Esperanton, kaj mi kun ĝuo ensorbis kiel spongo ĉiujn vortojn. Fine ankaŭ mi mem iĝis homo parolanta Esperanton! Nun mi ne timas konversacii en skajpo!

Dmitrij Rzjanin/Dima ERZa (Revda)


Aleksandra Osipova (Jekaterinburg)Jen, finiĝis la unua por mi lingvotrejnado en Jekaterinburg. Pasintjare mi planis partopreni la aŭtunan lingvotrejnadon, sed bedaŭrinde realigi tiujn planojn malhelpis tiamaj malfavoraj cirkonstancoj. Nun mi kun la nostalgio rememoras tri trejnadajn tagojn plen-plenajn de eventoj, kiuj donacis al mi ne nur novajn sciojn en Esperanto, sed ankaŭ grandan plezuron de la komunikiĝo kun tre interesaj kaj bonanimaj homoj.

La instrua kurso en la B-grupo estis por mi tre utila, ĉar ĝi permesis profundigi mian komprenon pri Esperanto-gramatiko kaj leksiko kaj plenigi iujn ekzistantajn mankojn en miaj lingvoscioj. Por mi estis granda honoro praktiki Esperanton dum la lingvaj lecionoj de tiuj elstaraj Esperanto-instruistoj, kiel Vladimir Opletajev kaj Irina Gonĉarova. Dankon al la organizantoj, ke ili invitis al la Vintra trejnado en Jekaterinburg tiujn pedagogojn!

Ĉiu lingva leciono de V. Opletajev vere allogis min: pri la bela Esperanto-prononco, pri aŭdado, pri Esperanto-paronimoj – ja por mi, kiel lingvisto, ili estas tre aktualaj kaj interesaj. Kaj la leciono, dediĉita al la uzado de volitivo en Esperanto, tre helpis min profundigi miajn sciojn en tiu gramatika parto de Esperanto, ĝustigi por mi apartajn gravajn nuancojn. Estis agrable rimarki, ke tiujn novajn sciojn mi ensorbis tre facile, kaj mi opinias, ke tio estas ne nur merito de diverstipaj ekzercoj, sed ankaŭ helpis tion tre efika ŝanĝo de la formoj de la prezentado de informoj: jen testado, jen ekzercoj, jen rolludoj; zorgeme pripensitaj detaloj de la prezentado: de intence uzita diverskolora papero por la printado de diversaj tekstoj ĝis la ligo al la temo kaj surpriza enmanigo de agrablaj novjaraj memoraĵoj. Kaj ĉion ĉi akompananta agrabla milda humuro de la prezentinto ne permesis enui eĉ minuton kaj stimulis la cerbumadon pri la temo.

La lecionojn de Irina Gonĉarova karakterizas dinamismo, originala stilo, proponitaj interesaj ekzercoj, abundo de taskoj por traduko. Ŝi dividis kun ni ĉiuj siajn interesegajn lingvajn observojn kaj trovaĵojn, akiritajn dum pluraj jaroj de la instruado de Esperanto al lernantoj, cetere ne nur nialandaj, sed ankaŭ eksterlandaj. Krome karismo, specifa al Irina, kreas la bezonatan agordiĝon por la alproprigo de la scioj, kiujn ŝi senavare transdonas.

Mi volus ankaŭ mencii en la programo interesegan prezentaĵon pri la tutmondaj vojaĝoj de korea esperantisto Heroo, filmon pri la 100-a jubilea UK en Lillo de Kirill Noviĉenko, kantadon kun Konstantin Ĥlizov kaj matenan jogumadon kun Nastja, kiujn mi volonte partoprenis.

Certe ni ĝoje pasigis la tempon dum vesperaj distraj programeroj: Amika vespero, enkadre de kiu ni agrable festis ankaŭ la naskiĝtagon de Tatjana Vŝivceva el Miass kaj Novjara festo, kiun ni gaje kunfestis. Estis bonege renkonti dum la trejnado Esperanto-gastojn el Moskvo, Sankt-Peterburg, Novosibirsk, Uljanovsk, Glazov, Tjumenj kaj aliaj urboj! Mi dankas al ĉiuj, kiuj partoprenis la trejnadon, dividis kun ĉiuj siajn sciojn, energion, talenton kaj animvarmecon!

Apartan dankon al Raja, sen kiu neimageblas tiu aranĝo en Jekaterinburg, kleriga kaj samtempe tre festa, kaj certe inspira kaj donanta la puŝon al plua studado de la lingvo! Mi estis senlime ĝoja vidi miajn malnovajn amikojn kaj konatiĝi kun la novaj kaj atendos niajn aliajn renkontiĝojn!

Aleksandra Osipova (Jekaterinburg)


Anastasija Golovkina (Tjumenj)Ankaŭ mi partoprenis en la lingvotrejnado 2016. Dankon al ĉiuj organizantoj, precipe Raja Kudrjavceva kaj Pavel Veselov! Vi ĉiuj estas bravuloj! Vi faris grandan laboron por ni, kaj tio estas tre valora!

Kaj mi dankas niajn instruistojn! Tio estas Vladimir Opletajev, Irina Gonĉarova, Olga Ŝilajeva, Tatjana Vŝivceva kaj Kirill Noviĉenko. Fakte mi ne praktikis Esperanton pli ol unu jaron. Kaj por mi ĉiuj lecionoj estis malfacilaj... Malfacile estis eĉ simple kompreni, kion volis instruisto. Post la la unua leciono mi pensis, ke ... eble indas iri al alia grupo (A). Fine de nia lingvotrejnado certe estis pli facile kompreni pri kio temas. Ĉio dependis de ni mem, kaj aktive studante ni povis plibonigi nian lingvonivelon.

Tre interesaj estis la temoj de lecionoj. Por mi estis multaj malfacilaj momentoj (ekzemple: -ig kaj -iĝ kaj aliaj, pri kiuj mi eĉ ne sciis). Vladimir Opletajev estas bonega instruisto. Mi ne sukcesis kompreni ĉion bone, sed mi dankas lin, ke li trovis tiajn interesajn momentojn, pri kiuj mi en mia parolado eĉ ne pensis. Irina Gonĉarova estas ankaŭ spertega instruisto. Mi bone memoras, kiam mi studis Esperanton ĉe Irina dum REK-EOLA en Jekaterinburg. La temoj estis por mi tre komplikaj... eble, ĉar mi ne tre bone sciis tion. Dankon pro viaj ludoj. Ili estis ĉiam interesaj kaj viglaj. Tre interese Olga Ŝilajeva rakontis pri "Kontakto". Ankaŭ multon interesan kaj utilan mi eksciis en la leciono de Kirill Noviĉenko.

Bedaŭrinde mi preskaŭ ne partoprenis en vesperaj programeroj. Sed mi konatiĝis kun novaj homoj kaj renkontiĝis kun miaj amikoj kaj sukcesis aŭskulti la kantadon de Konstantin Ĥlizov. Bonege! Dankon al mia kompanio, kiu matengimnastikis kaj praktikis jogon kune kun mi – Elvira Insapova, Aleksandra Osipova kaj la tuta familio Vŝivcev.

Anastasija Golovkina (Tjumenj)


Filipp Vŝivcev (Miass)Jam la duan fojon mi partoprenis la lingvotrejnadon. La lecionoj al mi tre plaĉis. Ĉi-foje al ni instruis kelkaj instruistoj. Tio estas pli interesa, ol unu. Ni pli bone akceptis novajn sciojn. Al mi pli plaĉis la lecionoj de Olga Ŝiljaeva. Mi volonte partoprenos sekvan lingvotrejnadon.

Filipp Vŝivcev (Miass)

 


Olga Ŝilajeva (Glazov)

Kiam Raja Kudrjavceva nvitis min partopreni la lingvan trejnadon en Jekaterinburg, mi timis, ke pro la labora ŝarĝo ne povos trafi la eventon. Mi hezitis kelkajn semajnojn, sed fine decidis, ke mi vere bezonas refreŝigi miajn fortojn. Ĝismorte laca ĉevalo ne iras malproksimen. Do mi aĉetis biletojn kaj veturis al Jekaterinburg kune kun mia lernantino Farida Bekmansurova. La aranĝo okazis en la jam konata por multaj rusiaj esperantistoj komforta bazejo “Uktus”, rande de la urbo, en pitoreska pina arbaro.

La programo de la tri trejnad-tagoj estis densega: du lecionaj partoj – matene kaj posttagmeze, vesperaj kulturklerigaj programeroj, festoj, koncertoj, ludoj ktp. Aparte indas mencii interesan lekcion de koreo Heroo (Youngung Kim) pri lia vivo kaj pri vojaĝo tra Rusio.

La lecionojn gvidis spertaj rusiaj esperantistoj, kiuj vere ravas min. Mi bedaŭras, ke pro la okupiteco kun la grupo A ne povis partopreni kelkajn lecionojn de la B-grupo, interesajn por mi.

Ankaŭ la grupo A min ravis. Homoj, kiuj komence de la trejnado preskaŭ ne parolis Esperanton (ekzemple mia lernantino Farida) en la fino de la trejnado jam senĝene esprimis siajn pensojn en la lingvo. Ludante kun instruistoj dum la lecionoj, ili mem ne komprenis, kiam komencis paroli Esperanton. Similaj ludaj programeroj vere helpas al komencintoj, la rezultoj venas rapide kaj facile.

Por la grupo B mi reklamis la revuon de TEJO “Kontakto” kaj aranĝis kvizon pri la kajero 4 de la jaro 2015. Per la programero mi ŝatis paroligi lernantojn, krei pozitivan imagon pri TEJO kaj ĝia revuo, igi homojn esti aktivaj, verki, kreadi kaj partopreni projektojn.

Fine de lalingva staĝo lernantoj ricevis certigilojn pri la sukcesa trejnado. Por multaj el ili tio estas la unua dokumento en Esperanto, vere grava kaj valora. Longa vojo komenciĝas per mal-granda paŝo.

Nome de ĉiuj partoprenantoj mi volas diri grandegan dankon al la ĉefa organizanto de la lingvotrejnado, Raja Kudrjavceva, kiu senlace, sendorme, sindone faris ĉion, por ke la evento estu alloga kaj pozitiva. Alian grandan dankon al Pavel Veselov, kiu faris ĉiujn teknikajn (kaj ne nur) aferojn antaŭ kaj dum la trejnado. La Vintra lingvotrejnado certe pasis utile por ĉiuj.

Olga Ŝilajeva (Glazov)


Vladimir Terjoĥin (Jekaterinburg)

Mi kun plezuro partoprenis tiun ĉi aranĝon, kiu pasis en bona kaj amikeca esperantista etoso. Ĝi estis utila kaj bezonata. Mi eĉ ne imagis tion antaŭe. La lingvotrejnado vere estis trejnado, serioza kaj praktika trejnado.

Se paroli pri la studado mem, do lecionoj de V. Opletaev kaj de I. Gonĉarova estis super ĉiuj aplaŭdoj, kaj ili estis diverstemaj kaj interesaj. Al Vladimir estas specifa profunda subtila kompreno de la lingvo. La lecionojn de Irina distingas riĉeco de praktika sperto pri diversnivela instruado de Esperanton, laboro kun gejunuloj kaj multaj scioj ne nur pri Esperanto. Verŝajne minuso estis nur manko de ioma libera tempo. 

Vladimir Terjoĥin (Jekaterinburg)


Farida Bekmansurova (Glazov)La Vintra lingvotrejnado estis mia unua Esperanto-aranĝo. Mi intencas somere vojaĝi en Brazilon. Mi volas viziti Olimpikojn en la 2016-a jaro. Mia amikino Olga Ŝilajeva havas esperantistajn amikojn en Brazilo. Ŝi diris, ke mi povos loĝi en iliaj domoj. Ili parolas nur en Esperanto. Pro tio nun mi lernas Esperanton. Olga estas mia instruisto. Ŝi proponis al mi viziti la Vintran lingvotrejnadon, ŝi diris, ke ĝi helpos min pli bone kompreni la lingvon. Dank' al ĉi tiu aranĝo mi komprenis, ke Esperanto estas tre bela, interesa kaj facila lingvo. Mi konatiĝis kun esperantistoj el diversaj urboj. Ĉiuj ili estas bonegaj homoj. Ni havis gajajn, interesajn kaj utilajn lecionojn por komencantoj, loĝis en oportunaj, belaj ĉambroj, manĝis bonguste, ludis diversajn ludojn. Mi komprenis, ke Esperanto estas granda mondo, kie loĝas agrablaj, amikemaj, saĝaj homoj. Mi tre volas esti ĝia parto. Dankon al ĉiuj, kiuj organizis tiun belegan lingvotreinadon!

Farida Bekmansurova (Glazov)


Januare en Jekaterinburg

Urboj: 

Aranĝoj: 

Ekde la 3-a ĝis la 5-a de januaro en la rusia urbo Jekaterinburg okazis lingvotrejnado pri Esperanto.

La aranĝo estis organizata en la kuracgastejo "Uktus", kie dum nia ĉeesto malestis aliaj gastoj. Pro tio la tuta ejo estis je nia dispono. Tio certe kreis komfortajn kondiĉojn kiel por instruistoj tiel por lernantoj. Unu de la plej rimarkindaj aferoj estis respondeco de instruteamanoj, venintaj dividi sian sperton kun komencantoj kaj progresantoj. Ĉi tie estis Vladimir Opletajev - filologo kaj aktivulo de la Ural-Siberia esperantista movado, Irina Gonĉarova - moskva esperantistino el esperantista familio, gvidantino de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. La aranĝon vizitis ankaŭ Ĝenerala Sekretario de TEJO Arina Osipova. Do, entute instruistaro kaj movadreprezentantaro estis tre interesaj kaj ebligis kiel diversflankan kaj abundan studadon de la lingvo, tiel demonstradon de la movado al lernantoj, kiuj siavice rivelis laŭdindan scivolemon kaj interesiĝon. Estas ankaŭ tre grave kaj ĝojige, ke venis novaj antaŭe nekonataj personoj, kio evidente montras aktualecon kaj necesecon de instruista agado.

Verdire niaj ĉi-fojaj lernantoj certe meritas apartan mencion, ĉar dum nur tri tagoj de la aranĝo ili rivelis rimarkeblan sukceson. Ĉi tie per siaj propraj okuloj oni povis vidi homojn, kiuj sukcesis jam sufiĉe bone konatiĝi kun la lingvo dum kelkaj monatoj. Min ekzemple tre kortuŝis novulino, kiu nomiĝas Margarita. Tio estas junulino nevidkapabla, kiu lernadis la lingvon tute memstare dum preskaŭ du monatoj antaŭ la trejnado kaj partoprenis ĝin jam povante interparoli kun aliaj en Esperanto. Certe ne tiom lerte kaj flue, kiel pli spertaj samideanoj, sed la fakto mem, ke tiu celstreba esperantistino tiom rapide kaj volonte progresas, vere instigas nin kredi je spiritforto de la homo.

Unu el gastoj de nia aranĝo estis juna korea esperantisto, kiu nomiĝas Heroo. Li estas aktiva mondvojaĝanto, kiu jam vizitis multajn landojn uzante neŭtralan lingvon. Heroo dum novjaraj festoj vojaĝis el Hispanio, kie li studis, hejmen al Suda Koreio tra Rusio, kie li planis viziti la plej grandajn urbojn: Sankt-Peterburg, Moskvo, Ĉeboksari, Kazanj, Jekaterinburg, Novosibirsk, Irkutsk, Ulan-Ude kaj Vladivostok. Dum unu el vesperoj Heroo demonstris bonegan prezentaĵon, en kiu temas pri lia vojaĝsperto per Esperanto.

Krom lecionoj ankaŭ estis okazigitaj ludoj, amuziĝprogrameroj, bankedoj. Fine de ĉiu tago partoprenantoj povis ĝui vesperan amikan etosumadon spektante videojn kaj aŭskultante esperantlingvajn kantojn de Kore, Jonny M kaj aliaj. Entute etoso de la aranĝo estis ĝoijga, preskaŭ tia, kian oni povas senti dum multaj aliaj esperantistaj aranĝoj inkluzive eĉ kongresojn. Kompreneble, skalo de la trejnado ne estas tiom granda, sed grandeco ne tiom gravas, kiam ĉirkaŭ vi estas viaj samideanoj, kiuj komune laboras por plibonigi sian konon de Esperanto kaj la movado. Oni povas sincere konstati, ke la nuna trejnado donis al ni novan ondon de inspiro kaj deziro pli kaj pli denove antaŭenigi nian aferon. Malgraŭ mi ankaŭ gvidis kelkajn lecionojn dum la trejnado, mi ankaŭ havis okazon malkovri kelkajn malĝustaĵojn de mia lingvokono. Tio montras, ke la aranĝo estas utila ne nur por tiuj, kiuj nur komencas konatiĝi kun la neŭtrala lingvo, sed ankaŭ por tiuj, kiuj jam sentas sin sufiĉe spertaj ĉi-tiukampe. En Rusio ekzistas diraĵo: "Jarcenton vivu, jarcenton lernu". Do, jen estas reala ekzemplo de tiu situacio, pri kiu en ĝi temas.

Post la trejnado ĉiuj dezirantoj povis partopreni ekskurson tra la urbo Jekaterinburg. La ekskurson gvidis loka esperantistino Rita Ĥusanova, kiu ne ĉeestis en la trejnado, sed aranĝis tute profesian kaj informoplenan rondvojaĝon tra la vintra urbo.

 

Kirill Noviĉenko (Sankt-Peterburgo)

La teksto estis verkita dum la preparado al sonregistraĵo por Ĉina Radio Internacia, kiu okazis la 12-n de januaro 2016.