EsPrimo-11

Urboj: 

EsPrimo: 

EsPrimo - 11

Informletero 1

Ural-Siberia esperantista renkontiĝo EsPrimo en majo de la pasinta jaro sukcese trapasis la dekfojan rubikonon. Ĝi fariĝis en la lasta jardeko tradicia renomita regiona jarkunveno de esperantistoj, ŝatata kaj volonte vizitata, kun propra stilo kaj tradicioj. La iniciata grupo de ural-siberiaj esperantistoj: Katerina Arbekova (Novosibirsk), Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg), Aleksandr Osincev (Jekaterinburg), Pavel Veselov (Tjumenj) responde al deziro de multaj samregionanoj daŭrigi la tradicion de printempaj renkontiĝoj anoncas preparojn al EsPrimo-11.

La Organizan teamon eniris:
Raja Kudrjavceva – (REU – reprezentanto en Uralo): kunordiganto de la programo, informado, kontaktoj kun aliĝintoj, kulturaj aranĝoj.
Katerina  Arbekova – (Prezidanto de Novosibirska esperantista klubo, iniciatinto kaj organizanto de RA): informado, financoj, hotelo, turisma kaj sporta programoj.
Aleksandr Osincev – (Prezidanto de Jekaterinburga esperantista klubo): klerigaj kaj kulturaj programoj.
Darja Zelenina – (Aktivulino de Ĉelabinska esperantista grupo, kursgvidanto dum SES-2014 en Rusio):  lingvaj kaj kulturaj programoj.
Roman Jefremov – (Aktivulo de Glazova esperantista grupo) : lingvaj kaj sociaj ludoj kaj kulturaj programoj.
Pavel Veselov – (Prezidanto de Tjumena esperantista klubo): teknika, komputila kaj reta servoj.
Marina Stepaĉova (Aktivulino de Tjumena esperantista klubo) - kulturaj programoj dum la renkontiĝo.

Ĉi-jare EsPrimon gastigos Ĉelabinsk – la ĉefurbo de la Suda Uralo, grava industria, scienca, kultura centro, bone atingebla per busoj, trajnoj kaj aviadiloj. Nun estas traktataj loĝeblecoj en hotelo kun relative moderaj prezoj por luado de kunvensalono, loĝĉambroj kaj trifojaj manĝoj. Komence de marto estos komunikitaj ĉiuj konkretaj detaloj kaj prezoj.

Tempo kaj daŭro de la renkontiĝo
01. – 04. de majo 2015

Temo de la renkontiĝo: “La vojo, kiun ni sekvas”

Esperanto estas unika demokratia komunikilo kaj pontolingvo kunliganta homojn sendepende de ilia nacia, ŝtataneca, religia apartenoj. Ĉiu esperantisto elektinte iam la vojon de Esperanto faras komence unuajn paŝojn, poste evoluas kaj perfektiĝas lingve kaj movade, identigas sin kun la internacia komunumo, trovas novajn agadkampojn, alproprigas ecojn de homo kultura, inteligenta, tolerema, bonfara. La organizantoj de EsPrimo-11 alvokas ural-siberianojn trakti varian temaron reflektantan la vivon de esperantistoj el pluraj vidpunktoj: motivoj por lerni Esperanton, emancipiĝo pere de Esperanto, regiona kaj internacia kunlaboroj, intelektaj interŝanĝoj ktp. La tutmonda internacia esperantista komunumo vivas en 2015 kadre de la Jaro “Montevideo 60”, kies pinto estos la 100a Universala Kongreso de Esperanto kun ĝia kulturologia temo “Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj”. En Rusio startis la Jaro de literaturo, kiu povas sugesti ankaŭ al esperantistoj interesajn agadkampojn. En julio esperantistojn de nia lando bonvenigas en Ĉeboksaro Rusiaj Esperanto-Tagoj logante gastojn per la promesplena titolo “Multlingva Rusio”. Ni esperas, ke ankaŭ EsPrimo-11 mejloŝtone kaj reliefe markos la vojon, kiun sekvas esperantistoj de Ural-Siberia regiono.

La Organiza teamo bonvenigas ĉiujn partoprenontojn anticipe prepari kaj aktive oferti al la ĝenerala programo interesajn diverstemajn programerojn.
Ĉiuj dezirantoj partopreni EsPrimon-11 povas aliĝi nur rete pere de la paĝaro “Ural-Siberia esperantista movado” pleniginte la retan formularon. La aliĝintoj devas en marto-aprilo konfirmi sian partoprenon en la renkontiĝo sendinte aliĝkotizon al la Organiza teamo. Aliĝkotizo por la unua aliĝperiodo (ĝis 01.04.2015) estas 400 rub., por la dua aliĝperiodo (ĝis 30.04.2015) estas 600 rub. Surloke pagota aliĝkotizo – 800 rub. La aliĝkotizo estas destinita por aktualaj organizaj elspezoj kaj antaŭmendoj kaj ne estas repagenda al nevenintoj en Ĉelabinskon.

Vi povas skribi rete al la adreso: EsPrimoatural-sib.org

Raja Kudrjavceva:  tel. +7-922-298-20-21, (h) +7 (343) 278-08-95
Katerina Arbekova: tel. +7-913-921-94-98
Pavel Veselov:  tel. +7-922-480-11-51

Ni renkontiĝu en Ĉelabinsk!

Aliĝilo por EsPrimo-11

EsPrimo: 

Aliĝintoj al EsPrimo-11

Urboj: 

EsPrimo: 

1. Katerina Arbekova (Novosibirsk) +
2. Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg) +
3. Aleksander Osincev (Jekaterinburg) +
4. Roman Jefremov (Glazov) +
5. Darja Zelenina (Ĉelabinsk) +
6. Marina Stepaĉova (Tjumenj) +
7. Pavel Veselov (Tjumenj) +
8. Artjom Veselov (Tjumenj) +
9. Nadeĵda Borisova (Tjumenj) +
10. Anna Pavlova (Jekaterinburg) +
11. Irina Kirina (Jekaterinburg) +
12. Vladimir Opletajev (Surgut) +
13. Jefim Zajdman (Jalto)
14. Tatjana Glaznica (Ĉelabinsk)
15. Vadim Biserov (Perm)
16. Mansur Mamkin (Tjumenj) +
17. Jelena Uspenskaja (Jekaterinburg) +
18. Timofej Vŝivcev (Miass)
19. Tatjana Vŝivceva (Miass)
20. Filipp Vŝivcev (Miass) +
21. Aleksandra Osipova (Jekaterinburg) +
22. Artur Grigorjev (Krasnojarsk) +
23. Anastasija Golovkina (Tjumenj) +
24. Larisa Ŝapoŝnikova (Arĥangelsk)
25. Irina Gonĉarova (Odincovo) +
26. Viktor Laptev (Ĉelabinsk) +
27. Aleksandr Basov (Luberci) +
28. Ilja Muravjov (Moskvo) +
29. Kuzjma Smirnov (Moskvo) +
30. Nikolaj Popov (Jekaterinburg) +
31. Galina Terentjeva (Ĉelabinsk) +
32. Nikolaj Terentjev (Ĉelabinsk) +
33. Evelina Sokolova (Krasnojarsk) +
34. Pavel Procenko (Severouralsk)
35. Jelena Ŝaravina (Krasnojarsk) +
36. Anna Nogina (Ĉelabinsk) +
37. Stanislav Kacko (Novosibirsk) +
38. Julija Degtjarjova (Jekaterinburg) +
39. Pavel Razbojnikov (Jekaterinburg) +
40. Tatjana Procenko (Severouralsk)
41. Sergej Procenko (Severouralsk) +
42. Aleksandr Procenko (Severouralsk) +
43. Julija Moĉalova (Jekaterinburg) +
44. Vladimir Terjoĥin (Jekaterinburg) +
45. Vjaĉeslav Roĵdestvenskij (Ĉelabinsk) +
46. Valentina Kovalova (Novosibirsk) +
47. Sofija Paŝĉenko (Novosibirsk) +
48. Jelena Ĉernova (Dimitrovgrad) +
49. Irina Ruzankina (Dimitrovgrad) +
50. Tatjana Ilutkina (Dimitrovgrad) +
51. Vladimir Minin (Tomsk) +
52. Konstantin Obrazcov (Tomsk) +
53. Marija Donova (Tomsk) +
54. Lev Obrazcov (Tomsk) +
55. Tatjana Vtorova (Volgograd) +
56. Valentina Spicina (Volgograd) +
57. Pavel Vavilin (Jekaterinburg)
58. Aleksandr Osokin (Sankt-Peterburg) +
59. Darja Arbekova (Novosibirsk) +
60. Sergej Strelec (Ĉelabinsk) +
61. Gafurjan Gazizov (Salavat) +
62. Konstantin Ĥlizov (Jekaterinburg) +
63. Alisa Ĥlizova (Jekaterinburg) +
64. Alona Ĥlizova (Jekaterinburg) +
65. Anastasija Vasilkova (Jekaterinburg)
66. Natalja Mansurova (Jekaterinburg)
67. Nikolaj Krivĉenkov (Rjazan) +
68. Zilija Artjuĥova (Ĉelabinsk)
Signo + montras, ke la kotizo estas ricevita.

Belegaj tagoj ĉi

Urboj: 

EsPrimo: 

Legante en REGo artikolojn pri EsPrimo, ni ĉiam ĝojis pri interesaj uralaj aranĝoj, kiujn ni revis partopreni. Kaj jen ĉi-jare nia revo realiĝis.

Nia duopo atingis la hotelon "Solneĉnaja" en Ĉeljabinsk frumatene la 1-an de majo. Restis 2 horoj antaŭ registriĝo. Bonega suna vetero vokis nin en la apudan vastan parkon. Reveno en la hotelon similis renkonton  kun tre proksimaj parencoj - gajaj voĉoj, kisoj, brakumoj. Tia amika, ĝoja kaj samtempe trankvila etoso konserviĝis dum ĉiuj tagoj de EsPrimo.

Tuj post la tagmanĝo komenciĝis prezento de organizantoj kaj salutoj de gastoj. Parolante laŭvice, ĉiuj ricevis amuzajn taskojn de gvidantino. Estis gaje kaj interesege ankaŭ dank' al kelkaj ŝerculoj, kiuj ankaŭ poste ĉiam plibeligis aranĝojn - Vladimir Minin, Konstantin Obrazcov el Tomsk, Roman Jefremov el Glazov.

La programo estis tre varia kaj riĉa, kelkajn programerojn oni gvidis eĉ paralele. La plej plaĉaj por ni estis "Peĉakuĉo" (Aleksandr Osincev), la diskutrondo "Estas mi esperantisto" (Vladimir Opletajev kaj Raja Kudrjavceva), "Gaja vespero” kaj "Gajaj dancoj", brile kaj pacience gviditaj de Marina Stepaĉova el Tjumenj. Tiu lasta estis tre interesa , ĉar Marina surmetis robojn konforme al la epoko, al kiu apartenis tiu au alia danco. Arte faritaj belegaj roboj kaj dancmovoj kreis neripeteblan atmosferon,  kaj ĉiuj volonte lernis anglan kaj irlandan dancojn.

Kun granda intereso ni plonĝis en la pasintecon dum la rakontoj de Viktor Laptev kaj Vjaĉeslav Rojdestvenskij pri la historio de la esperantista movado en Ĉeljabinsk kaj dum prezento de la filmo pri esperantista kostrutaĉmento en 1971 jaro fare de Vladimir Terjoĥin (Jekaterinburg). Utilis certe prelegoj pri rim-vortaro de Viktor Laptev kaj pri la vortaroj de Kondratjev (Aleksandr Osokin el Sankt-Peterburgo).

Personoj estis rimarkindaj ĉi-tie. Bonege aktivis Katerina Arbekova kaj ŝia filino Daŝa, la amikema Roman Jefremov,  intelektulo Vladimir Opletajev, kies libron "Simboloj de Rusio" ni ĵus aĉetis. Raja Kudrjavceva similis reĝinon: aferema, ĉion scianta, ĉiujn helpanta, ĉien impetanta, trovanta  nur bezonatajn en ĉi-momento vortojn. Krom tiuj kapabloj, ŝi montriĝis tre romantika kaj virineca dum la vespero, dediĉita al E.Urbanová. Impresis nin ŝia legado, kandeloj sur la tablo...kaj ŝika skarpo en ŝiaj manoj.

La tagordo estis saĝe organizita, sen malfruoj kaj prokrastoj, kaj la lingva disciplino mirigis nin - evidentis, ke la partoprenantoj plezure parolis la lingvon. Bedaurinde, ni ne partoprenis la ekskurson tra Ĉeljabinsk, ĉar ni forveturis pli frue, sed mi ne dubas, ke ĝi estis same bone kaj bele organizita. Ho, kiel rapide pasis belegaj tagoj ĉi! Dankon al la mastroj kaj al ĉiuj aktivuloj!

Ĝis venonta EsPrimo!

Vtorova Tatjana kaj Valentina Spicina (Volgograd)

 

Vasta geografio de la partoprenintoj atestas, ke ĉi kunveno estas stabila kaj bone organizita, kaj EsPrimo havas estonton. Junaj komencantaj esprantistoj jam sufiĉe vigle parolas kaj bone komprenas. Interesa momento: kelke da geedzoj venis kun infanoj. Tamen la infanoj tute ne malhelpis la programon, ili nature eniris en ĉiun eron. Multaj eroj de la programo helpis al ni studi per Esperanto ion novan por ni. Al mi tre plaĉis interesaj programeroj de Roman Jefremov el Glazov kaj de Konstantin Obrazcov el Tomsk. Mi komprenis, ke ĉiu partoprenanto povas esti mastro de iu parto de nia kunveno. Dum EsPrimo mi ekvidis novajn formojn de E-movado kaj ekmemoris la malnovajn. Bona estis Amika vespero.

Renkontiĝu ni sekvajare!

Vladimir Terjoĥin  (Jekaterinburg)

 

Saluton el Jekaterinburg, karaj geamikoj!

Pardonu min pro mia iom malfrua reeĥo, sed ankaŭ mi volas danki ĉiujn organizantojn kaj ankaŭ la partoprenantojn de EsPrimo en Ĉeljabinsk pro la tre enhavriĉa kaj ĝoja renkontiĝo! Ĝia organizado, laŭ mi, estis senriproĉa, la programo tre varia kaj alloga, la etoso festa kaj tre varma!

Mi ŝatus aparte danke mencii: Raja Kudrjavceva kaj Mirina  pro la mirindaj poeziaj programeroj , unu el kiuj mi mem eĉ partoprenis plezure; Vladimir Opletajev pro la prezentaĵo de lia originalverkita en Esperanto libro “Simboloj de Rusio”, laŭ mi, tre bezonata kaj leginda; Vjaĉeslav Roĵdestvenskij pro lia interesa rakonto pri la verkisto kaj ĵurnalisto Valentin Lukjanin, kiu, mirinde, estas nia samurbano; Daŝa Zelenina, Roman Jefremov kaj Aleksandr Osincev pro la klerigaj kaj atentokaptaj okupoj por novuloj kun multaj allogaj ludoj; Katerina kaj Daŝa Arbekova pro gajaj sportaj konkursoj; Marina Stepaĉova pro la instruado de graciaj historiaj dancoj; Tatjana Glaznica pro la tre utila spirgimnastiko, kiun mi volonte partoprenis ĉiumatene; Marina Stepaĉova pro lerte gviditaj amuzaj kaj ĝojaj vesperaj programoj: Amika vespero kaj Gaja vespero; Konstantin Ĥlizov pro la interesega diskutrondo pri muziko kaj kantado kaj pro la belega fina komuna koncerto! Ĉiuj menciitaj supre progameroj estis por mi tre interesaj kaj multe plezurigis min, dankon! Kaj ekskurso tra Ĉeljabinsk la kvaran de majo estis bonega finalo de la programo, pro kiu mi volas aparte danki ĝian organizanton Tatjana Glaznica! La urbo Ĉeljabinsk vere impresis min!

Mi certe tre ĝojis vidi dum la renkontiĝo miajn jam malnovajn E-amikojn, sed ankaŭ ĝojis konatiĝi kun la novaj, interesaj kaj talentaj homoj el diversaj urboj.

“EsPrimo-11” lasis tre helan spuron en mia animo kaj mi longe memoros ĝin! Dankon!

Amike,

Aleksandra Osipova (Jekaterinburg)

“Rusia Esperanto-Gazeto” (”REGo”) №3 (88), junio 2015, paĝoj 9 -10, 12 - 13

Informletero № 2

Urboj: 

EsPrimo: 

La Organiza teamo de EsPrimo-11 komunikas al ĉiuj aliĝintoj kaj dezirantoj aliĝi informojn pri la hotelo gastiganta la majan renkontiĝon de ural-siberiaj esperantistoj.

EsPrimo-11 okazos surbaze de la hotelo “Solneĉnaja” (“Suna”), situanta proksime de la urba centro de Ĉelabinsk ĉe la strato Ĥudjakova, 18. Apude estas parko, kie agrablos promeni.  La konferencejo troviĝas en la unua etaĝo, akcesora malgranda kunvensalono en la dua etaĝo.

Variantoj de loĝeblecoj

1) ordinara – loĝado en trilitaj ĉambroj sen duŝejo kaj necesejo (ili estas en la etaĝo) – 550 rubloj por unu diurno;
2) pli komfortkondiĉa – loĝado en unulita ĉambro kun la duŝejo kaj necesejo – 1500 rubloj por unu diurno. La ĉambroj troviĝas en la dua etaĝo;
3) pli komfortkondiĉa – loĝado en dulita ĉambro kun la duŝejo kaj necesejo – 1800 rubloj por unu diurno. La ĉambroj troviĝas en la dua etaĝo.

ordinara – loĝado en trilitaj ĉambroj sen duŝejo kaj necesejo (ili estas en la etaĝo) – 550 pli komfortkondiĉa – loĝado en unulita ĉambro kun la duŝejo kaj necesejo – 1500 rubloj por unu diurno. La ĉambroj troviĝas en la dua etaĝo pli komfortkondiĉa – loĝado en dulita ĉambro kun la duŝejo kaj necesejo – 1800 rubloj por unu diurno. La ĉambroj troviĝas en la dua etaĝo

Manĝado: Trifoja manĝado en la hotela kafejo kostas por unu tago 450 rublojn.

Kiel atingi la hotelon

1) De la fervojstacio la hotelon “Solneĉnaja” eblas atingi per navedaj busetoj №3 kaj №56 veturante ĝis la haltejo “Gostinica Turist” (la vojtempo: 15 min).
2) De la aŭtobusa stacio “Junostj” ĝis la hotelo eblas veturi per la urba buso №15 kaj naveda buseto №56, ĝis la haltejo “Gostinica Turist” (15-minuta vojo).
3) De la flughaveno oni veturu ĝis la haltejo “Aloje pole” per la naveda buseto № 82, tie ŝanĝu la trafikilon kaj veturu per la urba buso №15 aŭ navedaj busetoj №3, №54, 56, 83, 86, 99 ĝis la haltejo “Gostinica Turist” (40-minuta vojo).

Manieroj pagi la aliĝkotizon

(400 rubloj ĝis 01.04.2015; 600 rub. ĝis 30. 04. 2015; surloke – 800 rubloj)

1) Per poŝtelefona transdono (por la tenantoj de la kartoj “Sberbank Rossii”: sendu sms al la numero 900 kun la teksto:перевод 9224801151 XXX. Anstataŭ XXX skribu vian sumon (suprepago 1%, se via karto estas produktita ekster Tjumena kaj Omska regionoj).

2) Per bankaŭtomato de la banko “Sberbank Rossii” al la Karto numero 6761 9600 0117 3668 81 (telefonnumero +7 922 480 11 51), (superpago por la transpago estas 0,75 %, se vi transpagas ne el Tjumena aŭ Omska regionoj), transpago pere de bankoficisto – 2-3 %.

3) Per Yandex–mono al la konto kun la numero 4100143445779 (revo-tekatya.ru / +7 922 480 11 51). La sistemo mem indikos la superpagon, kutime 0,5%.
Vi povas transpagi kontante sen superpago pere de bankaŭtomato/pagaŭtomato de Sberbank aŭ pagaŭtomatoj de “Svjaznoj” aŭ aliaj (Vi povas viziti la paĝaron de la Yandex–mono)

4) Per “Webmoneu” al la kontoj:  R051162412310 aŭ Z841315191536. Sistemo mem indikos la superpagon. Indiki la nomon de la ricevanto ne necesas.

Post via transpago bv. informi la organizantojn per elektronika letero al (esprimoatural-sib.org) indikante viajn personan nomon, familinomon kaj vian pagmanieron.

5) Krome vi povas transdoni la kotizon rekte al Katerina Arbekova en Novosibirsk, Raja Kudrjavceva en Jekaterinburg, Darja Zelenina en Ĉelabinsk kaj Pavel Veselov en Tjumenj.

Krom la bona humoro kaj donacetoj por la amikoj  bv. kunpreni iujn bongustaĵojn por la komuna tablo, kaj ankaŭ la proprajn viŝtukojn kaj pantoflojn.

La Organiza teamo deziras al ĉiuj aliĝintoj agrablajn antaŭpreparojn al la vojaĝo kaj atendas de la partoprenontoj interesajn ofertojn al la komuna programo.

Ni renkontiĝu en Ĉelabinsk!

Programo de EsPrimo-11

Urboj: 

EsPrimo: 

Temo de la renkontiĝo: “La vojo, kiun ni sekvas”

 

“ Tra densa mallumo briletas la celo

al kiu kuraĝe ni iras.

Simile al stelo en nokta  ĉielo

Al ni la direkton ĝi diras “

“La vojo” L.L. Zamenhof

 

 

La 1-a de majo 2015

12:00 – 14:00 Alveno de gastoj kaj registrado de la venintoj (Katerina Arbekova, Novosibirsk)

14:00 – 15:00 Tagmanĝo

15:00 – 16:00 Solena malfermo

16:00 – 17:30 Peĉa – Kuĉa (Aleksander Osincev, Jekaterinburg)

17:30 –  18:00 Prezentado de IER –vortaro (Viktoro Laptev, Ĉelabinsk)

18:00 – 19:00 El historio de Ĉelabinska E-klubo. Rememoroj de la veteranoj de la klubo (Viktoro Laptev, Vjaĉeslav Roĵdestvenskij k.a.)

 19:00 –20:00 Vespermanĝo

20:00 – 22:00 Amika vespero (Marina Stepaĉova, Tjumenj)

22:00 – 23: 30 Kinejo (Aleksandr Osincev, Darja Zelenina).

23:30 – Ĝis la nokto fin’  Luda programo (“Homlupoj”, Artur Grigorjev, Karsnojarsk)

 

“ Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,

nek batoj de l’ sorto, nek mokoj de l’ homoj,

ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita

ĝi estas la voj’ elektita.”

“La Vojo”  L.L. Zamenhof

 

La 2-a de majo 2015

8:00 – 9:00 Matena spirgimnastiko (Tatjana Glaznica, Ĉelabinsk)

9:00 – 10:00 Matenmanĝo

10:00 – 11:00 Seriozaj kaj amuzaj lingvaj okupoj por novuloj (Aleksandr Osincev, Darja Zelenina, Konstantin Obrazcov)

10:00 – 11:00 Grandaj E-vortaroj de Kondratjev. Demandoj kaj respondoj. (Aleksandr Osokin, S-Peterburg)

11:00 – 12:30 Diskutrondo “Estas mi esperantisto” (Vladimir Opletajev, Surgut; Raja Kudrjavceva, Jekaterinburg)

13:00 – 14:00 Gajaj dancoj (Marina Stepaĉjova, Tjumenj)

14:00 – 15:00 Tagmanĝo

15:00 – 16:00 Novosibirskaj esperantistoj prezentas “Klubon de vojaĝantoj”. Kvizo “Vizitu Brition” (Katerina Arbekova, Novosibirsko)

17:00 – 18:00 Pri E-verkistoj (programero dediĉita al la Jaro de literaturo en Rusio.(Irina Gonĉarova, Odincovo; Raja Kudrjavceva, Jekaterinburg)

18:00 – 19:00 Teamaj sportaj konkursoj en freŝa aero (Katerina Arbekova, Novosibirsko)

19:00 – 20:00 Vespermanĝo

20:00 – 21:30 “Kial ni kantas?” Diskutrondo kaj komuna kantado (Konstantin Hlizov, Irkutsk)

21:30 – 23:00 Gaja vespero (Marina Stepaĉova, Tjumenj; Katerina Arbekova, Novosibirsk)

23:00 – Ĝis la noktofin’.  Luda programo (metiejo pri Goo-ludo, Roman Jefremov; kurso de ordigado-malordigado de kubik-rubik, Konstantin Obrazcov)

 

“Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante

Ni iru la vojon celitan!

Eĉ guto malgranda,  konstante frapante,

traboras la monton granitan”

“La Vojo” L.L. Zamenhof

 

La 3-a de majo 2015

8:00 – 9:00 Matena spirgimnastiko (Tatjana Glaznica, Ĉelabinsk)

9:00 –  10:00 Matenmanĝo

10:00 – 11:00 Seriozaj kaj amuzaj lingvaj okupoj kun novuloj (Aleksandr Osincev, Roman Jefremov)

10:00 – 11:00 “Denaskuloj: kiel tio funkcias?” Prelego pri plurlingvuloj de la kognitiva vidpunkto. (Darja Zelenina, Ĉelabinsk)

11:00 – 12:00 Interpreta konkurso ( Darja Zelenina, Ĉelabinsk)

12:00 – 13:00 Pri E-verkistoj (programero dediĉita al la Jaro de literaturo en Rusio.(Irina Gonĉarova, Odincovo; Raja Kudrjavceva, Jekaterinburg)

13:00 – 14:00 Ludo “Pentristoj” (Roman Jefremov, Glazov)

14:00 – 15:00 Tagmanĝo

15:00 – 17:00 Cerbumludo “Brejn-ringo” (Roman Jefremov, Glazov)

16:00 – 17:00 E-movado nun. Diskutrondo kun la prezento de komunaj E- projektoj por kunagado (Darja  Zelenina Ĉelabinsk; Irina Gonĉarova, Odincovo)

17:00 – 18:00 Ludo “ Naduvaloĉka” (Vladimir Minin, Tomsk)

18:00 – 19:00 Gajaj dancoj (Marina Stepaĉova, Tjumenj)

19:00 – 20:00 Vespermanĝo

20:00 – 21:00 Prezentado de filmo pri la dua esperantista konstrua taĉmento (Vladimir Terjohin, Jekaterinburg)

21:00 – 22:30 Komuna koncerto

22:30 – 24:00 Kinejo (Aleksander Osincev, Jekaterinburg; Konstantin Obrazcov, Tomsk)

24:00 – Ĝis la noktofin’. Luda programo (“Homlupoj”, Artur Grigorjev, Krasnojarsk)

 

“L’ espero, l’ obstino kaj la pacienco –

Jen estas la signoj per kies potenco

Ni paŝo post paŝo, post longa laboro

Atingos la celon en gloro.”

“La Vojo” L. L. Zamenhof

 

La 4-a de majo 2015

8:00 – 9:00 Matena spirgimnastiko (Tatjana Glaznica, Ĉelabinsk)

9:00 – 10:00 Matenmanĝo

10:00 – 11:00 Solena fermo . Komuna fotado

11:30 – 16:00 Busa ekskurso tra la urbo kun la vizito de urbaj muzeoj