Konferenco de legantoj dum "EsPrimo-10"

Urboj: 

EsPrimo: 

Karaj EsPrimo-aliĝintoj!

Dum EsPrimo-10 kadre de la kultura programo estas planate okazigi konferencon de legantoj pri la verkaro de Mikaelo Bronŝtejn. La programo celas atentigi esperantistojn pri la verkoj de la plej populara kaj sukcesa E-verkisto de la nuntempa Rusio.

Ĉiuj partoprenontoj de EsPrimo-10 estas petataj dum ĉi tiu kelkmonata preparperiodo legi verkojn de Mikaelo. Plurajn librojn vi povas mendi ĉe la retvendejo de la eldonejo “Impeto”<lernolibro.ru> kaj ne forgesu kunpreni librojn al Jekaterinburg, kie vi ricevos la aŭtoran aŭtografon, ĉar Mikaelo Bronŝtejn afable konsentis partopreni la kunvenon de legantoj. Partoprenontoj de la konferenco havos unikan ŝancon komunikiĝi kun la verkisto, bardo, vojaĝanto kaj konata gastpreleganto, laŭreato de kelkaj literaturaj premioj, viziti la ekspozicion de liaj libroj kaj muzikaj kodiskoj.
 
La konferenco okazos kiel libera komunikado inter la aŭtoro kaj legantoj kaj parte en formo de intergrupa aktivado pri la jenaj branĉoj:
  1. Originalaj beletraj kaj publicaj verkoj: ”Legendoj pri SEJM”- 1992, 1997, 2006 ; “Oni ne pafas en Jamburg” – 1993; “Pri Dinjo, Diko kaj aliaj estaĵoj”; “Mamutido Miĉjo” – 1997; “Jen, denove” – 1997; “Dek tagoj de kapitano Postnikov”- 2004,2007; “Lecionoj por knabo” – 2009; “Urbo Goblinsk” – 2010.
  2. Tradukitaj libroj: A. Strugackij, B. Strugackij: “Skarabo en formikejo”, “Lundo ekas sabate”, “Pikniko ĉe vojrando”, “La loĝata insulo”, “La fora ĉielarko”, “La burgo kondamnita”, “La dua invado de marsanoj”, “Heliko sur deklivo”, “Fabelo pri la triopo”.
  3. Poeziaj libroj: Aleksandr Puŝkin “200 jaroj. Elektitaj verkoj” (kunaŭtore) – 1999; “Bruna Ŝtono. Du lingvoj”- 2001, “De nenie kun amo ... Elektitaj verkoj de Iosif Brodskij” (kunaŭtore) - 2001; “Iam, kiam” – 2005; “Kajto” – 2008.
  4. Bardaj verkoj: kantotekstoj “Oraj kantoj” – 2005 (kunaŭtore); kodiskoj kaj kasedoj: “Amitaj, amataj, amotaj” – 1997; “Iom da bono de Bruna Ŝtono” – 2001; “Esperantujo mia” – 2003, “Mia nomo ne gravas...”- 2004, “La antaŭlasta trajno”- 2013.
Organiza teamo de EsPrimo-10